한국   대만   중국   일본 
edukado.net → / Kultura Diverseco - Grundtvig / Seminario en Germanio 2 (DE)

Seminario en Germanio 2 (DE)

La 5a projektrenkonti?o  en Germanio / Herzberg

 

 

Inter la 23a kaj 26a de majo 2015 Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, estraranoj de la Fonda?o edukado.net partoprenis Grundtvig-seminarion en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio. 

Kiel jam komunikite, nia Fonda?o Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy S?cz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budape?to) komunan Grundtvig-projekton, titolitan  Kultura diverseco kaj multlingvismo de E?ropo - kiel lerni pri ili

 

La nuna kunveno estis jam la kvina renkonti?o, samtempe la kvara seminario de la partoprenaj grupoj. Post la renkonti?oj en Pollando, Nederlando kaj Hungario ?i-foje la partoprenantoj kunvenis en la Esperanto-urbo Herzberg, kie gastigis ilin la Interkultura Centro de la urbo. La gastoj ekkonis la regionon, la naturajn belecojn kaj vidinda?ojn de la urboj Sieber kaj Duderstadt, kaj partoprenis la tradician urban festmar?adon kaj stratfestivalon, organizitan de la pli ol 475-jara klubo de pafistoj kaj ?asistoj. Nia internacia grupo de ?. 10 nacioj, ekipita per Esperanto-flagoj, ombreloj, kaj ?iu nacigrupo de siaj naciaj flagoj tramar?is la urbon inter la lokaj fajrobrigadanoj kaj blovorkestro. En la programo estis ankora? vizitado de la loka kastelo, komuna fotado ?e la Zamenhof-monumento de la urbo kaj pluraj komunaj man?oj kaj festoj. 

La lokan folkloron, fakte korusan kantadon, prezentis al la projektanoj du muzik- kaj kantgrupoj: Harzklub Pöhlde kaj Siebertaler. Niaflanke la Esperanto-kantisto Jomo amuzis kaj la projektanojn kaj la lokan publikon. 

Danke al la pola grupo ni havis okazon plurfoje ?ui anka? la danc- kaj kantprogramojn de la junulara grupo de poloj, du filmprezentojn de Roman Dobrzy?ski, mem partoprenanto, kaj artan tibetan gong-koncerton de muzikisto, membro de la pola grupo. 
La 4an seminarion de la balda? fini?onta projekto fermis oficiala akcepto en la urbodomo, kie ni renkontis la novan urbestron de la Esperanto-urbo, al kiu ni ?entile transdonis kaj mesa?ojn kaj konsilojn por la plua direktado de tiu mondfama urbo. 
La gvidantoj de la projektgrupoj fine kunsidis por pridiskuti la fermajn administrajn taskojn kaj raportfarenda?ojn.
Pa?o de la projekto ?e edukado.net     -   Komuna partnera pa?o de la projekto Jam kelkaj fotoj videblas en nia  albumo

 

Kopirajto ⓒ 2001 - 2024 edukado.net. ?iuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fonda?o Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF .