한국   대만   중국   일본 
Aksiomo - Vikipedio Saltu al enhavo

Aksiomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aksiomo estas principo (baza aserto), kiu estas akceptata sen pruvo en scienca teorio a? deduktiva sistemo.

La vorto aksiomo devenas de greka αξιωμα [aksioma] - kiu signifas "io inda a? memevidenta".

Aksiomoj kies valideco ne estas tiel evidenta anka? estas nomataj ” postulatoj ”. Parenca nocio estas ” dogmo ”. Subfako de filozofio , en kiu temas pri aksiomoj kaj aksiomigo, nomi?as aksiomiko .

Deveno kaj dedukta?oj [ redakti | redakti fonton ]

Aksiomo ne estas pruvebla surbaze de teorio en kiu ?i rolas, sed ?i povas esti akceptata

  • pro memevidenteco,
  • pro pruvebleco kadre de iu pli baza teorio,
  • pro supozata manko de kontra?diraj faktoj,
  • a? pro nura konvencio .

Gravaj asertoj, kiujn oni povas dedukti de aksiomoj a? aksiomaro pere de la rimedoj de la teorio estas nomataj teoremoj (en matematiko kaj logiko , sed foje anka? en aliaj sciencoj .)

Matematiko [ redakti | redakti fonton ]

En la matematiko , ?iu kampo havas aksiomojn, sur kiuj bazi?as ?iuj pruvataj teoremoj . Tamen, la plej bazaj aksiomoj estas tiuj de la aro-teorio , ?ar per ili oni povas konstrui ?iun matematikan kampon sen neceso de novaj aksiomoj, nur per la uzo de difinoj .

Same kiel aksiomoj, postulatoj estas nepruveblaj asertoj. Historie la diferenco estis, ke aksiomojn oni konsideris memevidentaj, sed postulatojn ne. En nuntempa matematiko la distingo nebuli?is, kaj oni ?enerale uzas la du vortojn sinonime [1] .

Multaj aksiomoj de geometrio en la verko de E?klido - "Komencoj", estis nomitaj postulatoj. Oni nomas postulatojn anka? aksiomojn kaj regulojn de formalaj sistemoj , t.e. de iuj teorioj priskribitaj per formala lingvo kaj bazitaj sur ia aksiomaro.

Logiko [ redakti | redakti fonton ]

Aksiomo, enkadre de la logiko , estas ?enerala aserto , prezentata kun ekskluziveco rilate sian kontra?a?on. Alidire, la aserto fare de aksiomo necese estas, kaj ne povas esti la kontra?o. ?efa ekzemplo de aksiomo estas tiu de nekontra?diro:

  • tio, kio estas, dum ?i estas, necese estas, kaj do ne povas esti tio, kio ?i ne estas.

Ne estas la aksiomo izolita koncepto , nek kunmeto de pluraj premisoj farante argumenton . Sed aksiomo estas rekte nur aserto; sed tiu aserto havas la internan karakteron esti ?enerala kaj necesa tiamaniere, ke la alternativo estas prezentata kiel rekte ekskludata. Ne estas, do, aksiomo la simpla aserto sen la ekskludado de la alternativo, kiel kiam oni nur asertas ke la ento estas. En aksiomo samtempe la aserto asertas kaj forigas la kontra?on, kiel en la ento necese estas. Disfaldite, tio ekvivalentas: la ento, kio estas, dum ?i estas, necese estas, kaj do ne povas esti tio, kio ?i ne estas. En fakto, jam enestas aksiomo. Post kiam la fakto okazas, oni komprenas, ke ne eblas ke ?i jam ne estis okazinta. Neniam eblas forigi la fakton, post kiam ?i okazis. La afero en si mem povas esti kontingenca , sed jam ne estas kontingenca post kiam ?i okazis.

Notoj kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, Eldonejo Kava-Pech; rimarko sub "Postulato"

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]