한국   대만   중국   일본 
?amanismo - Vikipedio Saltu al enhavo

?amanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa portreto de ?amano.

?amanismo (ne konfuzu kun ?ramanismo !) estas religiformo, aparte kutima en senskribaj kulturoj, ne malplej la ?irka?polusaj. ?ia esenco estas kontakto inter homoj kaj spiritoj , per homo speciale dotita kaj trejnita, la ?amano , kiu povas eniri trancan mensostaton ekzemple per memhipnoto a? uzante drogojn.

En la plej multaj kulturoj, ?amanoj estas viraj, sed en kelkaj anka? virinoj povas ?amani?i. Aparta kazo estas la pranordia religio, kie ekzistis ?amanismo, sub la nomo sejdo , sed por viroj sejdo estis hontinda?o. Do nur virinoj (almena? oficiale) praktikis ?in. Tamen, en la pranordia religio, la ?efdio Odino estis anka? la plej supera sejdanto.

En kelkaj kulturoj, la ?amanpostenoj estas heredaj; en aliaj, ?amanoj estas "alvokataj" el la transmondo .

La tibeta ?amanismo, bon , forte influis la eksterajn formojn de la tibettradicia budhismo .

?amanismo [ redakti | redakti fonton ]

Difino [ redakti | redakti fonton ]

?amanismo estas religia komplekso, kiun la homo en pluraj partoj de la mondo disvolvis por kompreni la nevideblajn frotojn de la naturo kaj defendi sin kontra? insidaj malsanoj kaj ?iuj aliaj necertaj aspektoj de la vivo. Tiel en tiu lar?a kadro, ?i okupi?as pri fundamentaj nomaj valoroj kaj difinas rilatojn inter homoj, inter iliaj socioj kaj la natura ?irka?medio, kaj inter iliaj kulturoj kaj la kosmo.

Bazoj [ redakti | redakti fonton ]

La ideologia premiso de ?amanismo estas la ekzisto de supernaturaj mondoj (la supra, ?iela mondo kaj la submondo) kaj la eblo starigi kontaktojn kun iliaj lo?antoj. La praktikisto de tiu religia sistemo estas la ?amano, viziulo, kiu agas en la nomo de la komunumo kiel peranto inter homoj kaj dioj kaj spiritoj de tiuj eksterteraj regionoj. La esenca ?amana tekniko estas trapaso de unu kosma ebeno al alia, de la tero al la ?ielo a?, inverse, de la tero al la subtero. Li kapablas rilati kun la supernaturaj mondoj danke al inspiro donita al li fare de iaj spirithelpantoj, kiuj manifesti?as dum spirit-flugo, kiam, post ekstazi?o kaj ektranco, lia animo la?vole forlasas la korpon. La celoj de la ?amano estas efektivigi fizikan kaj spiritan kuracadon, plibonigi veterkondi?ojn, sukcesigi ?asadon kaj anta?diri la estontecon. ?amanoj diferencas de pastroj de aliaj religioj, kiuj nur scias kaj praktikas ritojn por la tuta tribo a? socio. Male la ?amano senpere faras kontakton kun la supernaturo kaj persone agadas sur la alimondaj ebenoj, ?ar li scias, kiel fari la trarompon kaj iradas tien en spirita formo. Pritraktado de ?amanismo en ordinara, ?iutaga lingvo ne konvenas; oni devas uzi ?iajn mistikajn esprimmanierojn.

Propraj ecoj de ?amanoj [ redakti | redakti fonton ]

?amanismo aperis tre frue en la historio de la homaro. ?iaj radikoj dati?as de la supera paleolitiko , kaj la adeptoj disvasti?is sur la tuta planedo. La pratipaj ?amanoj trovi?as en la ?irka?polusa zono de la terglobo, tiu vasta teritorio ampleksanta nordan Azion, Siberion kaj nordan Nordamerikon. La etnografia literaturo priskribas ?amanismajn kompleksojn anka? en la kulturoj de meksikaj kaj sudamerikaj indianoj, ?e multaj triboj en Afriko, kaj en pli foraj lokoj kiel Koreio kaj A?stralio. Plej ofte temas pri popoloj vivantaj sur la primitiva ekonomia bazo de ?asado kaj kolektado de vegetalaj nutra?oj. Pro tio, estas tre probable, ke ?amanoj agadis en la socioj de ?tonepokaj homoj anta? pluraj jardekmiloj. Malgra? da?ra modifado de indi?enaj kulturoj pro kontaktoj kaj konfliktoj kun modernaj industriigitaj socioj kaj anka? pro subpremado fare de antagonismaj registaroj kaj eklezioj, ?amanoj agadas aktuale ?e pluraj popoloj. Tio atestas, ke ili havas signifoplenan kaj valoran funkcion en socioj, kiuj konservas siajn antikvajn tradiciojn. La alvoki?o de homo al la vivmaniero de ?amano povas havi internan fiziologian a? psikologian ka?zon kaj anka? influon de eksteraj faktoroj. Tio klarigas, kial ofte i?as ?amanoj certaj individuoj posedantaj korpajn difektojn kiel cerbajn lezojn a? epilepsion. Malgra? tio, ke ?amanoj similas al epilepsiuloj kaj histeriuloj, ili montras indikojn de pli ol normala nerva konsisti?o. ?amanoj atingas gradon de koncentri?o preter la kapablo de ordinaruloj, kaj eltenas el?erpajn fortostre?ojn. Pro tio ili sukcesas regi siajn ekstazajn movi?ojn kaj, e? se ili ne estas veraj epilepsiuloj, ili tamen kapablas estigi epilepsian trancon la?vole. La teoria kaj praktika trejnado de homo, volanta esti ?amano, estas tro komplika por esti entreprenita fare de simpla ne?rozulo.

Krom la internaj fizikaj kaj mensaj ka?zoj instigantaj homon - viron a? virinon- al la alvoki?o de ?amanismo, efikas sur la sensojn anka? severaj ?irka?mediaj kondi?oj, kiel la klimato kaj ekologiaj perturboj. Tio klarigas, kial ?amanisma konduto estas ofta ?e popoloj lo?antaj en la fridaj, borealaj regionoj. ?irka?media senigado je normala sensado ne estas la sola ka?zo de streso sentata de tuta socio. Etnografoj trovas ekzemplojn de kultura streso rezultanta de alveno de fremdaj popoloj, kiuj kreas organizitan kaj timigan konkurencon por aliro al la haveblaj naturaj resursoj* en la regiono. La ideologia reago al tiu stres-situacio montri?as en la esti?o de "krizo-kulto" en la indi?ena socio, kaj la ?amano havas la taskon defendi la psikan integrecon de la komunumo. Lia sukceso dependas de la certeco, kiun havas la membroj, ke unu el ili estas kapabla helpi venki krizajn cirkonstancojn kreitajn ne nur de malamikaj lo?antoj de la reala mondo sed anka? tiuj de la nevideblaj mondoj. Estas konsolo scii, ke estas en la komunumo persono, kiu povas "vidi", kio estas ka?ita kaj nevidebla de la aliaj, kaj reporti senperajn kaj fidindajn informojn de supernaturaj mondoj. Per siaj pre?oj kaj oferdonoj al dioj kaj supernaturaj esta?oj, ?amanoj defendas la vivon, sanon kaj fekundecon (la mondon de "lumo") kontra? malsanoj, sterileco, katastrofoj kaj la fortoj de malbono (la mondo de "mallumo").

?amanoj devas posedi akran inteligentecon, perfekte flekseblan korpon, senliman energion kaj anka? profundan scion pri la propra kulturo. Kiel kantistoj, poetoj, muzikistoj, divenistoj kaj kuracistoj ili estas gardantoj de religiaj kaj popolaj tradicioj kaj la ?efaj konservantoj de legendoj plurajn jarcentojn a?aj. Ili konas la proprecojn de animaloj kaj vegeta?oj kaj utiligas ilin por tradicia kuracado per indi?enaj teknikoj. Grava aspekto de la kurac-metodo de ?amanoj estas resanigado anka? per spiritaj rimedoj.

