El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
78-a Hispana Kongreso de Esperanto
okazis en
Malago
, Andaluzio, el 1a ?is la 5a de majo de
2019
. ?i parte koincidis kun la 71-a kongreso de
IFEF
(3a - 9a de majo 2019) kaj kun la 21-a kongreso de la
Andaluzia Esperanto Unui?o
.
[1]
La kongresejo estis la konstrua?o
Casa Diocesana
(Dioceza Domo) kaj la prezidanto de la LKK estis
Carlos Spinola
. Entute ali?is al la kongresoj 171 ali?intoj
[2]
, inter kiuj indas mencii la ?eeston de
Margaret Zaleski-Zamenhof
, pranepino de
L. L. Zamenhof
, kiu unuafoje ?eestis Esperanto-renkonti?on aparte de UK.
"La lingva situacio en E?ropo" estis la gvida temo de la renkonto, kiu okazis preska? koincide kun la kampanja periodo por la
E?ropa Parlamento
kaj kelkajn semajnojn post la (planita, ne ?istiam okazinta) eliro de
Britio
el la
E?ropa Unio
. Oni programis prelegojn kaj debatojn, kun partopreno interalie de
Sean O Riain
(prezidanto de la
E?ropa Esperanto-Unio
),
Federico Gobbo
,
Katalin Kovats
kaj
Jose Maria Rodriguez Hernandez
inter aliaj spertuloj. Krom tiu ?eftemo, oni plenumis tre ri?an kulturan aktivadon: muzikon, prelegojn kaj teatron. Aparte de grupoj kaj ensembloj reprezentantaj la lokan kulturon, koncertis
Grazia Barboni
,
Kajto
kaj
Sa?a Pilipovi?
, kaj
Miguel Fernandez
respondecis pri muzika, teatra kaj poezia programeroj.
La kulturo, loka kaj esperanta, havis gravan rolon. Oni konati?is kun la urbo Malago, pere de diversaj kulturaj kaj turismaj ekskursoj, dum la Hispana Kongreso kaj dum la tuta semajno. Oni vizitis anka? aliajn proksimajn urboj, ege interesajn el arkitektura kaj historia vidpunkto, kiel
Granado
(Granada),
Kordovo
(Cordoba),
Antekero
(Antequera),
Arundo
(Ronda), kaj e? oni vizitis la nordan
Marokon
kiel postkongresa ekskurso.
[3]