한국   대만   중국   일본 
Amable de Courtais - Vikipedio Saltu al enhavo

Amable de Courtais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amable de Courtais
Persona informo
Naski?o 10-an de januaro 1790 ( 1790-01-10 )
en Montlucon
Morto 10-an de junio 1877 ( 1877-06-10 ) (87-jara?a)
en Doyet
Tombo Allier Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

La vicgrafo Amable (a? Aimable) Gaspard Henri DE COURTAIS (a? Afabla ) estis franca politikisto kaj generalo de la Dua Respubliko kaj de la departemento Allier , naski?inta la 17-an de januaro 1790 en Montlucon kaj mortinta la 10-an de junio 1877 en Doyet .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Li apartenis al familio el Bourbonnais instalita en Doyet jam ekde pluraj generacioj, per la geedzi?o de Gilbert de Courtais kun Isabeau de La Souche, heredantino de la fe?do kaj de la kastelo La Souche. La familio anka? posedis en Doyet la kastelon Chassignole.

Amable eniris la militlernejon de Fontainebleau la 26-an de aprilo 1807 kaj estas nomumita suble?tenanto en la 7-a dragona regimento la 24-an de julio 1809 . Li partoprenas la lastajn kampanjojn de la Imperio kaj ricevis la honoran legion en 1813 . Li sekve servis en la armeo de la Resurtronigo , unue inter la husaroj de la Re?a Gvardio, kie li fari?is kavaliro en milita ordeno de Sankta Ludoviko en 1816 , poste majoro en la 5-a husara regimento ekde 1821 , anta? ol emerit?i kiel kavaliera eskadronestro la 29-an de julio 1827 . Deputito de la departemento Allier dum la julia monarkio (elektita en 1842 kaj 1846 ), li se?is inter la radikalaj respublikanoj. Li estis nomumita generalo kaj komandanto de la nacia Gvardio post la franca revolucio de 1848 .

Amable de Courtais estis denove elektita kiel deputito en la konstitucifara nacia asembleo en aprilo 1848. Lia hezitado anta? la parizaj manifestaciantoj de la 15-a de majo 1848 ka?zis lian akuzigon, eksigon (la 26-an de majo) kaj areston. Li estis ju?ita anta? la Alta Kortumo de Bourges dum la vintro de 1849. Li estis fine absolvita kaj rajtis repreni sian se?on en la Asembleo. Li sekve retiri?is al Montfermeil , kie li posedis bienon angule de la stratoj Gagny kaj Victor Hugo. En 1871 , li estis elektita kiel departementa konsilisto de Allier kaj fari?is prezidanto de la departementa konsilio. Li mortis la 10-an de junio 1877 en La Chassignole, domareto de Doyet .

La ?efa bulvardo de Montlucon , kiu ?irka?as la malnovan kvartalon okcidente, sude kaj oriente, havas lian nomon. Alia bulvardo cetere honorigas lin same en Moulins . Monumento memorigas lin en Doyet : ?i situas ene de la malnova tombejo, kie anka? trovi?as lia ma?zoleo, apud la pre?eja placo.

Bildgalerio [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • A. Lourtioux, Le General du peuple. Vie du general de Courtais, ancien depute de Montlucon , Montlucon : A. Thorinaud, 1902.
  • Jean Cornillon, Deux bienfaiteurs de l’Humanite : le general Amable-Gaspard-Henri de Courtais et sa femme, nee Marie-Pierre-Anne-Felicite-Rosalie Buhot , Bull. Amis de Montlucon, numero 15, 1931.
  • ≪ Amable de Courtais ≫, en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny , Dictionnaire des parlementaires francais , eld. Edgar Bourloton , 1889-1891
  • Notre Bourbonnais , bulteno de la Societe bourbonnaise des etudes locales, numero 36, oktobro 1931.
  • Ferdinand Dubreuil , J’ai vu mourir sainte Barbe au pays des mineurs , 1952.
  • Georges Rougeron , Amable-Gaspard-Henri de Courtais (kol. Biographies departementales. 13), Montlucon : Impr. Typocentre, 1967, 12 p.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]