Abaporu
(
tupia lingvo
: "abapor'u", aba (homo) + poro (gento) + 'u (man?i), "homoman?ulo")
[1]
estas
oleopentra?o
de la
brazila
pentristino
Tarsila do Amaral
, farita en 1928 kiel naski?taga donaco al la verkisto
Oswald de Andrade
, ?ia edzo tiutempe.
Oni konsideras ?in la plej altvalora pentra?o de brazila artisto, kaj oni vendis ?in per $1.4 milionoj da
dolaroj
, a?etita de
argentina
kolektisto
Eduardo Costantini
en 1995.
[2]
Hodia?e ?i estas montrata en la Muzeo de Arto Latinoamerika de
Bonaero
(
MALBA
).
[3]
La kunmeto:
homo, suno kaj
kakto
? inspiris Oswald de Andrade verki la Antropofagan Manifeston kaj sekve krei la
antropofago-movadon
, kiu celis "gluti" e?ropan kulturon kaj transformi ?in al io tre brazila.
[4]
Tarsila
priskribis la subjekto de la pentra?o kiel "monstra sola figuro, kun egaj piedoj, sidante sur verda ebenejo, sia mano subtenante la plumpezan etan kapon. Fronte, kakto eksplodas en absurda floro."
[5]
Tiu "monstra" figuro, fakte estas homo. Sengarna, senvesta, sengenra, sena?a homo kies anatomio estis distordita. Ekante kun grandegaj piedo kaj mano sube, la figuro malrapide malgrandi?as al eta kapo supren.
La fono de la pentra?o indikas naturan pejza?on. La tero estas montrita kiel simpla verda herbejo, kie la subjekto sidas. La vegeta?aro estas reprezentita per kakto ?e la dekstro de la figuro kaj ora suno a? floro kiu kronas la kunmeta?on. La ?ielo estas helblua fono.
La stilo de Abaporu povas esti spurita reen al la francaj modernistoj, aparte
Fernand Leger
, kiu instruis Tarsila en
Parizo
en 1924. Tamen, la plej proksima simileco de Abaporu povas esti trovita en la hispanaj
surrealistoj
,
Pablo Picasso
kaj
Joan Miro
, kiu anka? pentris figuron kun trogranda piedo en 1924.