Alija

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alija (?????) estas hebrea vorto kiu signifas "supreniro". La vorto estas uzata por indiki judan migradon al la lando Israelo . Judo kiu migris al Israelo estas nomata oleh (vira formo) a? olah (virina formo). La pluralo estas olim . Juda elmigrado de Israelo estas nomata jerida , kiu signifas "malsupreniro".

Alija estas grava koncepto en la juda religio . La? la juda religio, post la reveno de la Ma?ia? (do Mesio), ?iuj judoj de la mondo reiros al la Lando Israelo, kie naski?is ilia religio kaj identeco. De la dek-tria ?is la dek-na?a jarcentoj estis kazoj de judoj kiuj migris al la Lando Israelo, individue a? grupe, pro religia fervoro. Tamen, amasa migrado de judoj al ilia "promesita lando" nur komenci?is komence de la dudeka jarcento , pro la cionisma movado kies celo estis krei judan ?taton en la Lando Israelo, anka? konata kiel Palestino .

Post la kreado de la ?tato Israelo en 1948, oni kreis le?on en Israelo nomata " Le?o de Reveno ", la? kiu ?iuj judoj en la mondo rajtas migri al Israelo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]