El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
9-a de novembro
havas specialan signifon en la historio de
Germanio
, ?ar je tiu dato en diversaj jaroj de la
19-a
kaj
20-a jarcentoj
okazis historie signifaj eventoj:
- En
1848
A?strio igis pafumi
Robert Blum
, anon de la
revolucio de 1848
kaj de la
Frankfurta Nacia Asembleo
, post kiam li estis kaptita en
Vieno
, kiu ribelis kontra? imperiestraj trupoj. Li i?is martiro de la revolucia movado. Lia morto montris, ke la imperio ne respektis la asembleon kaj la imunecon de ?iaj anoj.
- En
1918
, dum la
Novembra Revolucio
la germana kanceliero
Max von Baden
deklaris, ke imperiestro
Vilhelmo la 2-a (Germanio)
abdikis, kaj per tio finis la monar?ion.
Karl Liebknecht
proklamis socialisman respublikon. Pro tiu ?i proklamo la tago estis tre respektata en
GDR
.
- En
1923
okazis la
Hitler-pu?o
, kiu fiaskis post kelkaj horoj. Pro ?i la tago estis tre respektata dum la
Tria Regno
.
- En
1938
nazioj
tutlande atakis judajn vendejojn kaj sinagogojn. La nazioj poste nomis la
pogromon
Imperia Kristala Nokto
(Reichskristallnacht)
, esprimo rifuzata de aliaj homoj, ?ar ?i emas bagateligi la terurajn eventojn. Oficiala historia esprimo por tiu tago estas "imperia pogroma nokto"
(Reichspogromnacht)
.
- En
1967
studentoj en
Hamburgo
montris, okaze de la enoficigo de la universitata rektoro, la sloganon
Unter den Talaren ? Muff von 1000 Jahren
("sub la talaroj ? ?imo de 1000 jaroj"). ?i aludis al la "miljara imperio" de la germana naziismo, kies krimojn, la? opinio de la studentoj, multaj germanaj profesoroj sendiskute forpu?is el la konscio.
- En
1989
GDR-aj a?toritatoj publikigis iom mallertan dekreton, kiu ebligis al GDR-anoj senformala?ajn voja?ojn al eksterlando. Post tio dekmiloj da orient-berlinanoj sturmis la lim-transirejojn, kies oficistoj estis tute ne preparitaj. Tio markas la falon de la
berlina muro
.
Pro ?i lasta evento estis fortaj proponoj, ke la 9-a de novembro i?u nacia tago de Germanio, anstata?ante en okcidento la 17-an de junio, tagon de la popola ribelo de 1953 en GDR. ?ar nazioj festis tiun daton pro la Hitler-pu?o en 1923 kaj la pogromoj de 1938, oni malakceptis la proponon. Nacia tago de Germanio i?is la 3-a de oktobro, je kiu GDR oficiale ali?is al
Federacia Respubliko Germanio
.