한국   대만   중국   일본 
Aneurin Bevan - Vikipedio Saltu al enhavo

Aneurin Bevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aneurin Bevan
Persona informo
Aneurin Bevan
Naski?o 15-an de novembro 1897 ( 1897-11-15 )
en Tredegar
Morto 6-an de julio 1960 ( 1960-07-06 ) (62-jara?a)
en Asheridge Farmhouse
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
?tataneco Unui?inta Re?lando (Britio)
Unui?inta Re?lando de Granda Britio kaj Irlando (–1927)
Kimrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Central Labour College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Brita Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Jennie Lee, Baroness Lee of Asheridge (en) Traduki (1934–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
sindikatisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj registaro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Kimrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Aneurin "Nye" BEVAN (naski?is la 15-an de novembro 1887 , mortis la 6-an de julio 1966 ) estis brita socialista aktivulo.

Li naski?is en Tredegar , Kimrio al nekonformistaj gepatroj. Unu el 10 infanoj, li ne sukcesis ?e la lernejo kaj 13 jara?a li eklaboris ?e la loka Tytryst karbminejo.

Kiel junulo, patro David subtenis la Liberalan Partion sed konvertis al socialismo per la verko de Robert Blatchford kaj ani?is la Sendependan Laborpartion. Filo Aneurin anka? ani?is la lokan ministan sindikaton, kaj 19 jara?a estis loka sindikatestro kaj bonkonata oratoro. La minejestro taksis lin revoluciulon kaj volis maldungi lin, sed la sindikato asertis pri viktimigo kaj devigis la kompanion redungi lin.

En 1919 , per la sindikato, li gajnis stipendion ?e la Centra Labora Kolegio en Londono kaj trovis intereson pri Karl Marx kaj William Morris kaj venkis sian infanan balbuton. Tamen hejmrevenante en 1921 li ne trovis laboron ?is 1924 ?e la Bedwelty Minejo, sed tio fermis post 10 monatoj. En 1925 la amata patro mortis per pulmomalsano.

En 1926 Nye trovis laboron kiel sindikata oficisto je £5 semajne kaj balda? li estris la lokajn ministoj kontra? la minejaj kompanioj kaj kiam la ?enerala Striko komencis la 3-an de majo 1936 , Bevan estis unu el la gvidantoj de la ministoj en Kimrio. La striko da?ris 6 monatojn kaj Bevan ?efe respondecis por distribui la strikpagon en Tredegar kaj la starigo de la organizo kiu helpis trovi monon kaj man?a?on por la ministoj.

En 1928 li elekti?is al Monmouthshire Konsilantaro (angle: County Council) kaj en 1929 eniris Parlamenton kiel la membro por Ebbw Vale . Li forte kontra?is Winston Churchill , Lloyd George kaj Ramsay MacDonald , kiuj ne subtenis laboristojn, kaj la Laborpartia Margaret Bondfield kiu rifuzis pligrandigi senlaboran pagon. Lia elekta distrikto forte subtenis lin kaj li estis unu el malmultaj Laborpartiaj membroj kiuj sukcesis je la 1931 elekto.

En 1934 Bevan geedzi?is kun socialista parlamentano Jennie Lee . Li frue kontra?is fa?ismon kaj deziris britan subtenon por la hispanaj socialistoj kiujn li vizitis. En 1936 li ani?is la estraron de la nova socialista ?urnalo Tribune . Lia agitado pro unuigo de ?iuj la socialistaj partioj de E?ropo kondukis al lia mallonga elpelo de la Laborista Partio kun Stafford Cripps kaj aliaj en marto 1939 sed en novembro ili revenis post promeso "ne partopreni kampanjojn kontra? la deklarita politiko de la partio"

Li forte kritikis Neville Chamberlain kaj deziris povon por sia estinta malamiko Winston Churchill. Dum la milito li estris la maldekstran flankon en parlamento kaj kontra?is la Koalician Registaron. Li batalis la fortan cenzuron je radio kaj ?urnaloj kaj la militan regulon 18B kiu donis al la Enlanda Sekretario la povon enkarcerigi urbanojn sen le?a proceso. Bevan alvokis la registaron naciigi la minejan industrion kaj deziris Duan Fronton en Okcidenta Europo por helpi Rusion kontra? Germanio .

Post la venko de la Laborista Partio en la nacia balotado en 1945 Bevan i?is Ministro pri Sano kaj Lo?ado. Malgra? atakoj li enkondukis le?ojn por krei universalan sansistemon, pensionojn, stipendiojn por senlaboruloj kaj poste britoj rajtis ricevi senpagajn vizitojn al kuracistoj, malsanulejoj, dentistoj kaj senpagajn medikamentojn, okulvitrojn ktp.

Bevan rezignis kaj rifuzis servi kiel ministro en 1951 ?ar la registaro de Hugh Gaitskell enkondukis ?ar?ojn por okulvitroj ktp. Samtempe rezignis Harold Wilson kaj John Freeman . Tio ka?zis spliton en la Laborista Partio kaj dum preska? 5 jaroj Bevan estis la estro de la maldekstrema flanko de la partio. En 1955 Bevan denove kunlaboris kun Gaitskell kaj en 1959 li i?is vicestro de la partio. Sed povis fari malmulte en tiu pozicio.

Li mortis pro kancero en 1966.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]