한국   대만   중국   일본 
Viando - Vikipedio

Viando

karno de besto kiel man?a?o

Viando estas la karno de besto rigardata a? uzata kiel man?a?o . [1] ?i estas biologie muskola maso a? histo , ofte kun graso . Viando por homa man?ado devenas ?efe de breditaj bestoj, mortigitaj en bu?ejo . Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu apliki?as nur al surteraj animaloj ? normale vertebruloj : mamuloj , birdoj kaj reptilioj ?, ?ar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fi?a?o , ?efe ?e fi?oj ?la krustuloj , moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj ?. Trans ties ?usta biologia klasigo , aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj , estis foje konsiderataj viando kaj foje fi?a?o .

Viandoj el bovo, porko kaj koko.
Hamburgero el ru?a viando .
"?u homoj bezonas man?i viandon?" - video de la jutuba kanalo Scivolemo .
Vendado de viando en londona merkato.
Anta?kuirita bovripoj .
Rostita bova?o .

?enerala?oj

redakti

Tre oftaj bestoj kies viandon oni man?as tra la mondo povas esti bovo , ?afo kaj koko , kaj aliaj kortobirdoj . Diversaj kulturoj malpermesas man?adon de malsamaj tipoj de viando konforme al propraj tradicioj kaj tabuoj . Ekzemple, kvankam francoj kaj japanoj man?as ?evalan viandon, britoj opinias tion preska? same neakceptebla kiel kanibalismon . Simile, e?ropanojn ?okas la korea man?ado de hunda viando, kaj same judojn kaj islamanojn tiu de porka . Kelkaj landoj surprizas, ke hispanoj kaj francoj man?as ranojn (plej ofte nur krurojn), kio transigas la koncepton de viando, tre ofte ?eneraligite konsiderata nur el mamuloj a? birdoj , sed ne el amfibioj a? reptilioj , dum fi?oj kompreneble eniras en absolute alia koncepto, neniam nomita viando . Tio menciita lasus for viandon el ekzemple testudoj , lacertoj a? serpentoj , man?eblaj a? man?ataj en diversaj kulturoj.

?enerale, oni ne man?as la viandon de karnivoroj. El kultur-antropologia vidpunkto (ekzemple Marvin Harris ), oni klarigas la neman?indon de hunda (a? homa) viando tiel, ke la hundo (resp. homo) mem devas man?i pli da viando ol ?i produktos jam bu?ite, kio kontra?as bazajn principojn de ekonomio ; ?ia man?ado estas do neeviteble luksa?o .

Moroj pri man?ado estas ?iam plenaj de kulturaj signifoj, kiel montris Claude Levi-Strauss kaj aliaj antropologoj. Argentinanoj, ekzemple, pensas bezoni man?i ?irka? po 5?kg da viando monate por esti bone nutritaj, ili rigardas brazilanojn kiel mizerulojn, ?ar ili man?as malmulte da bovviando kaj ovoj. Male, meksikano povus rigardi argentinanojn kiel mizere malbonnutritajn, ?ar ili ne man?as sufi?on da maizo , ktp.

Ekde la vidpunkto de man?ado viando estas kutima fonto de proteinoj , grasoj kaj mineraloj en la homa dieto . El ?iuj man?a?oj kiujn oni akiras el animaloj kaj plantoj , viando estas tiu kiu plej valorigojn kaj aprezon atingas en la merkatoj kaj, paradokse, ?i estas anka? unu el la plej evitataj man?a?oj kaj tiu kiu plej polemikojn okazigas. [2] La animaloj kiuj nutri?as nur el viando nomi?as karnovoruloj , male al herbivoruloj . La plantoj kiuj man?as insektojn kaj aliajn animalojn nomi?as same karnovoruloj (spite ties faktan entomofagion ). Tiuj kiuj man?as viandon el predoj mortigitaj de ili mem nomi?as predantoj kaj tiuj kiuj akiras ilin el jam mortintaj animaloj nomi?as kadavroman?antoj .

La plej parto de la konsumo de viando fare de la homoj devenas de mamuloj , kvankam ?i apena? uzatas por man?o de malgranda kvanto de la 3.000 specioj kiuj ekzistas. [3] Oni konsumas ?efe viandon de animaloj hufulaj , aldomigitaj por havigi homan man?a?ojn . La konsumaj specioj bazaj por la konsumo estas ?afoj , bovoj , porkoj kaj kortobirdoj , dum komplementaj specioj estas kaproj , ?evaloj kaj ?asado (?u granda (aproj, cervoj) a? malgrandaj (perdrikoj, kunikloj)). La viandindustrio estas la nutra?a industrio kiu plej grandan vendokvanton movas. [3] La konsumo de viando kreskas tutmonde kongrue kun la pliigo de la monda lo?antaro, el kiuj la disvolvi?antaj landoj estas kiuj posedas pli grandan proporcio de kresko, kio sugestas estontan neceson de solvoj por respondi al la plii?anta mendo de tiu nutra?o.

Historio

redakti
 
Komenco de aldomigo (de bovoj ) en Antikva Egipto .

Komunas ?e homoj la man?ado surbaze de viando en la dieto, same kiel por aliaj animalaj specioj , kaj e? por kelkaj vegetalaj specio . La nutrado de la unuaj homedoj ( Australopithecus kaj Homo habilis ) estas celo de studo kaj debato, kvankam ?ajne la viando de malgrandaj animaloj a? devena el kadavroman?ado formus parton de ties dieto, kiel okazas ?e kelkaj simioj antropomorfaj ( ?impanzoj ). La kontrolo de fajro , unu el ?efaj trajtoj de la procezo de homi?o kutime klarigeblas rilate al la transformado en kuirarto de man?a?oj, ?efe de viando. Kelkaj el la antropologiaj hipotezoj plej famaj tu?as tiun temon partikulare ( Kruda kaj kuirita , de Claude Levi-Strauss ). La Homo neanderthalensis kaj la unuaj reprezentantoj de la homa specio Homo sapiens , same kiel la Homo de Kro Magnon , submetitaj al la cirkonstancoj klimataj de la glaciepokoj en E?ropo kaj Azio, havis necese predadan kutimaron kaj altan proporcion de viando en sia dieto. [4]

 
Pa?tisto en la F?g?ra?-montoj en Rumanio .

La revolucio de la Neolitiko okazigis, ke la dieto de la agrikulturaj komunumoj i?u pli dependa el la vegetalaj specioj, dum la karnovora dieto jam ne plu dependis de la ?asado kaj ja el la aldomigo de iaj animaloj (kiaj Bos primigenius anta? 7000 jaroj en Makedonio , Kreto kaj Anatolio ) kaj el la laboroj por bestobredado de la socioj de pa?tistoj . [5] La viando kaj ties konsumo limi?is plej ofte al okazoj ?ur esceptaj, festaj, kaj tre ofte asocia ?e la antikvaj kulturoj al diversaj formoj de religiaj ceremonioj , kiaj la greka hekatombo (nome granda ofero de cent oksoj, de la greka ?κατ?ν, hekaton , ≪cent≫ kaj βο??, bo?s , ≪okso≫), la juda pesa?o , a? la porkobu?o praktikata en multaj socioj. Dum la epoko de la Romia Imperio oni konsumis ofte la viando de aldomigitaj porkoj , ?afoj kaj kaproj , devena ?efe el la aktiveco de pa?tado. La kultura evoluo de distingaj modeloj de konsumo de viando kaj de specioj konsiderataj man?eblaj, malpermesitaj ( tabuaj man?a?oj ) a? sakraj en diversaj civilizoj, kiaj la bovoj en Barato , estas unu de la ?efaj temoj de la kultura antropologio , kiu esploras kaj la klarigojn simbolajn havigitajn de la propraj kulturoj a? religioj kaj la logikon kaj ekonomian kaj socian, ekvilibre kun la medio (la ekologia elteneblo de la bestobredado endan?eri?as kiam la premego demografia superas la naturajn limojn). [6]

Animalo Loko Aldomigo
Natura ?afo Mezoriento , Nepalo , Tibeto , Centrazio Zavi ?emi ?anidar ( Irako )
Natura kapro Mezoriento, el Turkio ?is Afganio Ganj-Dareh ( Irano )
Natura bovo (uro) En areo inter la paralelo norda 30º kaj 60º el E?ropo al Orienta Azio Nea Nikomedio ( Grekio ), Catal Hoyuk (Turkio)
Natura porko (apro) En areo inter la paralelo norda 20º kaj 60º escepte en Centra E?ropo Cayonu (Turkio)
Natura koko Sudorienta Azio kaj Indonezio ?inio, Tajlando kaj Vjetnamio [7]

Valoroj elprenitaj de diversaj fontoj. [5]

En Mezepoko

redakti
 
La metio de bu?isto estis aprezata en la Mezepoko .

Dum la Mezepoko en E?ropo la viando de animaloj estas valora?o rezervita al la klasoj plej altaj en la socio. Oftis ?iukaze la konsumo de viando de kortobirdoj kaj de porko, dum la grandaj bestoj restis je la zorgo kaj servo de la agrikulturo. La prepara?oj per peklado , same kiel per marinado en vinagro oftis por povi konservi la plej longan tempon eble la viandojn. La Katolika Eklezio establis kelkajn regulojn por parta fasto dum la Karesmo (kies festo anta?a estas la karnavalo el carne a? karno en diversaj latinidaj lingvoj, por evitinda viando) kaj aliaj religioj kiaj la islamo (same kiel judismo ) rekte malpermesis la konsumon de porka?o krom la establo de reguloj pri la bestobu?ado de animaloj por la homa konsumo. La kunvivado de la tri monoteismaj religioj en kelkaj zonoj, kiaj en Iberio dum la Mezepoko, havis konfliktan aferon en la viandokonsumo, submetita al diferencaj man?otabuoj kaj ritoj por bestobu?ado, kio devigis separi la bu?ejojn en kristanaj, judaj kaj islamaj. En partikularo la malpermeso de la konsumo de porka?o por judoj kaj islamanoj i?is tialo por mokado kaj e? subpremado fare de kristanoj kiam tiuj hegemoniis, kaj en Hispanio kaj Portugalio ekde fino de la Mezepoko oni uzis la terminon kaj koncepton de marrano (porko) por aludi al la eksjudaj konvertitoj.

 
? ?Yo te untare mis versos con tocino / para que no los muerdas, Gongorilla (Mi ?miros miajn versojn per lardo por ke vi ne mordu ili, Gongoreto)?
?? Francisco de Quevedo , akuzante je novkristano lian malamikon la pastron Gongora

En Anglio oni preferis ekde antikvo la viandon de bovo , kion indikas la kromnomo de beefeater de la gardistoj de la Turo de Londono kiu signifis, ke ili estas re?aj servistoj kun bona dieto (man?antoj de bova?o), kaj kelkaj el ties receptoj kiaj la supo de oksovosto indikas tiun preferon ekde antikvo en la angla mezepoka socio. Fakte en la Mezepoko (?. 13-a jarcento ) oni establis la profesion de bu?isto en la e?ropaj urboj. [8] En la Menagier de Paris publikigita en 1393 oni mencias la komercon de viando inter diversaj e?ropaj urboj.

Epoko de malkovroj

redakti

La konservado de la viando en la epoko anta?industria estis fu?a kaj okazigis la neceson maski la ekputri?on per ?ia tipo de kondimentoj kaj spicoj . Ekde la Malsupra Mezepoko , E?ropo mendadis grandajn kvantojn da pipro kiuj justigis komercon longdistance kun Azio, kio i?is unu el la tialoj kiuj kondukis al la Krucmilitoj . Fine de la Mezepoko, la ?topigo de la vojo de la Orienta Mediteraneo fare de la Turka Imperio , akcelis la disvolvigon de la Epoko de Malkovroj kiu kondukis la portugalojn ?irka?navigi Afrikon kaj la kastilianojn entrepreni la ekspedicion de Kristoforo Kolumbo . La malkovro de Ameriko fare de e?ropanoj ebligis disponi el novaj spicoj por la konservado de la viando, kiaj la papriko devena el la kapsiko . [9]

 
Bu?odomo en la Plaza Mayor de Madrido , kie la bu?istoj de Abasto de la Carne (estre de monopolisto) liveris viandon al la publiko, kontrolitaj de municipa funkciulo. Ekzistis anka? aliaj placetoj kun vendado de viando, kaj Rastro kie oni tanis la felojn devenajn de la bu?ejo . Tia organizado de la vianda komerco pluis dum la tuta Antikva Re?imo, ?is la establado de la tegmentaj merkatoj kaj la organizado de moderna bu?ejo en Legazpi , fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a.

La E?ropa koloniado de Ameriko el la 16-a jarcento okazigis inter?an?o de specioj por bestobredado , ?efe el E?ropo al Ameriko, ?ar inverse gravis nur la enmeto de la meleagro , male al tio okazinta en agrikulturo, kie okazis inter?an?o pli ekvilibra. La grandaj herbovoraj animaloj estis formortintaj el Ameriko anta? miloj da jaroj, tuj post la alveno de la homa esta?o. La foresto de porvianda bestobredado, krom malgrandaj animaloj, estis konsiderita unu de la tialoj de la anta?kolumba rita antropofagio (antropofagio a? nekrofagio aperis en multaj aliaj kulturoj de diversaj niveloj de socia disvolvi?o kaj geografia medio, kaj ties antropologia klarigado kaj kvantogravo en la dieto estas tre diversa). La bestobredado de kameledoj en Andoj ( lamo , vikuno kaj gvanako ) ne etendi?is al E?ropo. La etendo de la specioj enmetitaj de la hispanoj, ?efe la ?afo, estis komparita kun la paralela malplii?o de la indi?ena homa lo?antaro, kiu atingis katastrofajn dimensiojn. La bovobredado gravis ?efe pro la facileco de ties liberigo en ampleksaj zonoj de pa?tejoj, kiaj ?e la argentina Pampo , [10] Similaj bestobredadaj pejza?oj estis kreitaj en la 19-a jarcento en la Okcidento de Usono kaj en A?stralio. En ?iu el ili kreixgis nova kulturo ?irka?e, kiu dekomence centri?is en la feloj kaj la lano, kaj konsideris viandon kiel duaranga produkta?o praktike neprofitebla, pro la malfacilak konservado kaj transportado al la konsumantaj merkatoj, kiuj paradokse malhavis tiun abundon.

