한국   대만   중국   일본 
Justeno Martiro - Vikipedio

Justeno Martiro

Romia kristana apologiisto kaj martiro de la dua jarcento p.K., naski?inta en Samario
(Alidirektita el Justino Martiro )

Sankta Justeno Martiro ( latine  Iust?nus Martyr , antikve-greke  ?ουστ?νο? ? μ??ρτ?? , Ioustinos ho martus; ?. 100 - ?irka? 165 ) estis kristana martiro kaj frua apologiisto , "kiu, kiel filozofo, predikis la veron de Dio" ? t.e., li klarigis kristanismon per la ideoj de greka filozofio . Li estis samariano la? gento, greka la? kulturo kaj kristano la? fido.

Sankta
Justeno Martiro
kristana martiro kaj frua apologiisto
Persona informo
Naski?o ?irka? 100
en Flavia Neapolis, Judio
(moderna Nablus )
Morto ?irka? 165
en Romo , Romia Imperio
Mortis per Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
?tataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
teologo
apologetikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kristana apologetiko , apologetiko kaj Catholic apologetic (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 1-a de?junio
Patroneco Filozofoj
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Justeno naski?is en Flavia Neapolis , Palestino (la nuna Nablus en Cisjordanio ). Li studis stoikismon kaj platonismon ?e Efezo .

Justeno konverti?is al kristanismo ?irka? 130 , kaj instruis kaj defendis kristanismon en Efezo kaj Romo . Li suferis martiri?on en Romo ?irka? 165.

Inter liaj verkoj estas:

  • Dialogo kun Trifono (? 135 );
  • Unua Apologio (? 150 );
  • Dua Apologio (?. 160 );
  • Admono al la Grekoj;
  • Pri la Sola Rego de Dio;
  • La Relevi?o (eroj);
  • Kontra? la Grekoj.

Kaj eroj el aliaj perditaj verkoj.

La plej fama verko de Justeno estas la Unua Apologio (?. 150 ), kiun li sendis al la romia imperiestro, Antonino Pio . ?i defendas kristanismon kontra? la cinika filozofo Crescens , kiu poste instigos la martirigon de Justeno. ?irka? 160 , Justeno sendis la Duan Apologion al la Senato.

En aliaj verkoj, Justeno anka? defendis kristanismon kontra? judismo ( Dialogo kun Trifono , ? 135 ), greka filozofio, Marciono kaj aliaj herezuloj.

Teologio

redakti

Kristologio

redakti

En la centro de la filozofio de Justeno estas la jena formulo (kiu devenas de la unua ?apitro de Evangelio de Johano ):

Kristo = Logos

Alivorte, Kristo ne nur estas la Vorto de Dio, la celo de fido, sed anka? la Logos ( greka vorto por "vorto" kaj "racio"), la celo de filozofio.

Vidpunkto pri helenaj filozofoj

redakti

Justeno rigardis la profetojn de la judoj kaj la filozofojn de la grekoj kiel anta?anoncintojn de la evangelio : ser?ante la veron, la Logos -on, ili ser?is Kriston, sed tion ili ne rekontis. Per ilia parta kompreno pri Kristo, ili pretigis sian genton por la alveno de Kristo kaj la nova religio.

Dum la profetoj kaj filozofoj alproksimi?is al Kristo, la romiaj kaj grekaj dioj , precipe per la poetoj, penis trompi homojn per mensogoj kaj mitoj . Sed la dioj ne estis veraj dioj, la? Justeno, sed demonoj .

Justeno multe admiris Sokraton , kiun li rigardis kiel anta?-kristanan martiron. Li anka? ?atis platonismon kaj la verkojn de Ksenofono .

La? Justeno, la doktrino pri kristana savo multe superas tiun de la sa?uloj de la stoika skolo , ?ar ?i garantias al siaj kredantoj personan eternan vivon . Jen kion li skribis pri la stoikaj filozofoj:

Ili provas konvinki nin, ke Dio kulturas la universon entute kaj ?iujn specojn, sed ni diras, ke li kulturas vin kaj min kaj ?iun persone, alie ni ne pre?us al li tage kaj nokte.

La kristana Diservo en 150, la? Justeno:

  • je diman?o la kredantoj kunvenas el la urbo kaj kamparo;
  • la skriboj de la profetoj kaj apostoloj estas legataj;
  • la prediko de la estro;
  • ?iuj stari?as kaj pre?as;
  • la enporto de la vino, akvo kaj pano;
  • miksado de la akvo kaj vino;
  • la estro pre?as kaj donas dankon;
  • la popolo konsentas, dirante "Amen";
  • disdonado de la vino kaj pano.

Justeno nomis la vinon kaj panon la eu?aristia (kp. e?karistio ), kiu estis la korpo kaj sango de Kristo, man?a?o spirita, permesata sole al la baptitoj, kiuj vivas kiel Kristo ordonis. La kulto de Mitrao , en imito la? Justeno, havis similan e?karistion de pano kaj akvo.

La Diservo okazis je diman?o, la? Justeno, ?ar tiu estas la tago, en kiu Dio kreis la mondon kaj Jesuo Kristo relevi?is el la mortintoj.

Bibliografio

redakti