Ambono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambono.

La ambono estas la parto de la katolikaj kaj ortodoksaj temploj el kiu oni plenumas la legadon de la Biblio en la meso kaj aliaj ceremonioj. ?i povas havi formon de libropupitro , podio a? predikejo . Oni rekomendas ke ?i estu fiksa kaj ke tiuj partoj de la meso kiu ne estas lega?oj de la Biblio, estu dirataj el alia loko. En kelkaj pre?ejoj, la? la antikva kutimo, ekzistas du ambonoj: unu dekstre (rigardante al la altaro) por la lega?oj kaj alia maldekstre por la Evangelio.

La? Francisko Azorin ambono estas Tribuno en la antikvaj bazilikoj, flanke de la presbiteriejo, por legi la evangelion. [1] Ties etimologio derivus el la antikva greka ambon (ujo) kaj el tie la latina ambo, -nis .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 12.