En Hispanio

redakti

En El Quijote oni tu?as ofte la temon de la presti?o de la viando, kiun la malri?a kaj povra hidalgo konsumis nur malofte kaj probleme.

 
? ?Una olla de algo mas vaca que carnero, salpicon las mas noches, duelos y quebrantos los sabados, lentejas los viernes y algun palomino de anadidura los domingos consumian las tres partes de su hacienda.?

La vianda konsumemo en la tiama Hispanio, kaj la malmulta zorgemo en tia man?okutimo, produktis proverbojn kiaj

 
? ?Si nada, corre o vuela, a la cazuela (Se ?i na?as, kuras a? flugas, kaserolen).?

Pri kvantaj ?irka?kalkuloj, en Hispanio de la Antikva Re?imo estis konvencia konsideri ?iutaga porcio sufi?a la ≪duonon de funto da viando≫ (230 gramoj, dum el pano oni konsideris sufi?a unu funton), kio ne supozigis ke la tuta lo?antaro povis aliri ?iutage al tiu konsumo, nek ke temis pri bonkvalita viando (la plej malri?aj povis akiri nur tripa?ojn kaj for?eta?ojn). [11] La preparsistemo (dumlonga kuirado en la kaseroloj , por kelkaj devena el la juda kutimo lasi la man?on dum malrapida kuirado dum la tuta nokto de vendredo kaj la mateno de la sabato por ne ekfajri en ?abato ) ebligis pli malpli la man?eblojn de la viando de a?aj animaloj, kvankam e? nur kiel en supo, kiaj la sopa boba (stulta supo) a? gallofa kion mona?ejoj disdonis senpage. La kutimo meti oston en supo, oston kiun oni reuzis tagon post tago, kaj kiun e? oni kunuzis inter najbaroj pluis ?is la nomitaj ≪jaroj de malsato≫ de la postmilito post la Hispana Enlanda Milito ( 1940-aj jaroj ), kaj jam estis priskribita en El Lazarillo de Tormes . La prefero por la diversaj formoj de kocido , servite la? ≪tri eroj≫ (supo, legomaro kaj viando), asocia al diversaj regionaj variantoj, kie oni kunigis ?iajn tipojn de viando kaj ?iajn tipojn de legomoj , alvenis al la proverbaro:

 
? ?Despues de Dios, la olla. Todo lo demas es bambolla (Post Dio, kaserola?o; ?io alia, banala?o.?

Viandoj

redakti

Ekzistas multaj variantoj de viandoj devenaj el multaj lokoj; eblas diri ke plej el la monda konsumo de viando devenas de la viando de aldomigitaj animaloj por disponigi de kruda materialo al la viandindustrio . Malgranda proporcio devenas de la viando de ?asado . Ne ?iam okazis tiel, ?ar en la antikvo (multe anta? la industria revolucio kaj ankora? en kelkaj kulturoj) la majoritato de la viando konsumita de la homoj devenis el ?asado, dum la bestobredado kaj la pa?tado estis minora elemento.

Bova?oj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viandobovo .
 
Peco da bovoviando el Koreio. Videblas la tipa marmoreco nome aspekto de la blanka graso inter la fibro, karaktera de kelkaj rasoj.
 
Argentina rostita?o ?bova?o, porka?o, bovo- ripoj , porko- ripoj , interna?oj, kolbasoj, sangokolbasoj, koka?oj?.

Unu el la unuaj aldomigitaj rasoj kiuj havigis al homoj per ties viandaj necesoj eble estis la uro ( Bos primigenius ) kiu etendi?is la?longe de E?razio . En la 17-a jarcento kelkaj bestobredistoj de E?ropo komencis selekti diversajn bovorasojn por plibonigi iajn kvalitojn kiaj ties lakto , kapablo kaj rezistado anta? la agrikultura laboro, la kvalito de la viando ktp. Tiele ekzistas nuntempe rasoj kiaj la francaj ?arola kaj Limo?ia , la itala Kianina (de enorma grando), la anglaj Hereford kaj Shorthorn . En Usono ekzistas indi?enaj rasoj kiuj havigas viandon kun marmoreca sebo (en angla nomita 'marbling' (marmoreco)) kaj kiu devenas el animaloj bu?itaj je a?o de 15 al 24 monatoj; tiu viandotipo estas konsiderata kiel de bona kvalito fare de la mezavera?a usona konsumanto. En Japanio ekzistas rasoj kiaj la ?agju de marmoreca viando (de la regiono de Kobeo ); kelkaj el tiaj viandoj distran?i?as en fajnaj fileoj de 1,5 al 2?mm kaj el tio oni prilaboras pladojn kiaj la sukijaki kaj la ?abu ?abu .

Pri konservado, por ke la viando estu bonkvalita ?i devas esti fre?a kaj premita, kun sufi?e blanka graso. La koloro de la viando dependas de la mioglobino, tiele ke en normalaj kondi?oj la koloro de la viando devas esti purpur-ru?a. Se la bovo estas a?a, la koloro estas pli malhela. Foje kiam oni apudigas du tran?itajn areojn videblas ke la viando montras koloron malhelbrunan, sed tio ne tu?as la kvaliton de la viando. La koloro de la graso indikas la a?on de la animalo. Se ?i estas blanka, la viando apartenas al juna animalo, kaj, se ?i estas flaveca, ?i apartenas al pli a?a animalo.

Por konservado, la viando de bovido povas resti en la fridujo ?is 14 tagoj. Krome, indas konsumi ?in post tempo por ripozo. Normale, kiam oni a?etas la viandon ?i jam estis havinta la menciitan periodon por ripozo.

Viandoj de ?afoj kaj kaproj

redakti

La ?afa?o estis delonge tre akceptata en tre diversaj kulturoj de la tero; eble estis la ?afo ( Ovis aries ) unu de la unuaj animaloj kiuj estis aldomigitaj de homoj (post la hundo kaj la uro) kaj estas tre valorigitaj anka? la produktado de lano (preska? 10% de la ?aforasoj produktas ?in) kaj lakto (uzata en la prilaborado de froma?o ). La specioj de ?afoj estis selektitaj por havigi diversajn kromproduktojn kiaj la lakto a? la lano , krom generi iajn karakterojn la grasa vosto, tre aprezata kuirarte en kelkaj lokoj. La ?afo estas tre rilata kun la aktivado de pa?tado de la socioj nomadaj . En 1996 , la ?efaj produktantoj de ?afa?oj la? ordo de gravo estas la jenaj: ?inio , A?stralio kaj Irano . [12] La kapra?o havas malmultan kvanton de graso kaj pro tio ?i i?as tre populara en kelkaj zonoj kie gravas la pa?tado.

Porka?oj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Porka?o .

La porkoj estas praidoj de la natura e?razia apro ( Sus scrofa ). Se la bova?o estis preferata de multaj lo?antoj de E?ropo kaj Ameriko , la porka?o estas kiu pli da procento de lo?antaro nutris en la resto de la mondo; tiele en kelkaj landoj kiaj en ?inio la vorto "porko" estas komprenita kun la signifo ?enerala de "viando". La porkobredado montras kelkajn avanta?ojn: ?i estas relative malgranda (ekzemple kompare kun la bovo), estas ?ioman?anto , ?i montras indicon de kresko sufi?e bona kompare kun aliaj animaloj kaj konsumi?as preska? ?iuj partoj de ties organismo. Oni dedi?as nure al la produktado de viando. Tamen estas anka? malavanta?oj pri la konsumo de ties viando: ?i povas transmisii malsanojn devenajn de parazitoj kaj havas procenton de enhavo de graso relative alta (malavanta?ege en la moderna man?ostilo). La ?efaj produktantoj de porka?o la? ordo de gravo estas la jenaj: ?inio , Usono kaj Brazilo (informo de 1996). [12]

Su?porkido a? laktoporkido estas nomo de tiu domporkido, kiu ankora? su?as porkinan lakton. Oni ?enerale bu?as ?in en a?o de 6 semajnoj kaj pezo e ?. 12-20 kg kaj rostas a? stangorostas ?in. La viando de la su?porkido estas specife delikata, hela kaj havas mildan guston.

Viando de birdoj

redakti
 
Viando de birdoj, la? la pentristo Albrecht Kauw .

Inter la viando de birdoj trovi?as tiu de kortobirdoj kiaj povas esti tiu de koko ( Gallus gallus , kies zorgo havigas anka? gravegan produktadon de ovoj); la anaso kiu povas esti konsumata en du diversaj etapoj: ?u en la bur?onita ovo kiel oni faras en Filipinoj en la nomita baluto , a? kiel plenkreskulo de 6 al 16 semajnoj; meleagro kiu povas esti bredita kiel ekzempleroj en gamo de 6-9 kg por la homa konsumo inter 12 kaj 18 semajnoj dum en Usono oni pliampleksigas la bredoperiodon ?is 32 semajnoj por havi enormajn ekzemplerojn; la ansero , koturno , perdriko , la kolombo , ktp., ?iuj el ili aldomigitaj animaloj kiuj produktas krome ovojn . Granda parto de la variantoj ekzistantaj de kokoj estas adaptataj kaj selektitaj por havigi grandajn enspezojn danke al kresko. ?enerale tiuj estas konsiderataj blankaj viandoj, kvankam estas exceptoj (kiaj tiu de la struta?o ).

La kokoj pro selektado devenigis rasojn de alta kreskorapido cele plenumi la mendaron de viando. ?enerale birdo kapablas atingi la a?on propra por sia bu?o post nur malmultaj semajnoj, kies da?ro dependas de la tipo de birdo kaj krome ene de tiu tipo ekzistas rasoj ≪pli fruaj≫ ol aliaj.

BB met R ( Bruine Bonen met Rijst ) nome brunaj fazeoloj kun rizo estas surinama (kreola) man?a?o en kiu oni kuiras kok(in)on kune kun brunaj fazeoloj.

Aliaj viandoj

redakti

En diversaj kulturoj la tipo de konsumo de viando ege varias, la kutima koncepto estas relativa kaj estas rilata kun la kuirartaj kutimoj de la loko, la disponeblo de la animalo, la sociologiaj tradicioj ktp. En la okcidenta kuirarto ne reali?as iaj preparadoj ?ar ili estas "malmulte kutimaj" a? ?ar temas pri praktiko jam abandonita, a? tre surloka de iaj areoj:

  • Viando de leporoj kaj kunikloj . Ili estas kutime animaloj kiuj tradicie estis konsiderataj ?asaj, kaj ties alta indico de reproduktado igas ilin ta?ga specio por ties bestobredado (?efe ?e kunikloj). Temas pri viando kun malmulta grasokvanto (malpli ol 4%) kaj alta en proteinenhavo (pli ol 20%). La pecoj kutime havas inter la 2,5?kg de pezo.
  • ?evala?o . ?i estas konsumita ofte en kelkaj landoj de E?ropo, kiel Germanio a? ?e la okcidento de Francio kaj en kelkaj lokoj de Azio , spite la fakton ke ?i jam estis malakceptita en kelkaj partoj (kaj same por la viando kiell por la lakto). [13] Okazas iom simile ?e la viando de ties parencoj nome la azeno kaj la mulo . La antikvaj grekaj oferis ?in kiel propono al Pozidono . La konsumo de ?evala?o nomi?as kiel teknika neologismo hipofagio .
  • Hunda?o . Ekzistas en la korea kuirarto kaj en la ?ina kuirarto . En kelkaj lokoj de Azio konsumi?as tradicie ekde la antikvo kun medicina celo, ?ar oni kredas ke ?i evitas la impotenton krom "varmigi" la kvin vivigajn organojn. [14] ?i estis konsumita anka? en diversaj partoj kiel ?e la anta?kolumba Meksiko , ?ar la aztekoj konsumis la "itzcuintli" a? senhara meksika hundo. En la e?ropa kulturrondo, oni man?is hundon nur en ekstremaj cirkonstancoj, malsategoj, militoj. Tio okazis ekzemple dum sie?o de Parizo (1870-1871) a? dum polusa ekspedicio de R. Amundsen . Oni trovas e? pruvojn pri tio, ke en kelkaj e?ropaj regionoj oni regule man?is hundojn (ekz. en Apencelo kaj Grizono Svislando a? kelkaj urboj en Saksio ). La? oficialaj datenoj, en jaroj ?. 1900 oni bu?is en Chemnitz avera?e 226, en Dresdeno 136 kaj en Zwickau 58 hundojn jare. La unuaj skribaj pruvoj pri hundoviando kiel man?a?o aperas en la 4-a jarcento a.?K. en ?inio. Tiam la filozofo Mengzio proponis nutradon de ?i. La informoj pri aktuala ?atateco kaj disvasti?o de la konsumado de hundoviando estas necertaj, nefideblaj. Dum bestoprotektistoj parolas pri milionoj da bu?itaj hundoj, samtempe ili akcentas malgrandan konsumon inter ?inoj kaj koreoj. La konsumado de la hundoviando aperas en sud-orienta Azio, krom ?inio kaj Koreio anka? en Laoso , Birmo , Malajzio . Anka? en Kongo oni man?as hundojn.
  • Kata?o . Ne raras vidi ?in en ?inaj merkatoj por esti kuirita. Kvankam en multaj landoj ?i estas malakceptita por ties konsumado ?ar temas pri ofta maskoto , ?i estis konsumita en epokoj de malabundo, same kiel hunda?o (ekzemple en Hispanio estas tre ofta esprimo dar gato por liebre , tio estas doni kata?on anstata? leporon , kio tamen ne estas uzata por kuiraj aferoj sed pri iu ajn trompo en ?iutaga vivo).
 
