Abd al Malik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abd al Malik
Persona informo
Naskonomo Regis Fayette-Mikano
Naski?o 14-an de marto 1974 ( 1974-03-14 ) (50-jara?a)
en 14-a arondismento de Parizo
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio ? Respubliko Kongo vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Familio
Gefratoj Stephane Fayette-Mikano vd
Edz(in)o Wallen vd
Profesio
Alia nomo Abd al Malik vd
Okupo repisto ? diskografa artisto ? kanta?toro ? filmre?isoro ? verkisto ? poeto vd
Aktiva dum 1988? vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Abd al Malik estas la artista nomo de Regis Fayette-Mikano (nask. la 14-an de marto 1975 en Parizo ), afrikdevena repisto .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

La patro de Malik estis alta ?tatfunkciulo el la Popola Respubliko Kongo . Inter 1977 kaj 1981 , Regis Fayette-Mikano vivis kun sia familio en Brazavilo . Post reveno al Francio , li vivis en moderpreza lo?ejo de la kvartalo Neuhof de Strasburgo . Kiam eksedzi?is liaj gepatroj, li vivis kun sia patrino kaj siaj ses fratoj kaj fratinoj. Deliktinto dum periodo (po?o?telisto, drogvendisto), li studis en la kolegio Saint-Anne de Strasbourg, kaj poste en la liceo Notre-Dame des Mineurs kaj fine en la Universitato Marc Bloch de Strasburgo, en duobla kurso pri filozofio kaj klasika literaturo . Li fondis repgrupon NAP (New African Poets ? Nov-Afrikaj Poetoj, N.A.P.), kiun li estris.

Abd al Malik elektis sian scenejan nomon reference al sia persona naski?nomo "Regis" , kiu signifas "re?o" en la latina dum en la araba ?i estas "Malik". Li edzi?is kun la kantistino Wallen (kantistino) kaj estas patro de knabo, Muhammed Hamza.

Muzika kariero [ redakti | redakti fonton ]

Denaske kristano, Abd al Malik multe inspiri?is el islamo ( Sufismo al kiu li konverti?is dum la adoleska periodo. De tiam, Abd al Malik aktivas por paco kaj kunvivado.

Li fari?is oficiale, en 1999, dis?iplo de la granda spirita maroka Majstro Sidi Hamza al Qadiri Boutchichi. Li da?rigas nun sian karieron sola.

Lia serioza stilo estas ne vere klasifikebla pro mikseco de repo, ?azo kaj slamo kun referencoj al franclingvaj kantistoj el kiuj Jacques Brel .

En liaj kanzonoj, la teksto estas forta, sencori?a kaj emociplena; la muziko plifortigas la intensecon de liaj vortoj, foje kantitaj, foje parolataj.

Lia estika kondutlinio por la kreado de sia albumo Gibraltar konsistis '' malkonstrui en la formo la nocion mem de la repo restante tamen hiphopo ". Li ekkonsciis ke en la slamo, same kiel en islamo, li estis " en pozicio aperi kaj ne esti “, " ?ar tro malkvieta pri la reago de la publiko, zorgoplena pro la opinio de la homoj. Necesis al mi malkonstrui por rekonstrui". Sed nenio bona povas eliri ekster amo kaj akcepto de la alia " (Intervjuo kun Pierre Delanoe ?e France Inter , julio 2006.</ref>.

En novembro 2007, dum intervjuo, li anoncis sian enga?i?on kontra? nelegoscieco kadre de nova projekto kiun li nomis BENI SNASSEN, konsistanta el N.A.P, Wallen, Bil'in, Hancho, Matteo Falkone kaj li mem [1] .

En majo 2008, li partoprenis en la albumo Last Night de Moby sub la titolo "La meme nuit" (La saman nokton, franclingva versio de la titolo "Alice").

En januaro 2008, li estis ordenita fare de Christine Albanel , ministrino pri Kulturo , kavaliro pri artoj kaj beletro dum la MIDEM [2] .

Verkisto [ redakti | redakti fonton ]

Abd al Malik estas anka? a?toro de a?tobiografia libro aperinta en 2004 : " Qu'Allah benisse la France " (Alaho benu Francion; eld. Albin Michel ), en kiu li liveras klarigojn pri sia evoluo kaj vivo. Li pledas por pripensita islamo tolerema kaj akceptanta la integri?on. Li ricevis pro ?i la premion Laurence Tran en Belgio . La kritiko reagis pozitive. En prezento de sia libro, li skribis : " La duopa debato de la koroj, tio estas unue galanta rendevuo kun si mem... Mi revenas de tie, kie oni neniam estus devinta foriri : Paco, Amo kaj Unueco... La Hiphopo estus unue - mi pardonpetas - spirita... Esti kapabla preterpasi sian kondi?on, siajn alkutimi?ojn, kaj renkonti la Aliulon per la muziko. La Repo estas mia arto

Diskografio [ redakti | redakti fonton ]

  • 2004 : Albumo "Le Face a face des cœurs" (Universal Music Group / Universal Music France)
  • 2006 : Albumo "Gibraltar" (Atmospheriques)
  • 2008 Albumo "Dante" (Polydor)

Rekompencoj [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Interview de Abd al Malik , 5styles, nov.2007. (fr) PDF
  2. MIDEM : Marche International de la Musique ? Internacia Merkato pri Muziko.
  3. SACEM : Societe des Auteurs, Compositeurs et Editeurs de Musique ? Societo de la A?toroj, Komponistoj kaj Muzik-eldonistoj.
  4. "Les Cesaires de la Musique", a?, mallonge, "Les Cesaires", estas muzika ceremonio kreita memore al Aime Cesaire por rekompensi franclingvajn nigrulajn artistojn kaj rimarkindulojn. La premioj estas alju?itaj tiuokaze al meritantoj.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

La baza materialo de tiu artikolo fontas el fr:Abd Al Malik