78-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
78-a Hispana Kongreso de Esperanto en Malago.
Spinola, del Barrio kaj Arquillos dum bonveniga programero

La 78-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Malago , Andaluzio, el 1a ?is la 5a de majo de 2019 . ?i parte koincidis kun la 71-a kongreso de IFEF (3a - 9a de majo 2019) kaj kun la 21-a kongreso de la Andaluzia Esperanto Unui?o . [1] La kongresejo estis la konstrua?o Casa Diocesana (Dioceza Domo) kaj la prezidanto de la LKK estis Carlos Spinola . Entute ali?is al la kongresoj 171 ali?intoj [2] , inter kiuj indas mencii la ?eeston de Margaret Zaleski-Zamenhof , pranepino de L. L. Zamenhof , kiu unuafoje ?eestis Esperanto-renkonti?on aparte de UK.

"La lingva situacio en E?ropo" estis la gvida temo de la renkonto, kiu okazis preska? koincide kun la kampanja periodo por la E?ropa Parlamento kaj kelkajn semajnojn post la (planita, ne ?istiam okazinta) eliro de Britio el la E?ropa Unio . Oni programis prelegojn kaj debatojn, kun partopreno interalie de Sean O Riain (prezidanto de la E?ropa Esperanto-Unio ), Federico Gobbo , Katalin Kovats kaj Jose Maria Rodriguez Hernandez inter aliaj spertuloj. Krom tiu ?eftemo, oni plenumis tre ri?an kulturan aktivadon: muzikon, prelegojn kaj teatron. Aparte de grupoj kaj ensembloj reprezentantaj la lokan kulturon, koncertis Grazia Barboni , Kajto kaj Sa?a Pilipovi? , kaj Miguel Fernandez respondecis pri muzika, teatra kaj poezia programeroj.

La kulturo, loka kaj esperanta, havis gravan rolon. Oni konati?is kun la urbo Malago, pere de diversaj kulturaj kaj turismaj ekskursoj, dum la Hispana Kongreso kaj dum la tuta semajno. Oni vizitis anka? aliajn proksimajn urboj, ege interesajn el arkitektura kaj historia vidpunkto, kiel Granado (Granada), Kordovo (Cordoba), Antekero (Antequera), Arundo (Ronda), kaj e? oni vizitis la nordan Marokon kiel postkongresa ekskurso. [3]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. La 78a Hispana Kongreso de Esperanto Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio . Alirita la 8an de majo 2019.
  2. Ali?intoj al la Triopa Kongreso: Fervojista, Hispana, Andaluza Arkivigite je 2019-05-08 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Andaluza Esperanto-Unui?o. Alirita la 8an de majo 2019.
  3. Ekskursoj Arkivigite je 2019-05-08 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Andaluza Esperanto-Unui?o. Alirita la 8an de majo 2019.