El Vikipedio, la libera enciklopedio
A?tuno en la Printempo
|
|
A?toro
|
Ba Jin
|
Eldonjaro
|
1980
|
Urbo
|
Pekino
|
Eldoninto
|
?ina Esperanto-Eldonejo
|
Pa?oj
|
97
|
|
A?tuno en la Printempo
estas mallonga novelo de la fama ?ina romanisto kaj esperantisto
Ba Jin
, verkita en 1932, esperantigita de
La?lum
, nome akademiano Li Shijun, en 1980 kaj publikigita esperante en Pekino en 1980. La titolo oma?as la romanon
Printempo en la A?tuno
de
Julio Baghy
, kiun Ba Jin tradukis kaj rekomendis al ?inaj legantoj.
Temas pri novelo kiu disvolvi?as ?irka? la amaj problemoj kaj duboj de ?efrolulo Lin. Lin estas enami?inta de Rong kaj havas amikon Xu. Tiele amo kaj amikeco gravas kune kiel okazas en
Frosta Nokto
de la sama romanisto. ?i tie la amo inter Lin kaj Rong estas tro dol?ema kaj pli poezia ol ver?ajna; la amdiroj estas tute poeziaj kaj alportas la leganton al muzika orienta?o. Kontraste la amiko Xu avertas Lin pri neta?geco de lia amfrenezo. Lin ne nur pensas nure pri sia amo kaj amatino sed anka? forgesas gravan okazinta?on kiu kortu?is sian familion, nome memmortigo de la frato de Lin, anka? pro amproblemoj kaj forlaso farita de amatino.
En
Frosta Nokto
la minaco kiu akompanas la amanton estas la teruriga eblo, ke malsano mortigus la ?efrolulon. ?i tie dekomence estas la ombro de la memmortigo de la frato, sed anka? la? la pluda?ro de la historio la ombro de la eblo, ke Rong forlasus Lin.
El stila vidpunkto kontrastas en tiu verko la dol?emo de la amparoloj kaj amscenoj kun anta?vido de estonta malsukceso de la ama historio. Kiel ?e
Frosta Nokto
oni uzas leterojn : Lin ekscias pri la memmortigo de la frato per letero -kaj ties vortoj funkcias kiel anta?averto pri lia propra fino, ekscias pri nereveno de la amatino per letero kaj fine du leteroj fermas la rakonton, per la unua -jam malfrue- Rong petas Lin venu vidi ?in anta? sia morto, per la dua oni komunikas al Lin la morton de Rong.
Kontraste kun la detaloj de la ?iutaga vivo kiu ludis grave en
Frosta Nokto
, nome laborkondi?oj kaj laboreventoj, malri?o, minaco de la japana invado, ktp., en
A?tuno en la Printempo
tute malaperas kaj la ama historio okupas la kernon de la verko; oni ne parolas pri laborkondi?oj, lukto por mono, historia situacio, ktp. E? kvankam ?e la fono la amproblemoj estas ka?zitaj de patraj decidoj, oni ne pridiskutas tiun socian problemon.