Tipa plado sudafrika kun fileo de struto , kolbaso el struta?o, kokokruro, maizbulo kaj terpomoj.
  • Struta?o . Kvankam modene origina el A?stralio , ?i estas iom post iom tre populara en E?ropo kaj en aliaj kontinentoj, kaj ?efe kompreneble en Afriko, kaj nuntempe strutofarmoj a? bestobredistoj kiuj komplementas siajn farmojn per tiuj animaloj estas tre oftaj, kaj kutime oni trovas strua?ojn a? instigon al strutobredado en bredofojroj.
  • Viando de amfibioj kaj reptilioj estas blanka viando tre aprezata en granda parto de Azio . En kelkaj areoj de E?ropo havas tradicion la konsumo de la viando de rano (?efe la kruroj), tamen ?i iom eksmodi?is parte pro ekologiismaj regularoj, kiuj malpermesis ties liberan ?asadon, pro kio nune la plej konsumado devenas el ranobredejoj, kio ekde anta? kelkaj jardekoj denove ekkonsumi?is.
  • Viando de insektoj . La entomofagio ne estas konsiderata en la majoritato de okcidentaj landoj, sed iom post iom ?i akiras novajn konsumantojn kaj iam povos i?i grava fonto de proteinoj en la okcidenta dieto. El nutrofiziologa vidpunkto multaj insektoj estas bonaj proteinfontoj, ?efe larvoj. 100 gramoj de afrikaj termitoj enhavas 610 kaloriojn, 38 gramoj da proteino kaj 46 gramoj da graso; 100 gramoj da tineolarvoj enhavas ?irka? 375 kalorioj kun 46 gramoj da proteino kaj 10 gramoj da graso. Sekigitaj abelolarvoj enhavas 90% da proteinoj kaj 8% da graso. La fakto, ke insektoj enhavas nedigesteblan substancon, ?itinon , ne signifas, ke ili estas neman?eblaj, ?ar oni povas forpreni ?in. Tiu praktiko ekzistas ?efe en Azio, Sudameriko kaj Afriko.
  • Viando de kamelo . ?i estas tre konsumita en iaj lokoj de Afriko (?efe ?e Orienta Afriko kaj Magrebo ) same kiel en kelkaj landoj de Mezoriento , kie estas aprezata anka? la lakto de kamelino. La bu?ado de plenkreska dromedaro povas havigi el 500 al 600?kg da viando kun malalta enhavo de graso kio povas atingi ?is 5%. [13] Tiu viando estas evitata de la kristanoj koptoj de Egipto . Ene de la sama familio trovi?as la lamo en prepara?o en formo de seka viando nome ?arki (speco de pekla?o farebla anka? el la viando de aliaj animaloj), kiu povas esti prilaborita el 10 al 15?kg por ?iu lamo . [15]
  • Balena?o . La konsumo de la viando de tiuj grandaj marmamuloj (ili povas atingi 150 tunojn) estas tre regulata internacie kaj malpermesita fare de kelkaj ?tatoj, sed tamen ?i estas konsumata en kelkaj lokoj (foje uzante ekskuzon de scienca esplorado), kie ties viando formas parton de la plej tradiciaj receptoj. [16] Ties viando estas tre simila al tiu de bovo, sed kun plej granda grasa enhavo, dum la koloro de la viando dependas el la a?o de la ekzemplero kaj povas varii inter ru?a kaj malhelru?a. Tiu viando havas mallongajn periodojn de konservado kaj ekputri?as tre rapide. [17]
  • Kobaja?o . La konsumo de tiu specio, konata anka? kiel kujo, kuje, a? hindia kunikleto, oftas en landoj de Andoj de Sudameriko kiaj Peruo, Bolivio a? Ekvadoro. Ties viando havas altan nutrovaloron: malmulte da graso kaj multe da proteino.
  • Hala?a vianda?o . ?i estas vianda?o, kiu originas el bestoj (krom porko, fi?o kaj marfrukto) mortigitaj la? la islama rito [18] .
  • Kanibalismo , nome konsumo de homa viando. ?i estis ofta praktiko fare de antikvaj kulturoj, sed la? la tempopa?o ?i estis malakceptita, abandonita kaj finfine, malpermesita de la jura medio, persekutata de la modernaj socioj. ?i aperas ofte en periodoj a? e? provizoraj cirkonstancoj de malsatego kiel formo de malespero: sie?oj dum militoj, la fama anda akcidento ktp. ?i estis tradicia en apartaj kulturoj kiaj en Novgvineo , kie ?ajne ?i okazigis cerbajn malsanojn.
  • Viandotran?a?oj estas tran?itaj pecoj de viando por tuja konsumado. Ta?gas por tio kolbasa?oj, diversaj ?inkoj, diversaj rosta?oj kaj anka? froma?o. Jenaj kolbasospecoj estas uzataj por fari tiun multspecan vianda?on: diversaj kuiritaj kolbasspecoj, liona kolbaso, sed anka? diversaj salamoj. Anka? estras uzataj diversaj froma?tran?a?oj.

Nuna produktado

redakti

JBS S.A. estas brazila kompanio prilaboranta viandon. ?i estas la plej granda de la mondo en sia industrio kaj produktas fabrik-prilaboritajn bova?on, kokidon kaj porka?on, same kiel la vendon de kromproduktoj de la prilaborado de tiuj. La kompanio havas 150 industriajn fabrikojn tra la mondo [19] .

Viand-anstata?a?o

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viand-anstata?a?o .

