El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aabach
(prononcu
aba?
) estas
rivero
en la kantonoj
Lucerno
kaj
Argovio
. ?ia longeco estas 27 kilometroj. La valo, kiun la rivero trafluas oni nomas
Seetal
[kio en Esperanto signifas "Lago-Valo"], ?ar en ?i situas du lagoj.
Dum
mezepoko
la rivero Aabach nomi?is
Lenzbach
(prononcu
lencba?
), kaj estis nomodona por la urbo
Lencburgo
kaj la vila?o
Niederlenz
.
?ia fonto esta la
Lago de Baldegg
en la vila?o Richensee de la komunumo
Hitzkirch
(koordinatoj:
47° 13′ 0″ N
8° 15′ 2″ O
/
47.21667 °N, 8.25056 °O
/
47.21667; 8.25056
(mapo)
Koordinatoj
:
47° 13′ 0″ N
8° 15′ 2″ O
/
47.21667 °N, 8.25056 °O
/
47.21667; 8.25056
(mapo)
).
Post ?ia elfluo el la
Lago de Baldegg
en
Hitzkirch
la rivero Aabach fluas dum kvar kilometroj tra ebena?o pasante la vila?on
Ermensee
kaj tiam alfluas en
Mosen
al la
Lago de Hallwil
. Post 9 kilometroj inter
Boniswil
kaj
Seengen
la rivero denove elfluas el la lago. Post la elfluejo sur rivera insulo situas la
Kastelo Hallwyl
. La rivero nun pasas preter
Hallwil
, trafluas la komunumojn
Egliswil
kaj
Seon
, tiam la urbon
Lencburgo
kaj fine apud
Wildegg
alfluas al la rivero
Bunz
.
[1]
Aabach havas akvokolektan basenon de proksimume 200 km², ?e la alfluejo mezan akvofluon de 3,4 m³/sek. ?ia altecdiferenco de la fonto ?is la alfluejo estas nur 111 m.
?i alfluas en
Wildegg
al la rivero
Bunz
, kiu siavice 200 metrojn post la alfluo de Aabach alfluas al
Aro
.
- Aliaj riveroj kun la nomo
Aabach
- ↑
La informoj bazi?as sur la topografia landmapo de Svislando [Landeskarte der Schweiz], folio 32, Beromunster