한국   대만   중국   일본 
?angalo (retportalo) - Vikipedio Saltu al enhavo

?angalo (retportalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
?i tiu artikolo temas pri iama esperantlingva interreto-portalo. Por densa arbaro rigardu la pa?on ?angalo .

?angalo E-Portalo estis esperantlingva interreto - portalo , kiu funkciis de januaro 2003 ?is maksimume majo 2008. Brazilano Flavio Rebelo estris ?in. ?i publikigis ?iutagajn mondajn nova?ojn kaj Esperanto-nova?ojn, kaj disponigis plurajn aliajn servojn: Blogaron , babilejon , la kanalon Vo?oj (kie ?iu povas publikigi siajn Esperanto-nova?ojn) kaj multajn aliajn.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

?angalo aperis en la reto en januaro 2003. Ene de kelkaj semajnoj ?i i?is tre konata en la interreta Esperantujo pro la regula apero de mondaj nova?oj (en la unua jaro avera?e kvar ?iutage), kaj pro la poste aperantaj aldonaj servoj.

En decembro 2004 la portalo kolapsis dum du semajnoj pro la kreskegantaj alklakoj.

La portalo decidis renovigi sian aspekton en 2005 kaj la nova aspekto aperis komence de junio de 2005. Anta? la apero dum 2 monatoj ne funkciis la portalo.

La nova pli alloga portalo kostis pli ol la anta?a. Tial la redaktistaro decidis ke por kelkaj servoj oni devas pagi. Oni povis i?i abonanto, kaj tiel ?ui ?iujn pagendajn servojn (ekzemple blogo). La ?iutagaj nova?oj da?re legeblis senpage.

Krom la nova?-bendo ?angalo.com enhavis anka? blogaron , forumon, kolekton de ligoj kaj multajn aliajn servojn. ?angalo.com estis anka? promociejo de Internacia Televido .

Vendopropono, malsukceso [ redakti | redakti fonton ]

Post la rekono de malsukceso, Flavio Rebelo, administranto kaj posedanto de la portalo, pretis vendi ?in ?is decembro 2006. Anka? la vendoprovo ne sukcesis.

Dume la evento-sciiga ?efa parto ne plu estis renovigita, sed en la blogaro aperis novaj enskriboj. La situo de la portalo estas iom nebula ankora? en marto de 2007 . Estis anoncite ke la retportalo refunkcios en septembro 2007 , sed neniaj novaj mesa?oj de la "nova administranto de ?angalo" sekvis la unuan anoncadon. [1]

?angalo tute malaperis en majo 2008 . ?irka? la fino de 2008 , ?angalo anstata?i?is per retpa?o pri Janusz Korczak nur en la portugala lingvo . [2] .

Nunonia [ redakti | redakti fonton ]

Komence de februaro de 2012 esperantisto Candido Ruiz , kunlaboranto de Flavio Rebelo, publike anoncis planon lan?i la 24-an de februaro 2012 kun Rebelo novan portalon, nomatan Nunonia [3] , kiu fari?u anstata?anto de ?angalo. La retejo tamen fermi?is post nur dumonata funkciado, la 23-an de aprilo 2012, la?dire pro malapero de la redaktisto Ruiz kaj pro seniluzii?o pri la esperanto-movado fare de Rebelo, kiu tiuokaze anoncis sian "oficialan" kabeon . [4] [5]

Iamaj laboristoj de ?angalo [ redakti | redakti fonton ]

  • Antono Karlo [Antonio Carlos] - sta?anto
  • Mikael Perejra Batista [Michael Pereira Batista] - teknikisto
  • Petro A?gusto de So?za [Pedro Augusto de Souza] - sekretario / tajpisto
  • Pablo Leon [Pablo Leon] - redaktoro

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.