한국   대만   중국   일본 
Akto (teatro) - Vikipedio Saltu al enhavo

Akto (teatro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akto en la lingva?o de teatro estas parto de teatra?o , aparte de dramo , sed anka? en opero a? aliaj genroj de muzika teatro, enhavanta kelkajn scenojn strikte kunligitaj, kaj dividita de la aliaj aktoj de la teatra?o per pa?zoj . La finon de akto en dramo sceneje klare montras la falo de la teatra kurteno .

En iuj teatra?oj respektive inter du filmoj en kinejo la divido anstata? per pa?zo okazas per tempo nomata interakto , en kiu la publiko restas en siaj se?oj kaj a? muziko a? aktoro(j) anta? la fermita teatra kurteno gvidas la atenton al la sekva akto. En la Hispana ora epoko oni uzis interaktojn de komedioj por ludi etajn teatra?ojn pli distrajn nome "entremeses".

En Francio dum la epoko de klasicismo ekzistis tre ekzaktaj, preska? pedantaj konceptoj pri specoj kaj nombroj de la aktoj de dramo, kiujn oni pravigis per kutimoj de la antikva epoko .

Foje miksi?as la divido de dramo en aktojn (kiu korespondas al la enhava logiko) kaj la divido en scenejajn dekorojn a? "bildojn" (la? la lokoj de la enhavo, do la? diversaj kulisoj kaj dekoroj de la scenejo), ?ar anka? por redekoro de la scenejo kutime mallonge fermi?as la teatra kurteno - por ke oni ne vidu la kulisajn laboristojn. La? la reguloj de la franca klasicisma epoko ?iu akto nur enhavu unu lokon kaj tempon, do ne necesigu scenejan redekoron ene de la akto. Dum la baroko kaj en pli novaj kaj pli grandaj teatraj verkoj tamen i?is kutime havi plurajn scenejajn dekorojn a? "bildojn" en unu akto, kaj plurajn scenojn ene de unu sceneja dekoro a? "bildo". Modernaj teatra?oj ekde la 20-a jarcento plejparte ne plu dividatas en aktojn, sed la verkisto de la teatra?o - en iuj kazoj anka? la re?isoro - sobre pripensas, ?u kaj kiam pa?zo utilas kaj por la publiko kaj la aktoroj.

Nombro de la aktoj [ redakti | redakti fonton ]

La unuakta?oj estas senpa?zaj teatra?oj, kiuj ekestis el la interaktoj de pli grandaj dramoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj . Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj oni anka? surscenigis plurajn unuaktajn dramojn la saman vesperon, a? prezentis kombina?on de unuakta dramo kaj unuakta baleto a? simile.

Simplajn, malmulte torditajn enhavojn eblas sceneje prezenti en unu a? du aktoj. La plej multaj dramoj ekde la 18-a jarcento tamen tradicie havas a? tri a? kvin aktojn. Triaktaj dramoj plej ofte konsistas el unua akto de prezento de la drama problemo, el dua akto, en kiu evoluas la rakonto, kaj tria akto, kiu prezentas la kulminon de la tensio ? la solvo de la rakonta problemo en komedio respektive la katastrofo en tragedio . Kvinaktaj dramoj kutime havas saman unuan kaj lastan aktojn, sed pli detale kaj plurfacete dividas la mezan parton, la evoluon de la rakonto, al tri apartaj mezaj aktoj.

La divido de dramo en kvin aktojn bazi?as sur la drama poezio de Horaco kaj validas por multaj, kvankam ne por ?iuj antikvaj verkoj de la helenisma teatro. La antikvaj komedioj de la romiaj poetoj Pla?to kaj Terentio ?iuj havas kvin aktojn.

Divido de dramo en kvar aktojn estas relative malofta kaj koncernas preska? nur verkojn el la 19-a jarcento . Pli ol kvin aktoj same maloftas. Se la materialo por drama prezento tiom ampleksas, ke teatra verkisto pensas ne sukcesi trakti ?in ene de kvin aktoj, ankora? ekzistas la eblo anta? la unua akto aldoni anta?luda?on a? "prologon", kaj post la lasta akto postluda?on a? "epilogon".

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Gustav Freytag, Die Technik des Dramas ("la tekniko de dramo", germanlingve). Lepsiko: Eldonejo Hirzel 1863, represo Stutgarto: Eldonejo Reclam 1983. ISBN 3-15-007922-5