Domiciano , latine , Domitianus, Titus Flavius Domitianus, Imperator Caesar Domitianus Augustus , romia imperiestro ( 22-an de oktobro 51 - 18-an de septembro 96 p.K.), estis filo de Vespasiano kaj frato de Tito . Post la morto de Tito li estis la imperiestro kiu heredis la tronon. Kvankam li ne tre pla?is al la Senato , li estis bona administranto kaj rekondukis la imperiajn financojn al pozitiva pozicio. Li estis murdita je palaca konspiro kiun partoprenis anka? lia edzino Domitia.
Li postulis esti adorata kiel Dominus et Deus (Sinjoro kaj Dio), kio kondukis i.a. al persekutoj de kristanoj. Oni datumas la biblian libron Apokalipso tuj post lia regado.