한국   대만   중국   일본 
edukado.net → / Pri la pa?aro / Sinprezento / Kontribuantoj

Kontribuantoj

   
   

Beatrice ALLÉE  (germanino, lo?anta delonge en Francio).

Profesie ?i estas programisto, kiu eklernis Esperanton anta? kelkaj jaroj. ?ia energio kaj entuziasmo, la progreso en la lingvolernado impresis min. Ni amiki?is tra la pa?aro pere de ofta korespondado pri ekzercoj, lingvaj problemoj. Bea jam ekinstruis Esperanton, gvidas MAZI-kurson en sia vila?o kaj ties spertojn kaj materialojn ?i dividas kun ni en la pa?aro. Admirinda laboro, vere. ?i anka? bele ilustris aliajn ekzercojn, komentas aferojn, ?ajne ?iam ?eestas, ?ion atentas. Ne nur ideala kolego, sed anka? ideala uzanto de la pa?aro. Vidu  ?iajn ekzercojn  kaj pliajn informojn ?e la  kursgvidantoj .

Sylvain LELARGE  (franco, lo?anta delonge en Nederlando)

La plej granda helpo estas mia edzo, kiu maksimume subtenas min en tiu ?i laboro. Lia merito estas anka? la transiro al la nova pa?aro. Li estas lingvoinstruisto pri la franca, trejnisto, havanta propran lingvoinstituton. Aplikas cerbamikan kaj sugestopedian metodojn, kreas ?iam proprajn materialojn, el kiuj plurajn transformas volonte al Esperanto. Anka? li iam estis mia studento, sed nun jam plenrajta kolego. Ni gvidis jam kelkajn E-kursojn kune: en la projekto Indi?enaj Dialogoj, dum la Pluezekaj renkonti?oj kaj dum la lastjaraj UK-oj. Nia lasta granda kunlaboro okazis dum NASK 2006 en Usono. Sylvain lernis la lingvon anta? 15 jaroj, el kiuj en la lastaj 10 aplikas ?in kun mi ?iutage anka? kiel la unuan hejman lingvon. Kiel kontribuanto li helpas konstante provlegante, provante kaj kreante ekzercojn. Inter 2005 kaj 2009 li estis la raportisto de la Monda Mozaiko. Vidu liajn  ekzercojn  kaj pliajn informojn ?e la  kursgvidantoj.

Anna LÖWENSTEIN (GB/IT)

Esperanta ?urnalisto kaj verkisto. Redaktoro de la revuo KONTAKTO inter 1983 kaj 1986. Lan?into de ties "Facila" parto kaj kompilinto de la listo de 1000 morfemoj por verkado de facillingvaj tekstoj. Ekde 2001 ?i instruas Esperanton per Cseh-metodo, kaj dum jaroj gvidis kurson por progresintoj en la virtuala mondo  Dua Vivo.  Verkis du romanojn en la angla kaj Esperanto:  La ?tona urbo  kaj  Morto de artisto . Tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al italoj, kaj redaktis la libreton  Rusoj lo?as en Rusujo  pri landonomoj en Esperanto.

Se vi ensalutis, vi povas vidi ?ian profilon, ?iajn  ekzercojn , ?efe lecionojn, pretigitajn por la kurso por progresantoj, gvidita en  Dua Vivo .

   

 

Stefan MacGILL (NZ/HU)

Teknika verkisto kaj komputil-programa mana?ero. Diplomita instruisto. Dekjare profesia esperantisto (1976-86). Verkis lernilojn (Tendaraj tagoj, Pordoj, Tridek roluloj, La la?ta vekhorlo?o...), teatra?ojn kaj vidbendajn ekzercarojn (Mazi, Pasporto al la Tuta Mondo). Redaktoro de Juna Amiko (1986-96 kaj 2005-2013). Vidu ties ret-pa?aron en la biblioteko ?e www.lernu.net . Sekretario de ekzamenoj UEA/ILEI (1989-95). Gvidinto de multaj lingvaj kaj instruisto-trejnaj kursoj. Inter 2009 kaj 2013 denove prezidanto de ILEI. Ekde 2013 vicprezidanto de UEA. 

Jen la ekzercoj de Stefan kaj liaj libroj.

Arlette PLUTNIAK (FR)

Profesie ?i laboris kiel instruistino ?e infanoj 2-jaraj ?is 11-jaraj. ?i eklernis Esperanton anta? trideko da jaroj kaj uzis Esperanton en la lernejo por lerneja korespondado kun eksterlandaj infanoj (kadre de la FREINET movado).

Nun ?i estas emerita kaj instruas Esperanton ?iusemajne en loka klubo en Arras (norda Francio).

?i instruas anka? jogon en franca asocio, kaj ?atas gvidi jogokursojn dum esperantaj sta?oj (Bouresse, Grésillon).

Jen ?iaj ekzercoj .

Judit FELSZEGHY (HU)

Studis en Fremdultrafika Altlernejo en Budape?to, lernis anka? plurajn lingvojn. Esperantisti?is en 1987 kaj laboris ?e HEA kaj KCE (Svislando). ?i sekvis kursojn pri instruado de Esperanto.

En la lastaj jaroj instruas la internacian lingvon en Budape?to, tre aktive partoprenas en la enlandaj pedagogiaj aran?oj. Rubrikestro ?e Juna Amiko. Judit speciale interesi?as pri konversaciaj temoj kaj ekzamenmaterialoj. Ni konsilas ekkoni kaj uzi ?ian lernolibron Temagemo

Vidu ?iajn ekzercojn .

Marc BAVANT (FR)

In?eniero pri telekomunikado, diplomita Cseh-instruisto. En 2008 li finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlabora?on La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado . Li fondis la interretajn kursojn de la franca E-junularo en 1996, instruis E-on (cseh-ece) en kleriga asocio por plenkreskuloj en Parizo. Danke al li ni komencis aperigi sonmaterialojn en la malnova edukado.net.

Marc estas akademiano, direktoro de la Sekcio pri faka lingvo. Plurfoje prelegis pri terminologio dum UK-oj kaj KAEST.  Jen liaj ekzercoj kaj libroj .

Paul GUBBINS (GB)

Doktori?is en Kanado pri romantikismo kaj, reveninte Anglujon, fari?is ?urnalisto kaj poste universitata instruisto pri la germana. Fruemeriti?inte en 2005, li nun partatempe instruas ?urnalismon ?e alia universitato. Li verkis la lernolibrojn Kunvoja?u! kaj Subtekste, la vidbendon Pasporto al la tuta mondo, kaj la kompaktan diskon Verdaj vo?oj 1. Li instruis du fojojn ?e NASK kaj organizas la someran festivalon en Barlastono, Britujo. Li plurfoje premii?is en la Belartaj konkursoj de UEA (?efe en la bran?o 'teatro'). Kiel videblas: bonhumora kolego!

Jen ekzercoj   kaj multaj lerniloj de Pa?l.

 

 

Ginette MARTIN (FR)

Profesie laboris kiel instruistino ?e la infanoj 4 jaraj ?is 8 jaraj . ?i nun estas emerita. Pro la grandaj ?enoj, kiujn ?i spertis por instrui al ili la komplika?ojn de la franca lingvo, ?i turnis sin al esperanto, en kiu ?i ser?is argumentojn cele simpligon de la franca lingvo. Pri tiu simpligo ?i ne plu revas, sed ?i malkovris lingvon, en kiu ?i sentas sin komforta kaj pasie instruas ?in al lokaj grupoj kaj anka? al disaj retaj gelernantoj.

Jen ?iaj ekzercoj .

Danuta KOWALSKA (PL)

Emerita pediatrino. Esperantistino de la 1985-a jaro. Cseh-instruistino gvidas kursojn en sia urbo kaj helpas al kursanoj lernantaj per interreto. Tradukinto de la interreta kurso de Karlo Pereira. Dufoje ?i gvidis kursojn dum Baltaj Tagoj. ?i tradukas el Esperanto en la nacian lingvon kaj el la nacia lingvo en Esperanton www.esperanto.pl kaj preparis la gramatikajn ekzercojn por nia kolekto.

En 2013 Danuta estis enirigita en nian Panteonon

Iwona KOCIEBA (PL/BE)

Magistro pri ekonomio, diplomita instruisto, anka? pri Esperanto. Instruspertoj: PEA, Lingvolernejo en Antverpeno, FEL, internaciaj E-renkonti?oj i.a. PSI. Aktiva en la iama studenta movado en PL (PSEK) kaj ekde 1988 en la Antverpena Klubo.

En 2005 ?i finis siajn 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando kaj verkis sian diplomlabora?on pri la instruado de akuzativo. ?i estis estro de la belga ILEI-sekcio.

Jen ?iaj ekzercoj .

Blazio VAHA (HU)

Li estis mia unua instruisto pri Esperanto en miaj studentaj jaroj, kiam mi lernis de li anka? la rusan. Blazio estas lingvisto, kiu esploras historion de la hungara lingvo, precipe ties vortordon kaj sintakson. Fami?is en Esperantujo anka? kiel la verkinto de la romano Adolesko, kaj nuntempe aperas anka? liaj poemoj en la reto.

Blazio jam dekomence kontribuas al la pa?aro per siaj ekzercoj kaj prilingvaj rimarkoj, kura?igaj vortoj. Li estis lingva konsilisto pri la materialoj de la Monda Mozaiko, kion li faris (dum la funkciado de la sekcio) diligente, sed ?iam tre modeste, kun aparta favoro al la -ata formo de la kunmetitaj verbotempoj. Vidu anka? lian profilon kaj liajn ekzercojn . Blazio ekde 2013 estas anka? en la Panteono

Petra SMIDÉLIUSZ (HU)

?i estas mia filino, kiu eklernis Esperanton memstare (sen mia helpo) jam infana?e kaj eksentis la forton de la movado veturante kun mi al someraj kursoj. ?i partoprenis plurajn Infanajn Kongresetojn kaj studis dufoje dum NASK en Usono, kie en 2004 finis anka? 3-semajnan metodikan seminarion. Aktive partoprenas en la vivo de la hungara junulara Esperanto-movado. Diplomita instruisto pri la hispana kaj angla lingvoj kaj literaturoj, ?i studis en Eötvös Loránd Universitato en Budape?to (ELTE). ?i parolas ankora? 4-5 aliajn lingvojn. ?i en la jaroj 2010 kaj 2011 sekvis metodikan kurson de ILEI-UAM en Poznan, gvidis jam plurajn kursojn en Esperantujo (ekz. en SES) kaj kunlaboras en la teamo de la KER-ekzamenoj. Ekde 2011 ?i vivas en Argentino, Bonaero, sed anka? tie aktive partoprenas en la movada vivo, ?efe instruante Esperanton. Petra kunlaboras anka? en la organizado kaj ekzamenado en la KER-sistemo. 

Por la pa?aro ?i ofte provlegas dokumentojn kaj helpas en la te?nika testado de novaj sekcioj. Vidu ?iajn ekzercojn .

 


 

Kopirajto ⓒ 2001 - 2024 edukado.net. ?iuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fonda?o Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF .