한국   대만   중국   일본 
Arianismo - Vikipedio Saltu al enhavo

Arianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Arius; detalo de bizanca ikono prezentanta la Unuan Koncilion de Niceo.
La plafona mozaiko de la Arja Baptejo, konstruita en Raveno fare de la orientgotika re?o Teodoriko la Granda.
Arjaj kaj kalcedoniaj regnoj en 495
Konstantino bruligante ariajn librojn, ilustra?on el kompendio de kanona juro, ?. 825.

Arianismo estas parto de la unitarisma a? kontra?trinitarisma bran?o de kristanismo kaj floris ekde la 4-a jarcento ?is pli-malpli la 8-an jarcento .

La termino "Arianismo" estis kreita kiel malestima moknomo fare de episkopo Atanazio de Alexandrio kiu kontra?batalis la teorion de Ario kaj uzis la moknomon por diferencigi tiujn kiuj malkonsentis kun sia doktrino pri la Sankta Triunuo , e? se ili ne estis plene identigitaj kun la teorio de Ario. Nur ?irka? mil jarojn poste, kun la reformacio , levi?is ne trioblaj teologioj .

Ario , pastro de Egiptio , instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna (?ar Jesuo, kiel kreito, havas ekeston). Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem. Do arianismo ne kredis je la Sankta Triunuo .

Arianismo floris ekde la 4-a jarcento precipe inter gotoj kaj aliaj ?ermanoj , dum la latinlingvanoj plejparte apartenis al la granda eklezio kiu ne ankora? spliti?is inter katolikismo kaj ortodoksismo .

Por batali kontra? sia " hereza " rivalo, la katolik-ortodoksa eklezio formulis la Nicean Kredon je 325 ?e la Koncilio de Niceo , sed la arianismo ne estis tute kondamnita ?is la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381 . Sankta Atanazio estis la ?efa kaj la plej fama batalinto kontra? la arianismo.

La reakcio kontra? arianismo ne nur helpis difini katolikismon, sed anka? naskis nestorianismon .

Post 381 , la arianismo ankora? da?ris, precipe ekster la imperio inter la ?ermanoj . Do, kiam la okcidenta imperio estis konkerita de la ?ermanoj en la 5-a jarcento kaj Romo disfalis, arianismo trovis duan vivon. La konkeroj de la imperiestro Justiniano meze de la 6-a jarcento reduktis la influon de la arianismo. La visigotoj regantaj Iberion havis arianismon oficialan. La lasta signifa loko de la arjoj estis en la visigota regno sur la Ibera Duoninsulo , sed en 589 la visigota kortego konverti?is al katolikismo kaj estis sekvita de la resto de la popolo. La frankoj konverti?is al ortodoksismo (kaj, ekde 1054, al katolikismo ) kaj fari?is la ?efa potenco inter la ?ermanoj. Restis neniuj signifaj grupoj de arioj, kaj la eklezio tute malplii?is en E?ropo , kaj anka? en Nordafriko . La arianismo forvelkis, kaj en la 8-a jarcento ?i estis mortinta.

La ariana eklezio ludis gravan rolon por la evoluo de la gota lingvo . ?ia episkopo Vulfilo faris gotan tradukon de la Biblio , dum pli-malpli samtempe lia ortodoksa-katolika kolego Hieronimo faris Vulgaton . Partoj de la gota traduko restas en Codex argenteus a? la Ar?enta Libro .

Famaj arianoj tra la historio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]