Ne konfuzu kun la Tribunalo de Arbitracio pri Sporto
La Konstanta Kortumo de Arbitracio ( angle Permanent Court of Arbitration , france Cour permanente d'arbitrage ) estas internacia tribunalo por libervola solvado de konfliktoj inter ?tatoj . La Kortumo estis establita per konvencio en 1899 post la Unua Haga Packonferenco. La traktato estis reviziita en 1907 post la Dua Haga Packonferenco [1] . La tribunalo nun anka? a?das kazojn implikantajn interregistarajn organiza?ojn kaj privatajn individuojn kiel partioj [2] . Totalo de 122 ?tatoj estas membroj de la tribunalo [3] . La Kortumo situas en la Palaco de Paco en Hago , Nederlando . ?i ne estas agentejo de UN , sed observanto [4] [5] .
Tiu institucio ne estas tribunalo en la vera senco, sed instrumento por nomumi arbitraciantojn kiam disputantaj partioj tion petas. Arbitraciistoj estas nomumitaj el inter personoj proponitaj kaj aprobitaj de aligitaj landoj en certa ordo. ?iu ?tato povas nomumi kvar juristojn kiuj tiam i?as membroj de la tribunalo.
Dum la periodo 1902-1932, 20 internaciaj disputoj estis deciditaj fare de la arbitracia tribunalo, dum en la periodo ?is 1975 nur kvin juraj kazoj estis plusenditaj tien. Tio estas ?efe pro la fakto, ke la taskoj de la Konstanta Arbitracia Kortumo estis transprenitaj grandparte unue de la Konstanta Internacia Kortumo de la Ligo de Nacioj , fondita en 1922, kaj post 1945 de la Internacia Kortumo organizita sub la Unui?intaj Nacioj .