Leslie Townes HOPE [ LEZli ta?nz ho?p ] (naski?is la 29-an de majo 1903 , mortis la 27-an de julio 2003 ), plejfoje konata kiel Bob HOPE ), estis fama brit - usona humuristo kaj aktoro .
Kiel knabo, Hope transiris de Britio al Usono en 1907 . Dum la 1920-aj jaroj li ludis en vodevilecaj amuza?oj kaj poste steluli?is radie kaj Broadway -e en la 1930-aj . Li aktoris en multe da filmoj dum la jardekoj sekvaj - la plej notindaj inkluzivas la Road -serion (de 1940 ?is 1962 ) kun Bing Crosby kaj Dorothy Lamour , kaj la du Paleface filmojn (en 1948 kaj 1952 ), kun Jane Russell .
Hope uzis sprithavan kaj iomete timeman karakteron dum liaj amuzprestoj, kaj li estis populara kaj agnoskata tramonde. En 1997 li ricevis la Freedom Award (Liberecan Premion) de la Ronald Reagan Prezidanta Fonda?o, je lia 94-a naskotag-festo. La premion ricevis Hope pro lia amuzado de usonaj soldatoj, dum ili turneis milite. La 17-an de majo 1998 li fari?is honora brita kavaliro ?e la brita ambasadorejo en Va?ingtono . Li ricevis kvin honorajn Akademiajn Premiojn dum sia kariero.