El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agostino di Duccio
(1418 – ?irka? 1481) estis skulptisto de la frua
Itala Renesanco
.
Naski?inta en
Florenco
, li laboris en
Prato
kun
Donatello
kaj
Michelozzo
, kiuj ege influis lin. En 1441, li estis akuzita pro ?telado de valoraj materialoj el
mona?ejo
de
Florenco
kaj estis forpelita el sia naskurbo kiel rezulto. La venontan jaron li plue laboris por la altaro de Sankta Geminiano por la
Katedralo de Modeno
, laboro notinda pro la influo de Michelozzo.
En 1446, li studis la
gotikan skulptarton
en
Venecio
kaj renkonti?is kun Matteo de' Pasti, kolego skulptisto kiu nomis lin por fari la skulptartan ornama?on de la Tempio Malatestiano en
Rimini
, kie li restis el 1449 ?is 1457. Oni supozis, ke la ornama?oj estu speco de mezepoka enciklopedio, kun reliefoj de zodiakaj kaj aliaj alegoriaj kaj mitologiaj figuroj.
Inter 1457 kaj 1462 li kreis la marmoran fasadon de la pre?ejo de Sankta Bernardino en
Perugia
kaj la venontajn jarojn ?is 1470 li kreis multajn verkojn speciale en
Florenco
, kiel la
Madonna de Auvillers
por Piero di Cosimo de' Medici, nune ekspoziciata en
Luvro
.
En 1473 li desegis la eksteran fasadon de
Porta di San Pietro
, en la urbomuregoj de Perugia, en stilo influita de
Leone Battista Alberti
. Aliaj verkoj estas en
Amelia
[1]
kaj en la
Galleria Nazionale dell'Umbria
en Perugia.
[2]
Li mortis ?irka? 1481 en Perugia.