?efcirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
?efcirklo dividas sferon en du egalajn duonsferojn

?efcirklo estas cirklo sur sfero kiu havas la saman cirkonferencon kiel la sfero, kaj dividanta la sferon en du egalajn duonsferojn . Ekvivalente, ?efcirklo sur sfero estas cirklo sur la sfera surfaco kies centro koincidas kun la centro de la sfero. ?efcirklo estas la komuna?o de sfero kun ebena sekco pasanta tra ?ia centro. ?efcirklo estas plej granda cirklo desegnebla sur donita sfero.

?efcirkloj rolas la analogie al rektoj en sfera geometrio . Vidu anka? en sfera trigonometrio kaj geodezia kurbo .

?efcirklo sur sfero estas la vojo kun la plej malgranda kurbeco , kaj do, arko de ?efcirklo estas la plej mallonga vojo inter du punktoj sur la surfaco. La distancon inter ?iuj du punktoj sur sfero oni nomas la ?efcirkla distanco .

Sur la Tero , la meridianoj estas sur ?efcirkloj, kaj la ekvatoro estas ?efcirklo. Aliaj linioj de latitudo ne estas ?efcirkloj, ?ar ili estas pli malgrandaj ol la ekvatoro; iliaj centroj ne estas je la centro de la Tero, ili estas malgrandaj cirkloj anstata?e. ?efcirkloj sur Tero estas de proksimume 40'000 kilometroj de longo, kvankam la Tero ne estas perfekta sfero kaj ekzemple longo de la ekvatoro estas proksimume 40'075 km.

?efcirkla itinero (ru?a) kaj itinero kun uzo de ?prucfluo (verda)

?efcirklaj vojoj estas uzataj per ?ipoj kaj aviadiloj se maraj fluoj kaj ventoj ne estas grava faktoro. Por aviadilo longe voja?anta en la norda duonglobo tiaj vojoj etendi?as pli norde, proksime a? en la arkta regiono, kaj en la suda duonglobo ?i tiaj vojoj povas proksimi?i Antarkton .

La ?efcirkla vojo estas la plej mallonga vojo inter du punktoj sur sfero; tamen, se oni voja?as la? tia vojo, malfacilas kalkuli la itineron ?ar la azimuta direkto (rilate al nordo) devas kontinue ?an?i?i (escepte de vojo ?uste norden, suden, a? la? la ekvatoro ). Tial, ?efcirklaj vojoj estas ofte dispartigataj en serion da pli mallongaj rumbaj linioj , kio ebligas uzi konstanton azimuton inter ?iuj du najbaraj dispartigaj punktoj la? la ?efcirklo.

Se longdistanca ?efcirkla vojo estas desegnita sur mapo (ekzemple, en Merkatora projekcio ), ?i kutime aspektas kiel malrekta. Vojo kiu aspektas kiel rekta sur la mapo reale estas pli longa.

Ekzemploj de ?efcirkloj sur la ?ielosfero estas la horizonto (en la astronomia senco), la ?ielekvatoro , kaj la ekliptiko .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]