한국   대만   중국   일본 
Fina Venko - Vikipedio

Fina Venko

movado, strebanta je estonteco, kiam Esperanto povos uzi?i kiel internacia ne?trala lingvo mondskale, kaj plejmulto de homoj havos Esperanton kiel duan lingvon
(Alidirektita el Fina venko )

Fina Venko , alivorte finvenkismo estas humanisma movado de Esperanto ligita al la Fina Venko , termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ?i povos uzi?i kiel internacia ne?trala lingvo mondskale, kaj ?iufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ?i tio okazigos multajn avanta?ojn en diversaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. Finvenkisto do estas esperantisto kiu esperas je oficiala rekono de Esperanto flanke de la ?tatoj kiel dua lingvo por ?iuj [1] a? laboras por atingi ?i tiun socian ?an?on [2] .

La fina venk' - muzikfilmeto de Inicialoj dc

TEJO komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel ra?misma finvenkismo [3] . Se oni kredas ke Esperanto povos kaj devos fari?i ?ies dua lingvo, disvastigo de Esperanto i?as la plej grava afero, sed plena finvenkismo ja ne malebligas ke oni povas partopreni la komunumon en la nuntempo kaj havi avanta?ojn de ties servoj [4] . Se oni ne kredas ke Esperanto povos esti io plia ol malgranda malplimulta lingvo, la disvastigo de la lingvo direkti?as al la bezonoj de tiu minoritata komunumo: kiel oni zorgu ke ?i ne malaperu, a? ?is kioma grado ?i kresku a? povas kreski [4] .

Manieroj atingi la Finan Venkon

redakti

Inter la esperantistoj oni kredas ke ekzistas 2 ?efaj manieroj atingi la Finan Venkon: [5]

  • desubismo - per individua hom-laboro, tio estas, per civitanoj kaj kolektivoj;
  • desuprismo - per registara flanko, ekzemple per le?oj kiuj permesas instrui Esperanton en lernejoj.

Zamenhof , dum deklamo de 1910 esprimis sian opinion rilate al tio dirante:

 
? ?Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua [desubismo] , ?ar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ?io estas jam tute preta. [5]  

Objektive, eblas aserti ke la historio pruvas ke necesas la uzado de amba?. [ mankas fonto ]

La Fina Venko kiel termino

redakti

Iuj homoj proponis novajn terminojn por Fina Venko, ekzemple influitaj pro sia nacia lingvo pro la?vorta traduko. Ekzemplo de ?i tio estas "Fina Sukceso" [ mankas fonto ] . Tamen, Fina Venko estas la nura termino kiun oni vere uzas, unuflanke pro kutimo kaj aliflanke pro lingva ekonomio. Se oni devus traduki nacilingven, ?usta traduko estus eble "fina ?an?o" a? "fina atingo".

Referencoj

redakti
  1. (eo) Evildea, ?u Esperanto savos a? estingos aliajn mondajn lingvojn , YouTube
  2. Por kompreni la evoluon de Esperantio en la dua jarcento - el "Esperanto 125", Heroldo de Esperanto nro 7 (2286), julio 2018.
  3. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Esperanto 125", p. 4, Heroldo de Esperanto , nro 7 (2286), julio 2018.
  4. 4,0 4,1 (eo) Christer Loernemark (la 30-an de majo 1999), Viza?libro, Heroldo de Esperanto , n-ro 2311, a?gusto 2020.
  5. 5,0 5,1 https://www.steloj.de/esperanto/paroloj/kongr6a.html Dum la Universala Kongreso de Esperanto de 1910

Vidu anka?

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti