한국   대만   중국   일본 
Apiono - Vikipedio Saltu al enhavo

Apiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apiono
Persona informo
Naski?o 30?20 a.K.
en Oazo Siva
Morto 5?48 p.K.
en Romo
Lingvoj kojnea greka ? egipta ? latina
Okupo
Okupo verkisto
filozofo
retorikisto Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Apiono (en kojnea greka ?π?ων Πλειστον?κου , Api?n Pleistonik?s; n. en 30?20 a.K.; m. en 45?48 p.K.) [1] , kies nomo devenas de la grekigita formo de la antikva egipta termino “ Apiso ”, laboris en la unua jarcento de nia erao kiel samtempulo de Plinio la Maljuna kiel Aleksandria gramatikisto , literaturisto kaj Homera filologo . Hodia? li estas plej konata pro siaj kontra?judaj tekstoj, al kiuj Jozefo Flavio referencas en sia verko Kata Apionos ("Kontra? Apiono", en kojnea greka , subtitolita "Pri la originaleco de judismo", titolo de la latina traduko Contra Apionem ).

Vivo kaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Apiono ?ajne en sia epoko estis ekstreme aprezita pro sia ampleksa scio kaj retorika talento. Sed liaj samtempuloj anka? konsentis malaprobi lian fanfaronan memkontenton. Ekzemple, li deklaris ke iu ajn kiun li menciis en siaj skriba?oj fari?us senmorta. Li konsideris sin unu el la plej grandaj filozofoj de antikva Grekio kaj diris ke Aleksandrio devus esti fiera havi viron kiel li inter siaj civitanoj. [2] Tamen, e? ne unu el liaj verkoj pluvivis.

Apiono naski?is en egipta oazo , la Oazo Siva - la nomo de lia patro estis Pozidonio. Li estis edukita en la domo de Didimo ?alkentero en Aleksandrio kaj transprenis kiel posteulo de la retorikisto Ailios Theon la gvidadon de la Aleksandria gramatika altlernejo. Apiono instruis dum la regadoj de la imperiestroj Tiberio kaj Kla?dio en Romo , kie Plinio la Maljuna a?dis lin. Li estis gvidanto de la aleksandrina legacio kiu alvenis en 40 p.K. por alvoki imperiestron Kaligulo . Temis pri la disputo pri la statuso de Aleksandriaj judoj. En ?i tiu okazo, Apiono donis paroladon direktitan kontra? la judoj (en kojnea greka λ?γο? κατ? ?ουδα?ων , logos kata Ioudai?n), kiu estis ver?ajne prenita kiel eltira?o el lia kvin-voluma verka?o Aigyptiaka . [3] Kvankam rimarkindas kiom foje li citi?is en la Antikveco , tamen la kvalito de la enhavo de liaj "distraj verkoj" estis submetita al gravaj historiaj mankoj, kio ver?ajne ka?zis la fakton ke neniuj tekstoj de li estis transdonitaj en postaj jarcentoj.

La kvinvoluma Aigyptiaka , kiu ne plu ekzistas, enhavis multajn, foje absurdajn, kontra?judajn deklarojn en la tria kaj kvara libroj. Josefo ne havis ampleksan scion pri Apiono ?ar li koncentri?is ekskluzive sur la kontra?-judaj deklaroj; Apiono asertis, ke la judoj estis forpelitaj el Egiptio pro fizikaj difektoj, ke Moseo venis el Heliopolo , klarigis ?abaton absurde ktp. Apiono anka? asertis la unuan akuzon de juda rita murdo (“greko estas oferata ?iujare en la templo en Jerusalemo”). La enhavo de la " Akuzo pri ofero de sango " respondas al la anta?e konata antikva greka "mito de Busiris" (en antikva greka Βο?σιρι?, Bousiris ), unu el 50 princoj de la legenda re?o Α?γυπτο?, Aigyptos , kiuj per sie?o perfortis 50 princinojn de apuda re?lando edzinigi kun ili, sed la knabinoj defendis sin kaj 49 el ili en la nupta nokto murdis la nedeziratan novan edzon. Same anka? okazis al la princo Busiris, kaj la klarigojn de tiu legendo Apiono transdonis al judismo, asertante ke en la templo de Jerusalemo bu?atas ?iujare unu grekdevena bebo. La? Josefo, Apiono anka? estis la a?toro de la kalumnio, poste adoptita de Tacito , la? kiu la judoj praktikis kultadon de azeno.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. artikolo pri Apiono en la anglalingva Jewish Encyclopedia , vidita la 2-an de novembro 2023
  2. Plinio la Maljuna, Naturalis historia (Naturhistorio]), Praefatio (anta?parolo) kaj 30.6.
  3. Folker Siegert: Flavius Josephus: Uber die Ursprunglichkeit des Judentums , germane "Jozefo Flavio: Pri la originaleco de judismo, p. 25.