A Night in Tunisia
estas
?aza normkanto
, kiun en 1942 komponis
Dizzy Gillespie
, dum kiam li estis membro de la bando de
Earl Hines
.
La temo de la kompona?o havas la
kantoformon
AABA kaj ampleksas 32 taktojn, krome ?i enhavas elkomponitan
interludon
je 16 taktoj. Oni ludas ?in la? meza ?is rapida
tempo
. La titolo aludas la ekzotisman karakteron de la peco: Aparte la partoj A uzas muzikajn rimedojn, kiujn la usona publiko de la 1940-aj jaroj jam sentis bereits als ?orientumaj“. Melodioj formitaj el la harmonia
minora gamo
?is nun peras tian kromsignifon, kaj la prunta?ojn el la
kuba muziko
, kiaj evidenti?as ?efe en la basfiguro, siatempe la publiko ?enerale sentis ?fremdeca“.
Parto A pasas super du-takta basa ripetfrazo. Tiu ?i eksonas tri fojojn, kaj je ja fino de la 8-takta frazo staras du-takta kadenco 2-5-1. La harmonia skemo estas simpla:
Tritone
anstata?ata
a?tenta
fina?o en minoro (2b7 ? 1m6 analoge Eb7 ? Dm6) ?iujn du taktojn. La
ponto
(parto B) uzas
kadencon
ege ?atata en bibopo, kiu
modulas
komence en la
subdominanton
de la ?eftonalo
d-minoro
(do al
g-minoro
) kaj poste en ties
ma?orparalelon
(do
F-ma?oron
).
Anka? apartena?o de la ?ilespia kompona?o estas la interludo sekve al la lasta parto A. Tiu prezentas
ripetfrazan
melodion pri alia kadenco en la ma?ora paralelo, tamen la komponisto uzis ?i-loke akompanharmoniojn, kiu pro siaj sonkoloroj kaj
kromataj
movi?oj nekutimaj por la tiama epoko efikis pli abstraktaj ol la simile konceptita mezparto. La Interludo fini?as per
bre?o
, kiu povas da?ri depende de la interpretado du a? kvar taktojn, kaj kiun la solisto povas uzi kiel eniro en sian strofon. Apartan famecon atingis virtuoza mellodilinio pri ?i tiu bre?o, kiun kontribuis
Charlie Parker
al sonregistra?o,kiun rifuzis kiel tuto la
muzikproduktisto
, kaj kiu poste aparte aperis sub la titolo
Famous Alto Break
.
La peco ekestis komence kiel instrumenta kompona?o, la unuan
bandego
-
aran?a?on
de
Night in Tunisia
la komponisto surbendigis kun la bando de
Boyd Raeburn
. La peco ricevis poste tekston de Leo Robin kaj eksonis sub la titolo ?Interlude“; ?i-titole interalie
Sarah Vaughan
surdiskigis ?in la 31-an de decembro 1944, akompanate de Parker kaj Gillespie. Gillespie mem ?iam nomis ?in ?A Night in Tunisia“; lia unua sonregistra?o de la peco je lia propra nomo ekestis februaron de 1946 kun
Milt Jackson
, kiu evoluigis kroman ripetfrazon.
?A Night in Tunisia“ estis (kune kun ?Manteca“) la rekonmelodio de la ?ilespia
bibopa
bandego
. Unu el la plej famaj interpreta?oj devenas de Charlie Parker, surbendigita por
diskeldonejo
Dial
dum tiu registradkunsido, je kiu anka? ekestis la jam menciita
Famous Alto Break
. Sur la albumo “A Night At Birdland, Volume 1”
Art Blakey
komentis la titolon per inventita rakonto, ke li propraeldire ?eestis, kiam Gillespie komponis la pecon sur la fundon de rubujo (?on the bottom of a garbage can“). Gillespie mem tekstis en sia membiografio, ke li per improvizadoj ?e piano trafis sur melodion kun latinamerika/orientuma sento, el kiu neeviteble rezultis ritma deflanki?o de la kvarpulso, kiu proks. 1945 per influo de latinamerikaj ritmoj en bibopon, tre klare komence en
Manteca
, fari?is stilstampa. La listo de kunverkintoj indikas a?torecon de Frank Paparelli, kiu la? Gillespie nur kompetentis pri la transskribado.
Alian a?dindan kantversion surdiskigis Anita O’Day en 1958. Kantensemblo
Manhattan Transfer
verkis por sia albumo
Vocalise
el 1985 (kune kun
Bobby McFerrin
) alian kantversion. ?i kantis tekston de Jon Hendricks, kiu siaflanke verkis sian tekston surbaze de la sola?omelodio de Charlie Parker kaj surdiskigis ?in kun sia triopo
Lambert, Hendricks & Ross
en 1962.
Ella Fitzgerald
anka? reekprenis lian tekston. Chaka Khan verkis alian tekston por la kanto. Ekzistas anka? francaj, nederlandaj kaj arabaj kantotekstoj.
Inter
bibopmuzikistoj
la kompona?o jam ekde la komenco havis ?kultan staton“ (
Hans-Jurgen Schaal
).
Lennie Tristano
anka? surdiskigis la pecon en 1946. Dum la paso de la tempo ?i fari?is
?aza normkanto
kaj populara peco por
improvizad-kunsidoj
. En 1960 ?i estis la titolpeco de la albumo
A Night in Tunisia
de
Jazz Messengers
. Multaj muzikistoj verkis diversstilajn novversiojn, ekzemple
Bud Powell
(1951), la bando
Lighthouse All Stars
(1954),
Stan Getz
(1955),
Miles Davis
(1955), sed anka?
Count Basie
,
Maynard Ferguson
,
Herbie Mann
,
Sonny Rollins
(kun
Modern Jazz Quartet
) kaj
Ar?kvarteto
Turtle Island
.
- Hans-Jurgen Schaal (eld.)
Jazz-Standards. Das Lexikon
; Barenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono);
ISBN 978-3-7618-1414-7