Ritoj [ redakti | redakti fonton ]

La lokalo de ?amana seanco estas domtipo karakteriza de la regiono. ?i devas esti ta?ge aran?ita kaj provizita per la tradicia sakrala ekipa?o por plenumado de la ceremonio. En Siberio seancoj kutime okazas en jurto, kiu povas esti la lo?ejo de la ?amano mem a?, kelkfoje, nove konstruita jurto. Unue, la ?amano elektas lokon en herbokampo kaj tie konstruas sian jurton el ?tipoj. ?e unu flanko de meze situanta fajrejo li starigas trunkon de juna betulo a? lariko, senigitan je siaj malsupraj bran?oj. ?tupoj estas no?itaj en la arbo por supreniro de la ?amano, kaj la pinto estas el?ovita tra fumtruo en la tegmento. ?e la alia flanko de la fajrejo estas sternita tapi?o, kaj benkoj por spektantoj staras ?e la muro. La arbotrunko simbolas la arbon, kies radikoj atingas la subteran mondon, kaj kies supra parto kondukas al la ?ielo. ?e nordamerikaj indianoj ?amanoj faras sian seancon en tendo, vigvamo, terkabano a? ligna dometo. Pro manko de fenestroj estas mallume interne. Meze de la planko estas fajrejo, de kie fumo de la fajro supreniras rekte al la tegmenta fumtruo. Mankas mebloj, sed lanaj litkovriloj por spektantoj ku?as sur la dure enbatita, tera planko.

Ne povas okazi seanco, se la ?amano surhavas nur profanan, ?iutagan veston. Se speciala kostumo ne ekzistas, anstata?as ?in ?apo, zono, tamburo a? klakilo kaj diversaj sor?o-objektoj. Tre komplikaj kaj ornamri?aj estas la vestoj de siberiaj ?amanoj. Unu speco konsistas el mallonga kaftano el ?afidfelo kun la blanka pelto interne kaj la felflanko ekstere. La ru?e farbita felo estas garnita per surkudritaj cipreaj konkoj, bronzaj diskoj fiksitaj surbruste kaj surdorse, kaj faskoj da strigoplumoj ligitaj al la dorso kaj ?ultroj. Surkudritaj broda?oj figurantaj ostojn de la homa korpo kompletigas la ornamadon. Alia vesta?o uzata en Siberio estas mantelo, sur kies flankoj estas kudritaj multaj, longaj kaj maldikaj strioj, kaj anka? sonoriloj kaj bronzaj platoj. Sur la mantelo pendas feraj ornama?oj konsistantaj el diskoj kaj figuroj de mitaj bestoj. Ili pezas inter 60 kaj 100 kilogramojn kaj dum dancado kreas inferan bruon. Surkape la ?amano portas fruntbendon kun vertikale starigitaj agloplumoj kaj konkoj sur la flankoj. Kelkaj ?apoj havas la formon de krono garnita per rangiferkornoj el fero. Piedvestoj estas botoj el mola ledo kun la pelto ekstere a? el urso- a? cervofelo kun la pelto interne. Ornamas ilin broditaj teksa?oj havantaj formojn de krurostoj kaj serpentoj. Anka? la gantoj de la ?amano estas faritaj el cervofelo.

Kostumo kaj iloj [ redakti | redakti fonton ]

La kostumo de la siberia ?amano simbolas lian rilaton al la besta mondo. Kelkloke estas du tipoj, la anasa kaj la rangifera. La malanta?o de la mantelo de la anasa kostumo estas fasonita por esti pli longa, tiel prezentanta la voston de la birdo. Sur ?i estas ornama?oj en la formo de ostoj de anaso, kaj sur la manikoj estas fran?ita strio el ?amo por simboli flugilon. La rangifera kostumo havas ornamajn elementojn specife rilatantajn al tiu besto: ekzemple, ostoj el fero formas la kompletan skeleton de alko.

Nordamerikaj ?amanoj vestas sin per dika, nigra bizon-pelto kovranta iliajn ?iutagajn vesta?ojn. Se ne estas tia ?amana kostumo, li povas danci nuda ?is la talio. Tre gravaj estas agloplumaj ornama?oj, ?ar ili simbolas la magian flugon.

