한국   대만   중국   일본 
4-a monda skolta ?amboreo - Vikipedio Saltu al enhavo

4-a monda skolta ?amboreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Re?a Kastelo en la Re?a Arbaro de Godoll?

La 4-a Monda Skolta ?amboreo ( hungare 4. Cserkesz Vilagdzsembori ), la Tutmonda Skolta ?amboreo de 1933 , amaskunveno de skoltoj el la tuta mondo, estis gastigita de Hungario kaj okazinta de la 2-a ?is la 13-a de a?gusto 1933. ?eestis 25.792 skoltoj, reprezentantaj 46 malsamajn naciojn kaj aldonajn teritoriojn. Ili tendumis ?irka? la Re?a Kastelo en la Re?a Arbaro de Godoll? , ?irka? 18 kilometrojn (11 mejlojn) de la ?efurbo Budape?to .

?i tiu evento estis la unua internacia renkonti?o, kie reprezenti?is "aeraj skoltoj", inkluzive de la famaj pilotoj Laszlo Almasy kaj Robert Kronfeld.

Signifo por Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Okazis anka? renkonti?o de Skolta Esperanto-Ligo kadre de la ?amboreo:

la palaca parko
skulpta?o de knaba skolto rande de la palaca arbaro memore al la ?amboreo

Sume la ?amboreo de 1933 montris konsiderindajn progresojn anta?en por Skolta Esperanto-Ligo . Unuafoje, Esperanto estis adoptita kiel tria lingvo krom la angla kaj franca kaj aperis oficiale en la ?amborea programlibro, en po?libroj, en ?iutagaj skoltaj gazetoj kaj sur kelkaj mapoj estis menciitaj skolt-esperantistaj renkonti?ejoj, kvankam la estraro de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM) fine malaprobis tiun elstarecon de Esperanto kaj ordonis ke la tri oficialaj lingvoj de la evento efektive estu la angla , franca , germana kaj por respekto al la gastigantoj la hungara . ?iu eksterlanda partoprenanto ricevis hungaran "kuzon", kiu parolas fremdan lingvon kaj funkciis kiel tradukisto kaj gvidisto. Tamen ?eestis la ?amborean kunvenon de Skolta Esperanto-Ligo 170 skoltoj, kaj entute, oni nombris ne malpli ol 200 esperantlingvajn skoltojn el 24 landoj, tio estis 1% de la tuta ?amborea skoltaro. El iuj landoj ( ?e?oslovakio , Francio , Norvegio , Japanio , Portugalio , Hispanio , Trinidado ), la procento de esperantlingvanoj superis 10%. Preska? ?iutage a?di?is el radio salutoj en Esperanto a? mesa?oj pri Esperanto kaj la 10-an de a?gusto, la SEL-reprezentanto de Norvegio parolis en radio 5 minutojn en Esperanto. Trifoje en la programo de grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo, a?di?is kanzonoj en Esperanto.

grupo da junaj skoltoj en la ?amboreo

Sekvajare en 1934 la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM) protokolis: “La Monda Komitato ne agnoskas la studadon de Esperanto ?e Skoltoj, ?ar vidas en ?i ne praktikan valoron”. Tiu decido evidente forte influi?is pro la impreso de la monda ?amboreo de 1933, kiam la organizintoj spite al la malaprobo de la internacia estraro oficiale uzi la internacian lingvon kiel tria oficiala lingvo jes programe elstarigis Esperanton. La estraro de la MOSM sekve ekde 1934 malpermesis la uzadon de Esperanto dum la ?amboreoj .

Post multaj klopodadoj de SEL , la estraro de MOSM decidis dum sia kunveno fine de 1964 : “La Monda Komitato konsentas jene: Esperanto, kune kun aliaj helplingvoj, pruvis sian utilecon en multaj medioj, kaj en pluraj Skoltasocioj ?i estas permesata lingvo por la interpretista insigno. La Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934 sed ne fari pluan pa?on”.

La protokolo de 1934 estis e? ne komprenebla, ?ar Baden-Powell, la fondinto de la Skoltismo mem instigis en sia libro jam en 1908 la skoltojn, lerni Esperanton “?ar tiu lingvo estas uzata en ?iuj landoj”. [1]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Baden-Powell, Robert . (1908) Scouting for Boys: A Handbook for Instruction in Good Citizenship . Londono: eldonejo H. Cox . ISBN 0-486457-19-2 . Jen la teksteroj legeblas rete.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]