Aadorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la pa?on Aadorf (stacidomo) .
Aadorf
Blazono de Aadorf
Mona?ejo Tanikon
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Munchwilen
Geografia situo CH1903:  709929  /  261369 (mapo) 47.493888888889 8.8975 Koordinatoj: 47° 30′  N , 8° 54′  O ; CH1903:  709929  /  261369 (mapo)
Nombro de lo?antoj 7591
Areo 20,0 km²
Alteco 517  m super marnivelo
Po?tkodo 8355
Komunumkodo 4551
Mapo de Aadorf
v ? d ? r

Aadorf estas komunumo de la distrikto Munchwilen (?is la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Frauenfeld ) de Kantono Turgovio , Svislando . ?i havis 7 591 lo?antojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Katolika pre?ejo Aadorf
Ponto trans Lutzelmurg

Aadorf situas sude de Frauenfeld okcidente de la limo kun la Zurika Vinlando . Al la komunumo apartenas la municipoj Aadorf, Aawangen , Ettenhausen , Guntershausen , Hauslenen , Taniken kaj Wittenwil . Tra la komunumo fluas la rivero Lutzelmurg , ?efa alfluanto de Murg .

Najbaraj komunumoj [ redakti | redakti fonton ]

Aadorf limas en nordo al la kantona ?efurbo Frauenfeld , en okcidento al Hagenbuch , Elgg , Hofstetten ?e Elgg kaj Turbenthal (?iuj kvar en Kantono Zuriko ), en sudoriento al Matzingen , en oriento al Wangi kaj en sudo al Bichelsee-Balterswil .

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Sur la teritorio de la komunumo Aadorf situas la iama Mona?ejo Tanikon , kie hodia? trovi?as la Svisa Federacia Agrikultura Esplorejo.

Trafiko [ redakti | redakti fonton ]

Stacidomo de Aadorf

Tra Aadorf pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo kaj la svisaj a?tovojoj A1 kaj A7 . Pro ?iaj favoraj trafikkondi?oj la komunumo estas kaj bone atingebla de Sankt-Galo kaj de Vinterturo kaj Zuriko , kio faras ?in alloga kiel lo?lokoj por laboristoj el tiuj urboj.

La stacidomo de Aadorf estas servata de la regiona trajnlinio S35 de la fervojkompanio THURBO . De la stacidomo de Aadorf krome ekzistas po?ta?tolinio al Ettenhausen .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La unua dokumenta mencio de Aadorf dati?as el la jaro 886 kiel Ahadorf .

La hodia?a komunumo Aadorf formi?is la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la anta?aj komunumoj Aadorf, Aawangen , Ettenhausen , Guntershausen kaj Wittenwil en la kadro de la turgovia komunumreformo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]