Krom la ri?e garnita kostumo kun simbolaj ornama?oj, la ?amano devas provizi sin per aro da specialaj rekvizitoj, por ke la seanco estu efika. La plej grava ilo servanta por alvoki spiritojn estas tamburo. Konstanta tamburado ebligas al la ?amano kontakton kun la spirita mondo, al kiu li estas preparanta sin por voja?i. La tamburo de la siberia ?amano estas ronda a? ovala, farita per la ha?to de rangifero, alko a? ?evalo. ?ia lar?a rando estas el larikoligno, kaj ?irka? la ekstera surfaco estas muntitaj resonatoroj. Fiksita al la malanta?a parto de la tamburo estas vertikala ligna kaj fera mantenilo. Horizontalaj fadenoj a? lignaj kojnoj tenas multajn pecojn da tintanta metalo, klakilojn kaj sonorilojn. Ornamas la tamburon interne desegna?oj montrantaj ru?ajn cervojn, montarajn kaprojn, ?evalojn, birdojn kaj aliajn bestojn. Trovi?as anka? simbolaj desegna?oj de senvivaj objektoj: la mondarbo, suno, luno, ?ielarko kaj sago.

La tamburo estas grava rekvizito anka? por la nordamerika ?amano, kiu faras ?in el rezinoza pinligno. Lia dua plej bezonata ilo estas pipo el ligno a? kalumeto el ru?a katlinito, ?ar intensa fumado karakterizas indianajn seancojn. Komerca tabako kutime ne ta?gas por ?amanaj ceremonioj - oni prefere fumas indianan tabakon faritan el la ?elo de la ru?a saliko a? el aliaj indi?enaj vegeta?oj. Dum la seanco la ?amano periode prenas pipon kun tabako kaj enspiras profunde. La fumo bongustas kaj la ?amano sentas e?forion. La bonodora tabakfumo plenigas la tendon a? domon kaj supreniras rekte al la spirit-mondo tra la fumtruo en la tegmento. Samvoje alidirekta povo fluas malsupren al la ?amano tra la piptubo, kaj li sentas ?in senpere eniri lian korpon, dum li tenas la pipon. Poste li da?rigas la kantadon.

Krom sia tamburo, pipo kaj tabako, la indiana ?amano posedas anka? jenajn akcesora?ojn: bastonon, agloplumojn, krotal-sonorilojn, klakilojn, saketon kun rok-kristaloj, ?tonetojn, kavajn krurostojn de birdoj kaj aliajn sor?ajn a?ojn. Ankora? unu grava ilo por la ?amana kurac-ceremonio estas su?tubo el eburo a? antlero , kiu servas kiel animkaptilo. Tiuj sakralaj objektoj estas traktataj kun granda respekto, kaj la sako a? korbo enhavanta ilin estas gardata en sekreta loko. I

Seancoj [ redakti | redakti fonton ]

Praktikado de la kompleksa fenomeno de ?amanismo povas okazi, kiam la ?amano ekstazi?as, t.e. travivas altan gradon de eksciti?o kun intenseco de sentoj kaj subiganta emocio preter memregado kaj rezonado. En arktaj regionoj tiuspeca ekzalti?o estas konsiderata la maksimuma religia esprimmaniero. La celo de ekstazo estas ebligi trancon.

?amanoj scias la misteron de la trarompo de la supernaturaj ebenoj kaj voja?as per siaj pensoj malgra? enormaj distancoj kaj grandaj fizikaj baroj. Estas emfazende, ke ?amano en la stato de tranco ne estas persono ekposedata de iu spirito. Li regas spiritojn en la sama senco, ke li, kiel homa estulo, povas komuniki?i kun mortintaj "demonoj" kaj "naturaj spiritoj", sen tiel fari?i ilia ilo a? rimedo. En la ?irka?polusa medio, kie la sensa vivo estas ?e malalta nivelo, ekstazo estas spontana fenomeno, kaj la ceremonio fini?as per reala katalepsia tranco, dum kiu la animo de la ?amano vagadas en la ?ielo a? submondo. En sub-arktaj regionoj, kie la ?amano ne plu estas viktimo de kosma subpremado, li ne meminiciate atingas veran trancon. Se dum la seanco fumado, kantado, kaj dancado ne sufi?as por atingi ekstazon kaj trancon, la ?amano estas devigata estigi duontrancon per mimado de la voja?o de la animo en drameca formo, kiam li dancas ?is la punkto de fizika el?erpi?o. Li povas ekstazi?i anka? helpe de narkotaloj. Haveblaj al siberiaj ?amanoj estas diversaj specoj de halucinogenaj fungoj, dum nordamerikaj ?amanoj plej ofte uzas pejotlon .

La fizikaj manifesti?oj de la tranc-stato similas al epilepsoidaj atakoj. Sonoj, kiuj anta?as trancon estas siblado, zumado kaj sonorado en la oreloj. La korpo skui?as konvulsie, ?a?mo venas el la bu?o kaj sango el la naztruoj. Kelkfoje abdomenaj doloroj akompanas ekstazi?on. La ?amano ne plu estas sensiva je la ekstera medio. Post la klimakso de la tranco, la ?amano kolapsas kaj ku?as senmove, muta, en vera katelepsia stato karakterizata per interrompo de vivfunkcioj de la korpo, muskola rigideco kaj perdo de kontakto kun la ?irka?a?o. Poste li konscii?as per si mem. ?ar tranco estas tra?mata traviva?o, povas sekvi ?in amnezio, kaj la ?amano ne memoras la kantojn, kiujn li improvizis. Se ne okazas tiel, li povas rakonti al la ?eestantoj pri la flugo de sia animo.

Spiritflugo [ redakti | redakti fonton ]

?amanaj voja?oj al la supernaturaj mondoj okazas per flugado dum tranco. La kosmologiaj ebenoj, tra kiuj pasas la ?amano - la tero, la ?ielo kaj la submondo - estas kunligitaj per centra akso a? la monda kolono. La ?amano povas trovi voja?-celojn en eksterteraj regionoj, ?ar li havas viziojn kaj kapablas vidi kaj scii tion, kion ordinaraj homojn ne havas eblojn percepti per siaj kvin sensoj. La tamburado, danco kaj pit?o de la kantado transportas la spiriton de la ekstaziulo al tiuj foraj regionoj. Kvankam la ?amano konas la kosman geografion same kiel la teran geografion, la dan?ero perdi la vojon en tiuj malpermesitaj teritorioj estas granda. Tamen, la ?amano ?iam povas kalkuli je siaj protektantaj spiritoj, do li ne timas riski voja?on en mistika ?irka?a?o.

Helpantaj spiritoj prenas multajn formojn. Ili povas esti la spiritaj fortoj lo?antaj en sakralaj lokoj a? ?ielaj astroj kiel stel-spiritoj kaj la lun-spirito. Estas anka? spiritoj de bestoj, de forpasintaj parencoj kaj mitaj estuloj. La celo de kontakto kun spiritaj amikoj de aliaj mondoj estas peti helpon. Dum la seanco la spiritoj parolas tra la vo?o de la ?amano. Kelkfoje la ?amano en sia spirita formo rajdas sur la spirito de besta helpanto kiel la ?evalo a? rangifero. Aliokaze li transformi?as en spiriton de besta helpanto, precipe birdo. Inter tiuj birdoj la aglo estas la plej grava. La simboliko de la ?amana spirit-flugo estas tre ri?a kaj emfazas movi?on tra la spaco kun granda rapideco. Estas necese eniri en la ?ielon en palpebruma da?ro, ?ar la magia pordego malfermi?as kaj fermi?as tre rapide. La plej ofta bestotipo en la simboliko de la spirit-flugo estas la birdo. Kostumoj estas ornamitaj per plumoj, surkudritaj flugiloj kaj bird-skeleto farita el fero a? brodita teksa?o. Ne-vivaj objektoj asociitaj kun la spirit-flugo estas ?asiloj kiel sagoj kaj harpunoj, kaj la ?ielarko , kiu funkcias simbole kiel ponto inter la mondoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Ekstera ligilo [ redakti | redakti fonton ]

?amanisma muziko , YouTube

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Tiu ?i artikolo grandparte bazi?as je artikolo pri ?amanismo en la revuo Kontakto n-ro 153