Andaluzio
a?
Andaluzujo
(
hispane
Andalucia
[andalu?θia]) estas Historia Nacieco de
Hispanio
, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstitui?as en A?tonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.
Andaluzio estas la A?tonoma Komunumo kun plej da lo?antoj (preska? 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km
2
. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la
hispana lingvo
, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria a? sudamerikaj hispandialektoj.
Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la ?ardeno de la Hesperidoj vizitita de
Heraklo
, Andaluzio estus
la? kelkaj mitologiistoj
[
kiuj?
]
la tero kie originis la fama mito de la
Atlantido
kiel memoro de la antikva
Tartezo
.
En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ?ui montarojn kiel Sierra Nevada (Ne?ata Montaro), arbarojn en ?aeno, longajn paradizajn pla?ojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas anka? dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.
?in trairas inter aliaj la riveroj
Gvadiano
kaj
Gvadalkiviro
.
En ?i abundas
olivarboj
,
korkokverkoj
kaj
anzinoj
.
La registaro de la a?tonoma komunumo (
Junta de Andalucia
) konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la
Parlamento
. La baza regularo estas la
Statuto de A?tonomeco de Andaluzio
.
Ekde
23-an de aprilo
de
2009
, la
Prezidento
de la A?tonoma Registaro de Andaluzio estas
Jose Antonio Grinan
, post renunco de
Manuel Chaves
, kiu estis nombrita Tria Vicprezidento de la
Hispana Registaro
pri teritoriaj aferoj.
La ?efurbo de Andaluzio estas
Sevilo
, kie situas la sidejoj de la Parlamento kaj la Registaro (
Junta de Andalucia
). Tamen la sidejo de la jurpovo estas
Granado
.
La
municipo
estas la baza
administra unuo
en la
hispanaj
a?tonomaj komunumoj
, kaj inter ili, Andaluzio dividi?as en 770 municipoj.
La ?efa grupigo de municipoj estas la
provinco
, fare de la
?tata parlamento
, sed la hispana
Registro de Lokaj Entoj
[1]
anka? inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la a?tonomaj komunumoj kiel
komarkoj
a? urbaj
aglomera?oj
, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kiel
mankomunumoj
.
En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj:
[2]
- Municipios
:
770 municipoj
. Vidu
Municipoj de Andaluzio
.
- Provincias
:
8 provincoj
. Vidu
Provincoj de Andaluzio
.
- EATIM
:
47 komunumoj submunicipaj
. Kelkaj municipoj havas subunuoj (EATIM,
Entidad de ambito territorial inferior al municipio
).
- Mancomunidades
:
89
mankomunumoj
, kies kreado kaj organizo volonte faras grupoj de municipoj por dungi konkretajn komunajn servojn.
- Comarcas
kaj
Areas metropolitanas
: La
andaluza registaro
rajtas organizi tiujn administrajn unuojn, komarkoj kaj urbaj aglomera?oj, sed la administra mapo ankora? estas nedifina. Kelkaj provincaj registaroj (
Diputaciones
) parolas pri komarkoj, tamen ne estas agnoskitaj entoj, sed simple estas
regionoj
la? proksimeco kaj historiaj ligiloj.
La ok provincoj de Andaluzio estas:
- Almerio
(8.774 km
2
), kun 102 municipoj.
- Granado
(12.531 km
2
), kun 168 municipoj.
- ?aeno
(13.498 km
2
), kun 97 municipoj.
- Kadizo
(7.365 km
2
), kun 44 municipoj.
- Kordovo
(13.718 km
2
), kun 75 municipoj.
- Malago
(7.276 km
2
), kun 100 municipoj.
- Onubo
(10.085 km
2
), kun 79 municipoj.
- Sevilo
(14.001 km
2
), kun 105 municipoj.
Iliaj ?efurboj estas la samnomaj urboj.
Gazeto Andaluzia
estas la oficiala publika?o de la
Asociacion Andaluza de Esperanto
, alinome
Andaluzia Esperanto-Unui?o
, kun grupoj ?efe en la grandurboj
Kordovo
,
Sevilo
kaj Malago, sed anka? en aliaj urboj kaj lokoj. ?i okazigas ?iujaran kongreson, nome
Andaluza Kongreso de Esperanto
, foje koincide kun la
Hispana Esperanto Kongreso
.