한국   대만   중국   일본 
Asocio (psikologio) - Vikipedio Saltu al enhavo

Asocio (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
?i tiu artikolo temas pri psikologia fenomeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Asocio (apartigilo) .

Asocio estas ajna ligo lernita inter iuj du objektoj. La? PIV ?i signifas "Aro da kunligitaj diversaj aferoj, kiuj kvaza? alkro?i?as unu al alia: tiu poemo prezentas strangan asocion de ideoj" [1]

La asociado ligas objektojn kiuj povas esti de malsamaj tipoj - faktoj, ideoj, agoj, bildoj , stimuloj kaj reagoj, memoroj , kaj similaj. En lernaj teorioj asocio estas difinita kiel ligo inter stimuloj kaj reagoj, kaj ne nepre inter du memoroj kiuj povas esti elprenitaj al la konscion . Plejparto de ?i tiuj teorioj estis influitaj de la kondutismo en psikologio , skolo kiu studas la malka?an konduton de bestoj kaj homoj .

Etiologio [ redakti | redakti fonton ]

Estas multaj eblaj klarigoj pri kiel asocieca ligo estas formita, kiel la formado de novaj sinapsoj en la cerbo , ?ablonoj de ne?rala agado a? retoj de abstraktaj ideoj kiuj ekzistas en nia cerbo.

Aktiva memoro povas esti uzita por ?erpi memorojn kiuj havas proksiman rilaton, per aktivigo de ili tra sinapsa dratado. La drataro estas kreita en la procezo de lernado kiu ligas ?in al memoroj kiuj estas eltiritaj en proksima proksimeco al ?i ene de intervalo de ?is kelkaj horoj. La drataro estas plifortigita kiam la ?ablono ripetas ?ar tio povas indiki eblan rilatan ligon de kialo kaj efiko a? pertempan ligon.

Reakiro de sekvenco de asocioj pri okaza?o a? scenaro kiu inkluzivas multajn detalojn, estas farita per seria sinapsa drataro kiu ekzistas inter malsamaj memoroj kiuj reprezentas la detalojn de la okaza?o kaj permesas ilian retrovon unu post la alia kaj en la ordo de okazado kaj e? en inversa ordo. Seria rehavigo estas anka? uzata por orienti?o en la spaco, esenca ebleco por movado kaj navigado en la cirka?a?o, kun unu memoro reprezentanta segmenton de vojo prenita kaj sekve prenanta la venontan memoron kiu anta?diras la venontan segmenton de la vojo de seria sekvenco de lokaj ne?ronoj.

Asociado de imagpovo okazas kiam du a? pli da ne?ronoj dividas la samajn sinapsajn ligojn, tiel ke stimulo en unu el ili povas stimuli la alian kaj prezenti ?ian enhavon kune kun la enhavo de sia anta?ulo. La sinapsaj ligoj estas la konstrubriketoj de la enhavo stokita en nervaj ?eloj, tiel ke la ligoj inter la du ?eloj reprezentas tion, kion ili havas komune, kune kun ligoj kiuj estas unikaj al ili kaj kiuj reprezentas la diferencon inter ili.

Psikoterapio kaj lernado [ redakti | redakti fonton ]

Psikanalizo kaj aliaj terapiaj aliroj fokusigas pri la psikologian sperton, kiu ekestas per stimulo a? evento, tiel ke asocioj i?as ilo de granda graveco dum terapio . Ekzemple, por iu paciento la vorto "birdo" povas levi la vorton " flugiloj " en asocio, kaj sekve tiu ?i vorto povas levi la vorton " aviadilo " en asocio, ktp. ?i tiu ?eno de, kutime liberaj kaj tujaj, asocioj povas esti uzata de la terapiisto por diagnozi kaj lokalizi konfliktojn kaj psikologiajn defendojn en la paciento.

?i tiu tekniko anka? estas uzata en parolaj lernado-studoj kaj psiko-lingvaj studoj ekzamenantaj kiel signifo estas kreita kaj signita por vorto . ?i tie estas distingo inter sintagmaj asocioj (sintakse sinsekva vorto, kiel la adjektivo komforta por la subjaktivo se?o) kaj paradigmataj asocioj, (vorto rilata en signifo, kiel tablo al se?o). Infanoj emas ellogi sintagmajn asociojn, kaj plenkreskuloj emas ellogi paradigmatimajn asociojn. Oni supozas, ke ekzistas "areoj de asocii?o" en la cerbo, kiel la frontaj kaj vertebraj loboj, en kiuj koncentri?as la mensa agado de lernado, pensado kaj inferenco .

?ar informoj en longda?ra memoro estas ?ifrita surbaze de signifo dum ligado al anta?a scio, asocio estas unu maniero plibonigi la retrovkapablon de memoro. Asocioj anka? estas uzataj por kunligi difinojn al krucvortenigmoj kaj precipe al logikaj krucvortenigmoj.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. NPIV [1] Alirita la 10an de januaro 2021.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]