Viand-anstata?a?o, anka? nomata vianda alternativo, vianda substitua?o, viand-imita?o, vianda analoga?o, vegetara viando a? vegana viando, imitas certajn estetikajn kvalitojn (ekz. teksturon, guston, aspekton) kaj/a? kemiajn karakteriza?ojn de specifaj tipoj de viando. ?enerale, viand-anstata??o signifas man?a?on el vegetaraj ingrediencoj kaj foje sen ?iaj besta?oj, ekzemple lakto. Multaj anstata?a?oj estas soj-bazitaj (ekz. tofuo , tempeo ) a? gluteno -bazitaj, sed nun anka? povas esti bazitaj sur piza proteino.

Kultivita viando estas viando produktita per ?elkultiva?oj in vitro de bestaj ?eloj. ?i estas speco de ?elagrikulturo. Kultivitan viandon oni produktas uzante teknikojn de hista in?enierio tradicie uzataj en la regenera medicino.La produktada procezo evoluas konstante, anta?enigata de pluraj firmaoj kaj institucioj de esploro kaj evoluigo. La evoluigo de kultivita viando kondukis al debatoj pri rilataj etikaj, sanrilataj, naturmediaj, kulturaj kaj ekonomiaj demandoj.

Proverboj

redakti

Ekzistas proverboj pri viando en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof [20] :

  •  
    ?  ?i estas nek viando nek fi?o.  
  •  
    ?  Li havis viandon, mi havis nur oston - li havis la ?uon, mi pagis la koston.  

Referencoj

redakti
  1. Ayyıldız, Esat. “Klasik Arap Edebiyatında Et Motifi” . International Malatya Gastronomy Culture and Tourism Conference . ed. Aynur Ismayilova ? Gunay Rzayeva. 19-24. Malatya: IKSAD Publishing House, 2022. ( angle )
  2. "On Food and Cooking", Harold McGEE,Scribner, 2004
  3. 3,0 3,1 "Principles of Meat Science", Elton D. Aberle; 2001, Kendall Hunt
  4. Juan Luis Arsuaga El collar del neandertal , El Enigma de la Esfinge kaj aliaj publika?oj.
  5. 5,0 5,1 "A History of Domesticated Animals", Zeuner, F.E.; 1963
  6. ?i estis unu de la centraj priokupi?oj de Marvin Harris en liaj multaj verkoj, kiaj por ekzemplo: Kanibaloj kaj re?oj , Bovoj, porkoj kaj sor?istinoj , Bona por man?o a? Nia specio .
  7. Anta? 5000 jaroj. ?i estis enmetita en la Mediteraneo en la 8-a jarcento a.K. El origen de las Gallinas Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
  8. "History of food", Maguelonne Toussaint-Samat, ?ap. 4 "History of Meat", Eld. Blackwell pub.,1992
  9. La historio de la spicoj estas unu el la plej interesaj temoj de la historio kaj ekonomia kaj socia, de komerco kaj de navigado, kaj ?i estis pritraktita, per ironia kaj diver?a vidpunkto fare de Carlo Cipolla Allegro ma non tropo .
  10. Carson I. A. Ritchie, (1981) Comida y civilizacion , Madrid: Alianza, ISBN 84-206-0214-0
     
    ? ?En 1550 la kapitano Nuflo Chaves alportis la unuajn ?afojn al Argentino; post du jaroj Juan de Salazar y Espinosa enmetis sep bovinojn kaj unu bovon... Juan Torre de Vega y Aragon [kaj aliaj], distribuis 4.000 gebovojn kaj aliajn 4.000 ?afojn inter la kamparanoj de la zono [de la Rivero Plata]?
  11. ALFARO ROCA, Angel Luis, Fuentes para el estudio del consumo y del comercio alimentario en Madrid en el Antiguo Regimen , en Primeras Jornadas sobre Fuentes Documentales para la Historia de Madrid , 1990, Madrid: Consejeria de Cultura de la Comunidad de Madrid, ISBN 84-451-0173-0
  12. 12,0 12,1 "Meat Hygiene", J. F. Gracey, David S. Collins, Robert J. Huey
  13. 13,0 13,1 "The Cambridge World History of Food", Kenneth F. Kiple, Kriemhild Conee Ornelas; Publikigita en 2000 de Cambridge University Press
  14. "Asian Food: The Global and the Local", Katarzyna Joanna Cwiertka, Boudewijn Walraven; 2001, University of Hawaii Press
  15. Meat Cuts and Muscle Foods: An International Glossary (Internacia glosaro), H. J. Swatland; 2004; Nottingham University Press ( angle )
  16. Elephants and Whales: Resources for Whom? ( Elefantoj kaj balenoj : resursoj por kiuj?), Milton M. R. Freeman, Urs P. Kreuter; Publikigita en 1994 de CRC Press ( angle )
  17. Food Chemistry (Nutra?kemio), Dieter Belitz, Werner Grosch, Peter Schieberle; Publikigita en 2004, Springer ( angle )
  18. What is Halal meat?? (Kio estas hala?a viando?) [1] ( angle )
  19. " The World's Largest Beef Company Is Planning a U.S. IPO in 2017 ", Fortune . ( angle )
  20. Lernu . Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.

Vidu anka?

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti