한국   대만   중국   일본 
Tabuo - Vikipedio

Tabuo estas forta socia malpermeso , rilate al iu homa agado a? socia kutimo deklarita sankta kaj malpermesita. Rompi la tabuon estas ofenda la? socio. La termino devenas de la tonga lingvo kaj aperas en multaj polineziaj kulturoj . En tiuj kulturoj, tabu (a? tapu a? kapu ) ofte havas specifajn religiajn signifojn . ?i akcepti?is en Esperanto pere de la angla . La unua uzo en la angla estis de James Cook en 1771 .

Kiam la brita navigisto James Cook vizitis la landon en 1777, li trovis, ke tie ekzistas, al li, multaj strangaj fenomenoj , ekz., iuj objektoj estas destinitaj nur por la altranguloj , sed ne por la ordinaraj homoj , a? nur por iaj specifaj celoj kaj ne por la ?eneralaj. La tieaj lo?antoj nomis tiajn fenomenojn "tabuo". Poste, la vorto "tabuo" disvasti?is tra la mondo .

Malgra? tio, tabuo ne estas ekskluziva de tiuj kulturoj, e? vorto pri tio. En latina lingvo , ekzemple, estas vorto sacer , kiu havas ?uste saman signifon. ?iuj katolikistoj , ekzemple, scias ke komunia pokalo ne estas uzebla por alia afero krom sakramento .

Kiam agado a? kutimo estas konsiderata tabua, oni ne permesas ?in kaj reguloj estas kreataj pri la temo , ekzemple la grundo kreita kiel sanktejo por krimuloj . Iuj tabuaj agadoj a? kutimoj estas kontra?le?aj, kaj ofte havas severajn punojn , ekzemple, incesto .

Tabuoj inkluzivas man?ajn malpermesojn religiajn ( halalan kaj ko?erajn dietojn , la malpermeson de kanibalismo , katolikan malpermeson al viando en kelkaj tagoj) kaj nereligiajn ( vegetarismon ), malpermesojn pri amoro kaj alia seksumado ( incesto , seksumado dum sankta vendredo a? ramadano , bestoseksemo , pedofilio ), malpermesoj pri korpaj funkcioj ( furzado ), malpermesoj pri drogoj (nefumado en kirkoj ), malpermesoj pri generaj organoj ( cirkumcido , transsekseco ), malpermesoj pri ofenda lingva?o .

Kelkaj tabuoj rilatas al sekso . Ka?aso ( brando ) estas tabuo al virinoj en Brazilo. Ili ne trinkas brandon, ne eniras en brandvendejoj, evitas e? flari ?in a? diri unu el ?iaj 120 nomoj. Virinoj en brazilo nomas ?in simple "la trinka?o". Brazilaj viroj, kiel en aliaj landoj, ne tu?as kudrilojn a? linioj escepte se laboras profesie per ili. En ?iuj landoj, virinaj necesejoj estas tabuo por viroj, kaj inverse.

Neniu konata tabuo estas universala, sed iuj aperas en la plejmulto de socioj. Tabuoj povas havi multajn utilajn celojn, kaj ofte ili restas e? post kiam la originala kialo fini?is. Tial iuj argumentas ke tabuoj povas aperigi la historion de socioj, kiam aliaj informoj mankas.

Sigmund Freud verkis revolucian analizon de tabuoj, rimarkante fortajn nekonsciajn celojn kiuj motoras tiajn malpermesojn. En ?i tiu sistemo, priskribita en lia esearo Totemo kaj Tabuo , Freud malkovras persvadan rilaton inter malpermesitaj kondutoj kaj la sanktigo de ob?etoj en iuj parencaj grupoj. Claude Levi-Strauss multe teoriis pri tabuoj, ?efe pri incesto.

Multaj artistoj kaj artaj verkoj traktas tabuojn, eble tio estas maniero de societoj pritrakti la temon per akceptebla vojo. En klasikaj verkoj de antikvo estas ofta la pritrakto de incesto inter la gedioj kaj herooj (ekzemple " Edipo "), seksperforto , voja?oj al nepermesitaj lokoj (ekzemple, la argona?toj ), ktp. Satiricon de Petronio estas verko kia ?efa temo estas vivo de fi-homoj kiuj ne rispektas tabuojn, seksajn a? religiajn.

Dum mezepoko, malrespekto al kristanaj tabuoj estas ofta en verkoj. Dante en la Dia Komedio multe diras pri tio. En ?evaliraj rakontoj anka? rompo de tabuoj estas ofte. De Re?o Arturo kelkaj verkoj diras ke li gravedigis sian fratinon Morgana (kvankam kelkaj versioj de artura legendo ne diras ke Arturo kaj Morgano estis gefratoj); la re?ino Ginevra estas adulta , ktp.

Post en romantismo kaj realismo la gusto per pritrakto de tabuoj multe kreskis, nuntempe tiu temo esta ofta en arto.

Tradicie, tabuoj estas esploritaj en politiko. En tradiciaj kulturoj, la kontrolo (a? e? rego) de tabuoj estas tre grava fonto de povo . Kiu povas dekreti a? eksigi tabuon, kompreneble estas tre pova homo. Papo , povas fari tion, ekzemple, la celibato de pastroj kreita en mezepoko; episkopoj rajtas permesi man?adon de viando dum kvaresmo a? malpermesi la geedzigon de gekuzoj en siaj diocezoj , ktp.

Anka? povuloj povas nerespekti tabuojn, en Egiptio kaj kelkaj aliaj afrikaj regnoj, la faraono a? tribestro povis fari inceston , malpermesita al komunaj homoj. Tio montrus la povon de tiuj homoj, kiuj malrespektis tabuojn, sed ne estus punataj. Romiaj imperiestroj emis fari tion, kvankam neoficiale. La legendo pri dibo?o de romiaj imperiestroj, tre eble, estis kreitaj de ili mem por montri al popolo ke imperiestro estas diaj, kaj kiel dioj ne bezonus rispekti sacra (tabuojn).

Alie, oni povas akuzi malamikojn de malrispekto al tabuo. Inkvizicio ofte faris tion. Oni akuzis kelkajn kontra?papojn de ?etado de komunia pano al fi?oj; oni akuzis papon Aleksandro la 6-a seksumi ene katedralo , ktp. En kelkaj landoj, ?is nun oni akuzas kontra?lojn pri rompo de tabuo, ekzemple, oni akuzis Bill Clinton , eks prezidento de Usono , de adulto . Dume en latinidaj landoj, ekzemple, ne estas necesa rilato inter honesteco kaj seksa agado, en Usono adulto estas tabuo al politikistoj . Male, en Brazilo , politikistoj ne povas diri pri seksa kondukto de siaj kontra?loj, ?ar rispekto al privata vivo de konkorenculo estas speco de tabuo.

Tabuaj vortoj

redakti

Estas lingva tabuo , t.e., kelkaj vortoj kiuj oni ne povas paroli, tute, a? en kelkaj kazoj. Ne estas logiko pri tiu, ekzemple, en latina lingvo haedus ( kapro ) estis tabua vorto, oni ne scias kial, oni diris ?ar la besto malbone flaras, sed nomo de aliaj bestoj kiu same malbone flaras ne estis tabuoj. En Brazilo en popularaj medioj, la vorto cancer ( kancero ) estas tabuo, sed la nomo de aliaj malsanoj ne estas. ?enerale, tabuaj vortoj estas ligataj al morto kaj organa vivo ?efe sekso , malsano kaj ekskrementado .

Tre ofte, tabuaj esprimoj estas anstasta?igitaj de e?femismoj .

La antikvaj ?inoj kredis, ke ?iu homo havas sian propran spiriton kaj personaj nomoj estas kunligitaj kun la spirito de la koncerna persono . Do, anka? nomoj , kiuj fakte estas nur signoj de personoj por faciligi la socian interkomunikadon , fari?is kodo de la homa spirito. Kaj anka? la ?inoj havis la supersti?on , ke la demonoj emas forpreni la homan spiriton por ia celo . Por ili necesas nur voki la nomon de iu homo, kaj se respondos la vokito, lian spiriton tuj forprenos la demono. La ?ina verkisto Lusin skribis, ke dum lia infaneco lia vartistino avertis lin, ke kiam li nokte piediros en sova?ejo , li neniam returnu sian kapon nek respondu, se iu vokos lian nomon, alie lia spirito perdi?os.

La antikvaj ?inoj havis anka? tian supersti?on, ke oni povas fari dama?on al iu per jena metodo: skribi lian nomon kune kun lia naski?dato sur papero kaj trapiki la paperon per tran?ilo a? najlo , kaj tiamaniere la dama?itan homon certe trafos malfeli?o .

En la antikva ?inia imperiestro ?uis grandan privilegion , lia persona nomo estis plej sankta kaj netu?ebla. Por eviti ?in, oni e? devis ?an?i la nomon de forpasinta vaste konata poeto . Kaj la anta?longe fiksita geografia nomo estis ?an?ita nur pro tio, ke ?i portis la saman a? e? samsonan vorton kiel la nomo de imperiestro. ?ar imperiestro estis simbolo de ?tato , tia tabuo estis nomata " ?tata tabuo ". La plej terura afero, kiu rilatis al la ?tata tabuo, okazis en la periodo de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio ( 1644 - 1911 ). Iu ?tatoficisto , kiu respondecis pri provinca ekzameno , prezentis ekzamenan temon el kvar ?inaj ideogramoj . Hazarde, du el la kvar ideogramoj estis tute samaj kiel la senkapigitaj ideogramoj " yong " kaj " zheng ", kiuj formis la titolon de la imperiestro. Kompreneble, la imperiestro furiozi?is, opiniante ke tiu ?tatoficisto malbenis lin, ke li estu senkapigita. Li ordonis ke la ?tatoficisto estu enkarcerigita kaj kondamnita al morto .

Tiaj teruraj aferoj multfoje okazis. Rezulte la antikvaj ?tatoficistoj kaj verkistoj ?iam timis dum sia skribado kaj tre singardeme elektis ta?gajn esprimojn , por ke la esprimoj el iliaj skriba?oj ne ofendu la kapricajn kaj suspektemajn imperiestrojn por ne ka?zi mortpunon . Tamen estis mala ekzemplo: la imperiestro Pingdi de Han-dinastio ( 206 a.K. - 200 p.K.) havis la originan nomon Jizi . ?ar "ji" signifas grenventumilon , vaste uzatan de la tutlanda lo?antaro, estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve, tiu imperiestro ?an?is sian nomon en alian malofte uzatan vorton. Sed tia okaza?o estis tre malofta en la ?ina historio .

En la ?ina lingvo samsonaj vortoj tre abundas, kaj trovi?as interesaj ekzemploj de tabuoj en diversaj fakoj . Ekzemple, por la ?ipistoj kaj fi?kaptistoj la vortoj, kiuj sonas " fan " kaj " chen ", estis tute malpermesitaj, ?ar la anta?a havas la signifon "renversi?i" kaj la lasta la signifon "droni", memkompreneble, la renversi?o a? drono de ?ipo estas terura afero por tiuj, kiuj perlaboras panon sur ?ipo. Estas menciinde, ke la nomo " kuai " signifanta man?bastonetojn, kiujn ?iu ?ino uzas por man?ado, estis kreita de la ?ipistoj por anstata?igi la originan nomon " zhu ", ?ar ?ia samsona vorto havas la sencon "?esi". Al la ?ipistoj la vorto "?esi" estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la vorton "kuai", ?ar tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene estas, ke la vorto "kuai" ne fari?is ?ipista ?argono , sed disvastigis kiel ?iutaga esprimo de la tuta lo?antaro, eble pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli la?te kaj klare kaj pla?as al la oreloj kaj anka? ?ia samsona vorto "rapidi" allogas ?iujn.

Por la teatra trupo , kiu estis organizita de individua aktoro en la pasinteco , ?iu vorto, kiu sonas kiel "san", estis tute malpermesita, ?ar alia vorto, kiu havas la saman sonon, signifas " disi?on ", kaj por la teatra trupo, disgrupi?o ja estas fatala. Interese estas, ke la ?ina ekvivalento de la vorto " ombrelo " estas " san ", kiu hazarde sonas kiel la vorto "disi?o", do oni devis ?in eviti kaj ?in anstata?igis per la esprimo "pluv-?irmilo". Same interese estas, ke la vorto " pluv?irmilo " estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed anka? aplikata en la Guangdong-a dialekto kaj validas anka? hodia?.

Por la homoj, morto estas la plej evitinda sed samtempe neevitebla afero. Do, same kiel en diversaj lingvoj, en la ?ina la plej ofte tabua vorto estas "morti". La? esplorado de fakuloj, trovi?is pli ol 40 vortoj por esprimi la signifon de morto en la antikva ?inio. La unua kaj plej grava estas "beng", kies senco estas "krevi", kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por la morto de imperiestroj. ?enerale, por eviti la vorton "morti", oni uzas la esprimojn "forlasi la mondon", "eterne dormi", "ne plu ekzisti" k.c.

Aliaj plej evitindaj vortoj rilatas al sekso kaj ekskrementado . Jam en iu klasika verkaro kompilita en la epoko anta? Kristo estas aserto ke trinkado , man?ado kaj seksa agado ja estas gravaj instinktoj de homoj . Tio signifas, ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la esprimoj pri ili ne estas tabuindaj. Sed oni ankora? tabuis la vorton koncerne sekson kaj ekskrementadon kaj anstata?igis ilin per diversaj esprimoj. Ekz., por sekskunigo oni havis la strangan kunmetitan vorton " yun-yu " " Yun " signifas nubon kaj " yu " pluvon . La kunmeta?o venis el historia anekdoto : re?o de la regno Chu dum la epoko de dinastio Zhou en sia son?o sekve kuni?is kun iu feino kiu diris, ke ?i estas nubo ?e tagi?o kaj fari?as pluvo post vesperi?o . Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton "nubo-pluvo" por e?femisme esprimi la seksan agadon. Aliaj vortoj tiurilate estas iom delikataj: "kune enliti?i", "kune en?ambri?i" kaj "en?ambra afero".

La malpermesitaj vortoj koncerne virinajn fiziologiajn fenomenojn estas pli multaj ol tiuj koncerne la virajn. La monata?o de virinoj estas malpermesita en la parola a? skriba lingvo. Oni anstata?igis ?in per "monata okaza?o" a? "monata informo" k.s. E? la modernaj ?inaj virinoj emas paroli pri sia monata?o per jenaj esprimoj: -Al mi venis la regula libertempo" (?ar virinoj rajtas ripozi dum la tagoj de menstruo) a? "nun mi malfeli?i?is". Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravedi?is, oni ?entile diris, ke ?i havas feli?on" a? "?i patrini?os".

La ?ina ekvivalento de la vorto " necesejo " estas "cesuo". Kiam oni bezonas urini a? feki, oni ofte diras, ke li volas iri al "cesuo". Trovigas anka? iom stranga esprimo "malligi la manojn". La?dire, en antikva ?inio oni nepre kunligis la manojn de krimuloj per ?nuro, kaj kiam la krimulo bezonis iri al necesejo, li devis peti la gardiston malligi liajn manojn. Poste tiu esprimo populari?is kaj estis ?enerale uzata gis nun.

En portugala lingvo , plejparte de lingvaj tabuoj rilatas al prostituo , seksumado , malaltaj partoj de la korpo , religio kaj al brando .

Prostituistinoj estas ofte nomataj per unu el vortoj kiuj signifas normale "knabino" ( menina , puta , moca , rapariga ) en kelkaj regionoj, unu el tiuj vortoj estas rezervita al prostituistino sed ne en alia regiono. Sekve, en Portugalio , rapariga estas normala vorto por "adoleskanta knabino", sed en nordo de Brazilo tiu vorto signifas "prostituistino". Male en Brazilo "moca" (virga knabino) estas netabua vorto, sed en Lisbono signifas "prostituistino". Alia maniero estas nomi ili per nomoj de bestoj kiel " vaca " ( bovino ) a? " piranha " ( piranjo ) a? e? per nomo de objekto kiel " quenga " ( kalabaso ). Plej ofta maniero nomi ilin en televido a? gazetaro estas " garotas de programa ", t. e., "programaj knabinoj".

Sidvangoj estas la parto de korpo plej tabuplena portugallingve. Estas dekoj da nomoj por ili, ?enerale sensensaj sonoj, kiel " bumbum " a? " popo ", kurioza estas uzo de angla lingvo esprimo "for ever" por nomi sidvangon en Brazilo. Tio okazas, plej eble, ?ar la esprimo for ever (?iam) tre ofte aperas en usonaj filmoj , kaj, kiel estas nur sensensa sono al plejparto de brazilanoj, tiu i?is sinonimo de sidvangoj.

Kiel dum plejparto de historio de Brazilo kaj de Portugalio katolikismo estis oficiala religio kaj, e? nun, estas la plej influa religio en tiuj landoj , vortoj kaj esprimoj rilataj al aliaj religioj restis tabuaj. Animismaj ritoj , keltaj a? afrikdevenaj estas nomataj "trabalhos" ( laboroj ) kaj siaj realaj nomoj estas rezervataj al inciatoj. Protestantoj en Brazilo, nomi?is sin simple "crentes" ( kredantoj ) por eviti diri en kio ili kredas. Hodia?, tiuj tabuoj rapide malaperas.

Vidu anka?

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti