한국   대만   중국   일본 
Andrea Navagero - Vikipedio Saltu al enhavo

Andrea Navagero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo Nava?ero
(1483-1529)
Itala humanisto, verkisto kaj politikisto el Venecio.
Itala humanisto, verkisto kaj politikisto el Venecio.
Persona informo
Naski?o 30-a de Novembro 1483
en Venecio , Italio
Morto 8-a de Majo 1529
en Blois , Francio
Lingvoj latina ? itala vd
?tataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo poeto
diplomato
verkisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Andrea Nava?ero , latinigita al Andreas Naugerius a? en Esperanto Andreo Nava?ero ( Venecio , 1483 - Blois , Francio, 8-a de majo de 1529 ), estis humanisto , verkisto kaj politikisto el Venecio .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is al nobela familio, studis en Padovo sub gvidado de Marco Antonio Sabellico, en greka de Marko Muzuro kaj en filozofio de la aristotela Pietro Pomponazzi ; poste, en Venecio, li estis inter la kunlaborantoj de la presisto de greklatinaj klasikuloj Aldo Manuzio la Maljuna kaj por li zorgis pri notitaj eldonoj de latinaj a?toroj de epoko de A?gusto , el kiu li estis fanatika fakulo: nome la verkoj de Kvintiliano (1513), Vergilio (1514), Lukrecio (1516), Ovido kaj Terencio (1517) kaj Horacio kaj Cicerono (1519).

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Restis el li ampleksa leteraro de granda historia gravo, kun elstaraj kvin leteroj al la humanisto Giambattista Ramusio kaj tiuj per kiuj li parolas pri siaj veturoj tra Hispanio kaj Francio. Estas de granda intereso anka? por la studoj pri botaniko , ?ar li estis granda amanto de la floroj kaj de la ?ardenoj kaj en siaj veturoj li ?iam detaligas kion li observas. Kiel poeto rimarkindas ?efe liaj verkoj en latina, kolektitaj sub la titolo de Lusus, in Carmina quinque illustrium poetarum (1548); la plej elstaraj verkoj estas pa?tistaj dialogoj, eklogoj , epigramoj ktp; krome la Venecia Respubliko mendis al li funebrajn diskursojn por Caterina Cornaro (1510), Bartolomeo d’Alviano (1515) kaj por la do?o Leonardo Loredan (1521). Kiel humanisto li estis netolerema partiano de la klasika latino, kaj e? oni rakontas ke li bruligis la verkojn de Marcialo .

Bibliografio de la a?toro [ redakti | redakti fonton ]

  • Lusus, in Carmina quinque illustrium poetarum (1548);
  • Viaggio fatto in Spagna ed in Francia (Veturo farita al Hispanio kaj al Francio) (Venecio, 1563).
  • Opera omnia (1718).