한국   대만   중국   일본 
?aka milito - Vikipedio Saltu al enhavo

?aka milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{{kunpu?i?o}}}
milito
Da?ro: {{{da?ro}}}
Loko: {{{loko}}}
Rezulto: {{{rezulto}}}
v ? d ? r

La Chaco-milito [?ako-milito] ( 1932 ? 35 ) estis grava armila konflikto inter Bolivio kaj Paragvajo . La konfliktoj komenci?is jam en 1928 en la nekultivita regiono Norda ?ako ( Chaco Boreal ), apartenanta al la regiono Granda ?ako kaj situanta norde de rivero Pilkomajo kaj okcidente de Paragvaja Rivero . La konflikto reiras al la ?salpetra milito” (1879?84), kiam ?ilio venkis Bolivion kaj alproprigis ties marbordan parton. Bolivio poste klopodis atingi la Atlantikon tra la akvosistemo de Rio de la Plata . Tiu itinero trairis Grandan ?akon, kiu estis ri?a, interalie je nafto, la? opinio de la bolivianoj.

Regiono de ?ako ?is tiam estis disputa tereno, tamen ?efe lo?igita de paragvajanoj.

?ajnis, ke Bolivio havas grandan fortosuperecon kompare al Paragvajo. Bolivio havis pli ol trioblan lo?antaron, armilojn per usona kredito, la armeon komandis Hans von Kundt , eksa germana generalo. La batalemo de la rekrutitaj indianaj soldatoj estis tre malforta, dum la paragvajaj soldatoj estis pli bone preparitaj por la mar?a kaj ?angala batalado. Multaj boliviaj soldatoj mortis pro diversaj malsanoj, pro serpentomordo kaj en bataloj.

Ekde la 5-a de decembro 1928 , Paragvajo iniciatis sennombrajn militistajn konfliktojn kaj tio kondukis al milito, spite al packlopodoj de Usono . La milito komenci?is en junio 1932, kiam la bolivianoj okupis paragvajajn poziciojn en nordo de ?ako kaj sukcese atakis Fortin Boqueron . En a?gusto Paragvajo ordonis rekrutigojn kaj ekmilitis kun gvido de generalo Jose Estigarribia . Fine de septembro, ili reokupis Fortin Boqueron, Kundt estis retirita al Bolivio. La germana generalo poste centrigis la fortojn sude kaj atakis al Fortin Nanawa, kie okazis dum monatoj akraj bataloj.

Paragvajo oficiale militproklamis la 10-an de majo 1933 . Fine de oktobro, Estigarribia per da?ra atako atingis tiajn sukcesojn, ke la bolivia prezidento Daniel Salamanca anstata?igis per generalo Enrique Penaranda la germanon Kundt. Post trisemajna batalhalto Estagarribia denove ekatakis ( 9-an de januaro 1934 ) kontra? la bolivia Ballivian-fortika?o. Tie okazis la plej akraj bataloj, inter marto kaj julio. Ballivian batale mortis la 17-an de novembro , pro tio oni abdikigis Salamanca. En januaro de 1935 la paragvajanoj jam batalis sur teritorio de Bolivio.

Post kiam la boliviaj kontra?atakoj devigis la paragvajajn fortojn je sindefendo, la interbatalantoj sukcesis armistici la 12-an de junio 1935 .

La packonferencon pri armistico partoprenis Argentinio, Brazilio, ?ilio, Usono, Peruo kaj Urugvajo, kaj estis prezidita de argentina ministro Carlos Saavedra Lamas . La traktado estis subskribita la 21-an de julio 1938 , en Buenos Aires .

Plimulto de la diskutitaj areoj estis alju?ita al Paragvajo, sed Bolivio ricevis koridoron al la rivero Paragvajo kaj haveno Puerto Casado . La ekonomio de Bolivio kolapsis, la senposeduloj postulis reformojn. La merito pri la aran?ado estis rigardata al Argentinio, la avanta?ojn pri la paragvaja teritoria grandi?o eluzis argentinaj inventistoj. En la milito mortis 100.000 homoj (la? aliaj taksoj ?is 250.000), kio estis grandega perdo por la landoj, kies komuna lo?antaro tiam estis ?irka? 4,5 mln homoj.

Nafto ne estis trovita en ?ako.

Enmigrintoj en la milito [ redakti | redakti fonton ]

Multaj oficiroj de amba? militantaj armeoj estis novaj enmigrintoj, venintaj en Sud-Amerikon post la Unua mondmilito . De la bolivia flanko batalis ?. 200 germanaj oficiroj, de la paragvaja flanko estis kelkdek oficiroj de la rusia imperia armeo, devigitaj forlasi sian landon post venko de bol?evismo . Interalie rusa generalo Belajev estis dum parto de la milito ?efo de la paragvaja ?ef-stabejo.

Konsento pri la limoj [ redakti | redakti fonton ]

La fina interkonsento pri la limoj inter Bolivio kaj Paragvajo estis atingita nur la 27-an de aprilo 2009 en Bonaero . Amba? flankoj subskribis dokumenton pri plena konsento pri la nuna limo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]