Berto Bre?to: Historioj pri sinjoro Kojno
elgermanigitaj
de Vilhelmo
Lutermano,
hejmpa?en
kontrollegitaj
de Johano
Besada
(Havano, Kubo), kiu faris 31 proponojn, kiujn mi sekvis
kaj pro kiuj mi ?uldas al li grandan dankon.
Sa?a ?e sa?ulo estas la sinteno
Al sinjoro K. venis
filozofia profesoro kaj al li rakontis pri sia sa?o. Post iom da tempo sinjoro
K. diris al li: Vi sidas malkomforte, vi parolas malkomforte, vi pensas
malkomforte. La filozofa profesoro koleri?is kaj diris: Mi volis iom ekscii ne
pri mi, sed pri la enhavo de tio, kion mi diris. ?i ne havas enhavon, diris
sinjoro K. Mi vidas vin iri mallerte, kaj ne estas celo, kiun vi, dum mi vidas
vin iradi, atingas. Vi parolas malhele, kaj ne estas helo, kion vi parolante
kreas. Vidante vian sintenon, ne interesas min via celo.
Organizo
Sinjoro K. foje diris: La
pensanto uzas nenian lumon tro, nenian panpecon tro, nenian penson tro.
Disponoj kontra? la potenco
Kiam sinjoro Kojno, la
pensanto, en salonego anta? multaj homoj esprimis sin kontra? la potenco, li
rimarkis, kiel la homoj anta? li recedis kaj foriris. Li retrorigardis kaj
vidis malanta? si stari - la potencon.
Kion vi diris? demandis lin
la potenco.
Mi esprimis min por la
potenco, respondis sinjoro Kojno.
Kiam sinjoro Kojno estis
foririnta, liaj dis?iploj demandis lin pri lia vertebraro. Sinjoro Kojno
respondis: Mi ne havas vertebraron por disbati. ?uste mi devas vivi pli longe
ol la potenco.
Kaj sinjoro Kojno rakontis
jenan historion:
En la lo?ejon de sinjoro
Erpo, kiu estis lerninta diri ne, iun tagon dum la tempo de la eksterle?eco
venis agento, kiu montris paperon, kiu estis skribita nome de tiuj, kiuj regis
la urbon, kaj en kiu estis atestita, ke al ?ia posedanto apartenu ?iu lo?ejo,
en kiun li metas sian piedon; same anka? ?iu man?a?o apartenu al li, kiun li
postulas; same ?iu homo al li servu, kiun li vidas.
La agento eksidis en se?on,
postulis man?on, sin lavis, ku?i?is kaj demandis, la viza?on al muro, anta? ol
ekdormi: ?u vi servos al mi?
Sinjoro Erpo lin kovris per
kovrilo, forpelis la mu?ojn, gardis lian dormon, kaj kiel dum tiu tago li obeis
al li dum sep jaroj. Sed kion ajn li faris por li, ion li bone gardis sin fari:
tio estis, diri e? vorton. Kiam nun estis pasintaj la sep jaroj kaj la agento
diki?inta pro multaj man?o, dormo kaj ordono, la agento mortis. Tiam sinjoro
Erpo volvis lin en la a?igitan kovrilon, trenis lin for el la domo, lavis la
ku?ejon, surkalkis la murojn, profunke enspiris kaj respondis: Ne.
Pri la portantoj de la scio
Kiu portas la scion, tiu ne
rajtas lukti; nek diri la veron; nek fari servon; nek man?i; nek rifuzi
honorigojn; nek esti konebla. Kiu portas la scion, havas el ?iuj virtoj nur
unu: ke li portas la scion, diris sinjoro Kojno.
La celservanto
Sinjoro K. faris jenajn
demandojn:
?iun matenon mia najbaro
a?digas muzikon per gramofona kesto. Kial li faras muzikon? Mi a?das, ?ar li
gimnastikas. Kial li gimnastikas? ?ar li bezonas forton, mi a?das. Kiucele li
bezonas forton? ?ar li devas venki siajn malamikojn en la urbo, diras li. Kial
li devas venki malamikojn? ?ar li volas man?i, a?das mi.
Post kiam sinjoro K. tion
estis a?dinta, ke lia najbaro faras muzikon por gimnastiki, gimnastikas por
esti forta, volas esti forta por mortbati siajn malamikojn, mortbatis siajn
malamikojn por man?i, li faris sian demandon: Kial li man?as?
Peno de la plejbonuloj
Pri kio vi laboras? estis
demantita sinjoro K. Sinjoro K. respondis: Mi havas multe da peno, mi preparas
mian sekvontan eraron.
La arto ne korupti
Sinjoro K. rekomendis homon
?e komercisto pro lia nekorupteblo. Post du semajnoj la komercisto revenis ?e
sinjoro K. kaj demandis lin: Kion vi volis diri pri nekorupteblo? Sinjoro K.
diris: Se mi diras, ke la homo, kiun vi dungas, estas nekoruptebla, mi volas
diri per tio: vi ne povas korupti lin.
?u? diris la komercisto
?agrene, nu, mi havas ka?zon por timi, ke via homo korupteblas e? de miaj
malamikoj. Tion mi ne scias, diris sinjoro K. neinteresite. Sed al mi, ekkriis
la komercisto, li ?iam parolas la? miaj deziroj, do li korupteblas anka? de mi!
Sinjoro K. ridetis mempla?e. De mi li ne lasas sin korupti, diris li.
Amo al patrolando, malamo kontra? patrolandoj
Sinjoro K. ne opiniis
necese, vivi en iu certa lando. Li diris: Mi povas malsati ?ie. Sed iun tagon
li iris tra urbo, kiu estis okupe tenata de la malamiko de la lando, en kiu li
vivis. Tiam venis al li renkonte oficiro de tiu malamiko kaj lin devigis dei?i
de la trotuaro. Sinjoro K. dei?is kaj perceptis en si indignon kontra? tiu
homo, kaj pli precize ne nur kontra? tiu homo, sed precipe kontra? la lando, al
kiu apartenis la homo, tiumaniere ke li deziris, ke ?i forgluti?u el la
tergrundo. Per kio, demandis sinjoro K., por tiu minuto mi fari?is naciisto?
Per tio, ke mi renkontis naciiston. Sed pro tio oni devas ja ekstermi la
stultecon, ?ar ?i stultigas tiujn, kiuj renkontas ?in.
Anka? malbono ne estas malkara
Meditante pri la homoj,
sinjoro Kojno ekhavis siajn ideojn pri la disparti?o de la malri?eco. Iun tagon
li deziris, ?irka?rigardante en sia lo?ejo, alian meblaron: pli malbonan, pli
malkaran, malri?ecan. Tuj li iris al ligna?isto kaj komisiis lin deskrapi la
lakon de liaj mebloj. Sed kiam la lako estis deskrapita, la mebloj ne aspektis
malri?ecaj, sed nur fu?itaj. Tamen la ligna?ista fakturo estis pagenda, kaj
sinjoro K. devis anka? for?eti siajn proprajn meblojn kaj a?eti novajn,
malri?ecajn, malkarajn, malbonajn, ?ar li deziris ilin ja tiaj. Iuj, eksciinte
pri tio, ridis nun pri sinjoro Kojno, ?ar ties malri?ecaj mebloj nun estis
fari?intaj pli multekostaj ol la lakitaj. Sed sinjoro Kojno diris: Al la
malri?eco konvenas ne ?pari, sed elspezi. Mi konas vin: al viaj pensoj ne
konvenas via malri?eco. Sed al miaj pensoj ne konvenas la ri?eco.
Malsati
Okaze de demando pri la
patrujo, sinjoro K. donis la respondon: Mi povas malsati ?ie. Iom pli preciza
a?skultanto nun demandis al li, pro kio li diris, ke li malsatas, dum li ja
reale havas por man?i. Sinjoro K. pravigis sin dirante: Ver?ajne mi volis diri:
Mi povas vivi ?ie, se mi volas vivi kie regas malsato. Mi konfesas, ke estas
granda diferenco, ?u mi malsatas mem a? ?u mi vivas kie regas malsato. Sed je
mia senkulpigo mi eble rajtas aldoni, ke por mi, vivi kie regas malsato, estas
se ne same malbone kiel malsati, tamen almena? tre malbone. Por aliuloj ja ne
gravus, se mi malsatus, sed gravas, ke mi estas kontra? tio, ke regas malsato.
Propono, se la propono ne estas atentata
Sinjoro K. rekomendis aldoni
la?eble al ?iu propono ankora? alian, por la kazo, ke la propono ne estos
atentata. Ekzemple kiam li estis konsilinta al iu, kiu trovi?is en malbona
situacio, certan procedon, kiu malutilus al plej eble malmulte da aliaj homoj,
li priskribis ankora? alian procedon, malpli sendan?eran, sed ankora? ne la
plej senrespektan. Kiu ne povas ?ion, li diris, al tiu oni ne ?paru ion
malplian.
Originaleco
Nuntempe, plendis sinjoro
K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj verki
tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ?enerale aprobata. La ?ina filozofo
?ango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj konsistantan
je na? dekonoj el cita?oj. Tiaj libroj ?e ni ne plu verkeblas, ?ar mankas la
spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra laborejo, dum tiu
konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufi?e da ili. Do anka? ne ekzistas
penso transprenebla kaj anka? ne citebla formulado de penso. Kiom malmulte ?iuj
?i bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ?io, kion ili povas
prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas
alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstrua?ojn ili ne
konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo.
La demando, ?u ekzistas dio
Iu demandis sinjoron K., ?u
ekzistas dio. Sinjoro K. diris: Mi konsilas al vi pripensi, ?u via konduto la?
la respondo al tiu demando ?an?i?us. Se ?i ne ?an?i?us, tiam ni forgesu la
demandon. Se ?i ?an?i?us, tiam mi povas helpi al vi almena? tiom, ke mi diras
al vi: vi jam decidi?is: Vi bezonas iun dion.
La rajto je malforto
Sinjoro K. helpis al iu ?e
malfacila afero. En la sekvo tiu esprimis nenian dankon.
Sinjoro K. nun mirigis siajn
amikojn la?te plendante pri la nedankemo de tiu homo. Ili trovis la konduton de
sinjoro K. malnobla kaj diris anka?: ?u vi ne sciis, ke oni faru nenion pro
dankemo, ?ar la homo estas tro malforta por esti dankema? Kaj mi, demandis
sinjoro K., ?u mi ne estas homo? Kial mi ne estu tiom malforta por postuli
dankemon? La homoj opinias ?iam, ke ili konfesas sin stultuloj konfesante esti
viktimo de fiago. Sed kial do?
La senhelpa knabo
Sinjoro K. parolis pri la
malbona kutimo, spertitan maljusta?on mute gluti, kaj rakontis jenan historion:
Knabon ploretantan preterpasanto demandis pri la ka?zo de lia ?agreno. Mi havis
du gro?ojn por la kino, diris la knabo, tiam venis knabo kaj el?iris unu el mia
mano, kaj li fingre montris knabon videblan iom distance. ?u vi do ne kriis por
helpo? demandis la viro. Jes ja, diris la knabo kaj singultis iom pli forte. ?u
vere neniu a?dis vin? plu demandis la viro, lin ame karesante. Ne, diris la
knabo kaj alrigardis lin kun nova espero, ?ar la viro ridetis. Tiam donu anka?
tiun, li diris, prenis la lastan gro?on el la mano kaj senzorge pluiris.
Sinjoro K. kaj la naturo
Demandite pri sia rilato al
la naturo, sinjoro K. diris: Mi ?atus, pa?ante el la domo, vidi kelkajn arbojn.
Precipe ?ar, per sia diversa aspekto la? la tagaj horoj kaj la sezonoj, ili
atingas apartan gradon da realeco. En la urboj ni krome konfuzi?as post iom da
tempo vidante nur utila?ojn, domojn kaj trajnojn, kiuj nelo?ate estus
malplenaj, neuzate sensencaj. Nia stranga, posedeca sociordo igas nin konsideri
e? la homojn utila?oj, kaj la? tio la arboj havas - almena? por mi, kiu ne
estas ligna?isto - ion trankvilige memstaran, al mi ne celantan, kaj mi krome
esperas, ke ili havas e? por ligna?isto ion neutiligeblan.
Kial vi ne veturas kelkfoje,
kiam vi volas vidi arbojn, simple en la liberan naturon? oni demandis lin.
Sinjoro Kojno respondis mirigite: Mi diris, ke mi ?atus vidi ilin, pa?ante el
la domo.
(Sinjoro K. diris anka?:
Estas anka? necese por ni, fari ?pareman uzon de la naturo. Sen laboro restante
en la naturo, oni facile transi?as en malsanan staton, oni estas atakata de io
febrosimila.
Konvinkaj demandoj
Mi rimarkis, diris sinjoro
K., ke ni fortimigas multajn homojn de nia doktrino per tio, ke ni scias
respondon al ?io. ?u ni ne povus - por la intereso de la propagando - listigi
demandojn, kiuj ?ajnas al ni tute nesolveblaj?
Fidindeco
Sinjoro K. kiu estis por la
ordo de la homaj rilatoj, estis tempe de sia vivo envolvita en luktoj. Iun
tagon li ree falis en malagrablan aferon, kiu necesigis, ke li atingu dumnokte
plurajn renkontajn punktojn en la urbo, kiuj malproksimis unu de la alia. ?ar
li estis malsana, li petis amikon pri mantelo. Tiu promesis ?in al li, kvankam
li devis pro tio rezigni pri rendevuo. Sed iom anta? la vespero la kondi?oj de
sinjoro K. malboni?is tiom, ke tiuj iradoj ne plu havis sencon kaj tute aliaj
decidoj fari?is necesaj. Tamen kaj spite al la tempomanko sinjoro K., zorga pri
siavice plenumi la interkonsenton, iris akurate preni la senultili?intan
mantelon.
La revido
Viro, kiun sinjoro K. longe
ne estis vidinta, salutis lin kun la vortoj: Vi tute ne ?an?i?is. Ho! diris
sinjoro K. kaj pali?is.
Pri la elekto de la bestoj
Kiam sinjoro Kojno, la
pensanto, a?dis
Ke la plej fama krimulo de
la urbo Novjorko
Kontrabandisto kaj
amasmurdisto
Estis mortpafita kiel hundo
kaj
Senceremonie entombigita
Li nenion alian esprimis ol
surprizon.
Kion, li diris, ?u estas jam
tiel
Ke e? ne la krimulo estas je
sia vivo sekura
Kaj e? ne kiu pretas je ?io
Havas iom da sukceso?
?iu scias, ke estas perditaj
tiuj
Kiuj zorgas pri sia homa
digno.
Sed tiuj kiuj je ?i seni?as?
?u tio signifas: kiu eskapis
la profunda?on
Falas sur la alta?o?
Nokte dumdorme ?vitbanite
eksaltas la justuloj
La plej malla?ta pa?o hororigas
ilin
Ilia bona konscienco
persekutas ilin ?is endormen
Kaj nun mi a?das: anka? la
krimulo
Ne povas plu trankvile
dormi?
Kia konfuzo!
Kiaj tempoj!
Kun simpla fiago, mi a?das,
Nenio plu estas farebla.
Sole per mortigo
Neniu plu sukcesas.
Du ?is tri perfidoj matene:
Al tio estas preta ?iu.
Sed kion valoras preteco
Se decidas nur kapablo!
E? senskrupuleco ne sufi?as:
Decidas la efiko.
Tiel e? la fifamulo
Entombi?as nesensacie.
?ar ekzistas tro da
liaspeculoj
Li ne frapas la atenton.
Kiom pli malkare li povintus
havi la tombon
Kiu tiom celis la monon!
Tiom da mortigoj
Kaj tiom mallonga vivo!
Tiom da krimoj
Kaj tiom malmulte da amikoj!
Se li estintus senrimeda
Da ili ne povus esti pli
malmulte.
Kiel fronte al tiaj okazoj
Ne perdi la kura?on?
Kion do ni ankora? planu?
Kiajn krimojn ankora?
elpensi?
Ne estas bone, se estas tro
multe postulata.
Tion vidante, diris sinjoro
Kojno
Ni estas senkura?igitaj.
Formo kaj materio
Sinjoro K. kontemplis
pentra?on, kiu donis al iuj objektoj tre kaprican formon. Li diris: Okazas al
iuj artistoj, kiam ili rigardas la mondon, kiel al multaj filozofoj. Klopodante
pri la formo, la materio perdi?as. Iam mi laboris ?e ?ardenisto. Li enmanigis
al mi ?ardentondilon kaj igis min tondi la?ron. La arbo staris en poto kaj
estis pruntata por festa?oj. Pro tio li devis havi la formon de globo. Tuj mi
komencis pri tondado de la sova?aj ?osoj, sed kiom ajn mi klopodis atingi la
globan formon, longe mi ne sukcesis. Foje mi estis troe fortondinta je unu
flanko, foje je la alia flanko. Kiam fine ?i fari?intis globo, la globo estis
tre malgranda. La ?ardenisto diris seniluziigite: Bone, tie la globo, sed kie
la la?ro?.
Interparolado
Ni ne povas plu interparoli,
diris sinjoro K. al viro. Kial? tiu demandis ektimigite. En via ?eesto mi
estigas nenion ta?gan, plendis sinjoro K. Sed tio ja ne ?enas min, konsolis lin
la alia. - Tion mi kredas, diris sinjoro K. amarigite, sed min tio ?enas.
Gastamo
Kiam sinjoro K. gasti?is, li
lasis sian ?ambron tia, kia li trovis ?in, ?ar li neniom ?atis, ke iuj markas
sian ?irka?on per sia personeco. Male li klopodis ?an?i sian karakteron tiel,
ke ?i konvenu al la lo?ejo; kvankam liaj planoj ne devis suferi pro tio.
Kiam sinjoro K. gastigis, li
movis almena? unu se?on a? tablon de ?ia tiama loko al alia, tiel respektante
sian gaston. Kaj estas pli bone, ke decidu mi, kio al li konvenas! diris li.
Kiam sinjoro K. amis homon
Kion vi faras, estis
demandita sinjoro K., kiam vi amas homon? Mi faras koncepton de li, diris
sinjoro K. kaj zorgas ke amba? simili?u. Ke kio simili?u? ?u la koncepto? Ne,
diris sinjoro K. la homo.
Pri la perturbo de la nun por la nun
Iun tagon, gaste ?e iom
fremdaj homoj, sinjoro K. malkovris, ke liaj gastigantoj, sur tableto enangule
de la dormo?ambro, videble de la lito, jam estis metintaj la servicon por la
matenman?o. Pri tio li ankora? pensadis, post kiam li unue en siaj pensoj
la?dintis ilin pro tio, ke ili rapidetis por fini sian laboron kun li. Li
meditis, ?u anka? li pretigus la servicon por la matenman?o jam nokte anta? la
enliti?o. Post iom da pensado li trovas tion ?usta por certaj tempoj. Same
?uste li trovas, ke anka? aliaj okaze dum kelka tempo okupi?as pri tiu demando.
Sukceso
Sinjoro K. vidis preterpasi
aktorinon kaj diris: ?i estas bela. Lia akompananto diris: Anta? mallonge ?i
havis sukceson, ?ar ?i estas bela. Sinjoro K. koleri?is kaj diris: ?i estas
bela, ?ar ?i havis sukceson.
Sinjoro K. kaj la katoj
Sinjoro K. ne amis la
katojn. Ili al li ne ?ajnis esti amikoj de la homoj; do anka? li ne estis ilia
amiko. Se ni havus samajn interesojn, diris li, tiam mi estus indiferenta al
ilia malamika sinteno. Sed sinjoro K. forpelis la katojn nur malvolonte de sia
se?o. Sin ku?i por ripozo, tio estas laboro, li diris; ?i devas esti sukcesa.
Anka? kiam la katoj mia?is anta? lia pordo, li levi?is de sia ku?ejo, e? dum
malvarmo, kaj enlasis ilin en la varmon. Ilia kalkulo estas simpla, li diris,
se ili vokas, oni malfermas al ili. Se oni al ili ne plu malfermas, ili ne plu
vokos. Voki, tio estas progreso.
La besto de sinjoro K. favorata
Kiam sinjoro K. estis
demandita, kiun beston li ?atas anta? ?iuj, li nomis la elefanton kaj tion
klarigis tiele: La elefanto kunigas ruzon kun forto. Tio ne estas la mizera
ruzo, kiu sufi?as por eli?i el insido a? por atingi man?a?on neatentite, sed la
ruzo, kiu disponas pri la forto por grandaj entreprenoj. Kie estis tiu besto,
tien kondukas lar?a spuro. Tamen ?i estas bonnatura, komprenas ?ercon. ?i estas
bona amiko, kiel ?i estas bona malamiko. Tre granda kaj peza, ?i estas tamen
anka? rapida. ?ia rostro kondukas al enorma korpo anka? la plej malgrandajn
man?a?ojn, anka? nuksojn. ?iaj oreloj estas adapteblaj: ?i a?das nur, kio al ?i
konvenas. ?i atingas anka? grandan a?on. ?i estas anka? sociema, kaj tio ne nur
kun elefantoj.?ie ?i estas ?atata kaj timata. Certa komiko ebligas, ke ?i povas
e? esti honorata. ?i havas dikan ha?ton, en ?i disrompi?as la tran?iloj; sed
?ia animo estas tenera. ?i povas mal?oji?i. ?i povas koleri?i. ?i ?atas danci.
?i mortas en densejo. ?i amas infanojn kaj aliajn malgrandajn animalojn. ?i
estas griza kaj frapas la atenton nur per sia maso. ?i ne estas man?ebla. ?i
scias bone labori. ?i ?atas trinki kaj ?oji?as. ?i faras ion por la arto: ?i
liveras eburon.
La antikva epoko
Anta? konstruktiveca
pentra?o de la pentristo Lundstr?m, bildiganta kelkajn akvujojn, sinjoro K.
diris: Bildo el la antikva epoko, el barbara tempo! Tiam la homoj ja certe
nenion plu distingis, la rondo ne plu ?ajnis ronda, la pinto ne plu pinta. La
pentristoj devis ?ion re?ustigi kaj montri al la klientoj ion certan,
unusencan, fikse formitan; ili vidis tiom da necerta, flua, duba; ili tiom
malsatis je nekorupteco, ke ili jam aljubilis homon, kiu ne vendis sian
stulta?on. La laboro estis dispartigita inter multaj, tio videblas en tiu
bildo. Tiuj, kiuj decidis pri la formo, ne zorgis pri la destino de la a?oj; el
tiu ?i ujo oni ne povas ver?i akvon. Tiam certe multaj homoj estis rigardataj
kiel uza?oj. Anka? kontra? tio la artistoj devis defendi sin. Tempo barbara, la
antikva epoko! Oni atentigis sinjoron K., ke la bildo devenas el la nuntempo.
Jes, diris sinjoro K. mal?oje, el la antikva epoko.
Bona respondo
Laboristo anta? tribunalo
estis demandita, ?u li volas uzi la laikan a? la eklezian formon de la ?uro. Li
respondis: Mi estas senlabora. - Tio estis ne nur distriteco, diris sinjoro K.
Per tiu respondo li sciigis, ke li trovi?as en situacio, kie tiaj demandoj, ja
eble e? la tuta proceso mem, ne plu havas sencon.
La la?do
Kiam sinjoro K. a?dis, ke li
estis la?data de lernintoj, li diris: Post kiam la lernintoj jam anta? delonge
forgesis la erarojn de sia majstro, li mem ankora? da?re memoras pri ili.
Du urboj
Sinjoro K. preferis la urbon
B al la urbo A. En la urbo A, li diris, oni amas min; sed en la urbo B oni
estis al mi afabla. En la urbo A oni estis al mi utila; sed en la urbo B oni
bezonis min. En la urbo A oni petis min al la tablo, sed en la urbo B oni petis
min en la kuirejon.
Amikecaj servoj
Kiel ekzemplon por la ?usta
maniero fari servon al amikoj, sinjoro K. a?digis jenan historion. Al maljuna
arabo venis tri junuloj kaj diris al li: Nia patro mortis. Li postlasis al ni
deksep kamelojn kaj disponis testamente, ke la plej a?a ricevu la duonon, la
dua trionon kaj la plej juna na?onon de la kameloj. Nun ni ne povas
interkonsenti?i pri la divido; do faru vi la decidon! La arabo meditis kaj
diris: Kiel mi vidas, mankas al vi, por bone dividi, unu kamelo. Mi mem havas
nur unusolan kamelon, sed ?i estas je via dispono. Do prenu ?in kaj dividu, kaj
poste donu al mi nur, kio restos. Ili dankis pro la amikeca servo, kunprenis la
kamelon kaj dividis la dekok kamelojn tiel, ke la plej maljuna ricevis la
duonon, tio estas na?, la dua la trionon, tio estas ses, kaj la plej juna
na?onon, tio estas du kameloj. Je ilia ekmiro, post kiam ili estis
flankenigintaj siajn kamelojn, unu kamelo postrestis. Tiun ili rekondukis al
sia maljuna amiko, renovigante sian dankon.
Sinjoro K. nomis tiun amikecan
servon ?usta, ?ar ?i ne postulis apartajn oferojn.
S
injoro
K. en fremda domo
Enirante fremdan domon,
sinjoro K., anta? ol ku?i?i, rigardis pri la elirejoj de la domo kaj pri nenio
alia. Demandon li respondis embarasite: Tio estas malnova malpla?a kutimo. Mi
estas por la justeco; do estas bone, se mia lo?ejo havu pli ol unu elirejon.
Sinjoro K. kaj la konsekvenco
Iam sinjoro K. faris al iu
el siaj amikoj la jenan demandon: Mi rilatas de mallonga tempo kun viro, kiu
lo?as vidalvide al mi. Nun mi ne plu emas rilati kun li; sed al mi mankas ne
nur ka?zo por la rilato, sed anka? por la disi?o. Nun mi malkovris, ke li, kiam
li a?etis la malgrandan domon, kiun li ?is tiam nur estis luinta, pomarbon
anta? lia fenestro, kiu al li forprenis la lumon, tuj forhakis, kvankam la
pomoj estas nur duone maturaj.?u mi nun utiligu tion kiel ka?zon por disrompi
la rilatojn kun li, almena? por ekstere a? almena? por interne?
Kelkajn tagojn poste,
sinjoro K. rakontis al sia amiko: Nun mi disrompis la rilatojn kun tiu bubo;
imagu, jam de monatoj li estis postulinta de la tiama posedanto de la domo, ke
estu forhakita la arbo, kiu prenis al li la lumon. Sed tiu ne volis fari ?in,
?ar li volis ankora? rikolti la fruktojn. Kaj nun, kiam la domo estas
transskribita al lia nomo, li vere forhakigas la arbon, ankora? plenan je
nematuraj fruktoj! Mi nun disrompis la rilatojn kun li pro lia malkonsekvenca
konduto.
La patreco de la penso
Al sinjoro K. oni ripro?is,
ke tro ofte ?e li la deziro estas la patro de la penso. Sinjoro K. respondis:
Neniam estis penso, kies patro ne estis la deziro. Nur pri tio oni povas
disputi: Kiu penso? Ni ne devas suspekti, ke infano tute ne havas patron, por
suspekti: la konstatado de la patreco estas malfacila.
Juro
Sinjoro K. ofte nomis
certrilate modela juran regulon de la antikva ?inujo, la? kiu por grandaj
procesoj la ju?istoj estis venigataj el malproksimaj provincoj. Tiel ili povis
ja multe pli malfacile esti koruptataj (kaj do povis esti malpli
nekorupteblaj), ?ar la lokaj ju?istoj ?aluze gardis ilian nekorupteblon - do
homoj, kiuj ?uste en tiu rilato estis spertuloj kaj kontra?? ili
malbonintencaj. Krome, la venigitaj ju?istoj ne konis la lokajn kutimojn kaj
kondi?ojn el ?iutaga sperto. Maljusteco ofte akiras justan karakteron simple
per tio, ke ?i ofte okazas. La novuloj devis ?ion al si nove raportigi, per kio
ili perceptis en tio la stranga?ojn. Kaj fine ili ne estis devigataj, pro la
virto de la objektiveco lezi multajn aliajn virtojn, kiel dankemon, amon al la
infanoj, malsuspekton al la plej proksimaj konatoj, a? havi sufi?e da kura?o
por estigi al si malamikojn en sia ?irka?a?o.
Sokrato
Post legado de libro pri la
historio de la filozofio sinjoro K. sin esprimis mal?ate pri la provoj de la
filozofoj, prezenti ?ion kiel principe nekonebla. Kiam la sofistoj pretendis
multon scii, sen esti ion studintaj, li diris, elpa?is la sofisto Sokrato kun
sia aroga pretendo: li scias, ke li scias nenion. Oni atendus, ke li aldonus al
sia frazo: ?ar anka? mi estas nenion studinta. (Por ion scii, ni devas studi.)
Sed ?ajnas, ke li ne da?rigis, kaj e? eble la nemezurebla apla?do, kiu ekbruis
post lia unua frazo kaj kiu da?ris du mil jarojn, estus ?ian pluan frazon
forglutinta.
La sendito
Anta? nelonge mi parolis kun
sinjoro K. pri la kazo de sendito de fremda potenco, sinjoro Z., kiu en nia
lando estis plenuminta certajn komisiojn kaj post sia reveno, kiel ni eksciis
kun beda?ro, estis severe punita. Al li estis ripro?ata, ke li, por plenumi
siajn komisiojn, estis tro proksimi?inta al ni, la malamikoj, mi diris. ?u vi
kredas, ke li povus sukcesi sen tia konduto? Certe ne, diris sinjoro K., li
devis bone man?i, por negoci kun siaj malamikoj, li devis flati krimulojn kaj
moki sian landon, por atingi sian celon. Tiam li do agis prave? mi ?uis. Jes,
nature, diris sinjoro K. distrite. Li tie agis prave. Kaj sinjoro K. volis de
mi adia?i. Sed mi retenis lin ?e la mano. Kial li do estis traktata kun tiom da
malestimo, kiam li revenis? mi demandis indignite. Ver?ajne li estis
alkutimi?inta al la bona man?o, da?rigis la rilaton kun krimuloj kaj
malcerti?is en sia ju?o, diris sinjoro K. malpasie, kaj do ili devis lin puni.
Kaj tio estas la? via opinio juste farita de ili? demandis mi terurigite. -
Jes, nature, kiel ili agus alie? demandis sinjoro K. Li havis la kura?on kaj la
meriton, preni sur sin mortigan taskon. ?e tio li mortis. ?u ili nun, anstata?
lin entombigi, lasu lin putri en la aero kaj eltenu la haladzon?
La natura emo al propra?o
Kiam iu en societo nomis la
emon al propra?o natura, sinjoro K. rakontis jenan historion pri la
fi?kaptistoj lo?antaj tie de pratempoj. ?e la suda marbordo de Islando vivas
fi?kaptistoj, kiuj iam disigis la maron tie en unuopajn pecojn pere de fikse
ankritaj na?bareloj kaj disdividis ?in inter si. Tiuj akvokampoj estas al ili
karegaj kaj ili rigardas ilin kiel sian propra?on. Ili sentas sin intime
ligitaj kun ili kaj e? se ili ne plu trovus fi?ojn tie, ili neniam cedus ilin,
kaj ili malestimas la lo?antojn de la havenurboj, al kiuj ili vendas tion, kion
ili fi?kaptas, ?ar tiuj ?ajnas al ili supra?a gento dekutimi?inta de la naturo.
Ili mem nomas sin radiki?intaj en la hejmlanda akvo (1). Kiam ili kaptas iom
pli grandajn fi?ojn, ili konservas ilin ?e si en akvujoj, donas al ili nomojn;
tiuj fi?oj estas al ili karegaj kaj ili rigardas ilin kiel sian propra?on.
La?dire, de kelka tempo ili fartas ekonomie malbone, sed ili energie rifuzas
?iajn reformproponojn, tiel ke jam pluraj registaroj, kiuj malrespektis iliajn
kutimojn, estis de ili renversitaj. Tiaj fi?istoj pruvas nerefuteble la
potencon de la emo al propra?o, al kiu la homo estas de la naturo submetita.
Se la ?arkoj estus homoj
Se la ?arkoj estus homoj,
demandis al sinjoro K. la filineto de lia gastigantino, ?u ili tiam estus pli
afablaj al la fi?etoj? Certe, diris li. Se la ?arkoj estus homoj, ili
konstruigus en la maro por la fi?etoj gigantajn kestojn, kun ?ia nutra?o ene,
plantoj kaj anka? besta?o. Ili zorgus ke la kestoj havu ?iam fre?an akvon, kaj
ili ?enerale farus aron da sanitaraj disponoj. Ekzemple se iu el la fi?etoj
vundi?us ?e la na?ilo, oni tuj vindus ?in, por ke fi?eto ne formortu
anta?tempe. Por ke la fi?etoj ne fari?u melankoliaj, okazus de tempo al tempo
grandaj akvofestoj; ?ar gajaj fi?etoj gustas pli bone ol melankoliaj. Kompreneble
ekzistus anka? lernejoj en la grandaj kestoj. En tiuj lernejoj la fi?etoj
lernus, kiel na?i en la fa?kon de la ?arkoj. Ili bezonus ekzemple geografion,
por ke ili povu trovi la ?arkojn, kiuj pigre ku?as ie. La ?efa afero estus
nature la morala formado de la fi?etoj. Ili estus intruataj, ke plej granda kaj
plej bela afero estas, se fi?eto gaje oferas sin, kaj ke ili ?iuj devas kredi
je la ?arkoj, precipe kiam tiuj diras, ke ili zorgas por bela estonteco. Oni
instruus al la fi?etoj, ke la estonto estas nur tiam certigita, se ili lernas
obei. La fi?etoj devus gardi sin kontra? ?iaj malnoblaj, materialismaj,
egoismaj kaj marksismaj inklinoj kaj ili devus tuj signali al la ?arkoj, se iu
el inter ili montrus tiajn inklinojn. Se la ?arkoj estus homoj, ili nature
anka? militus inter si por konkeri fremdajn fi?kestojn kaj fremdajn fi?etojn.
La militoj estus farataj de iliaj propraj fi?etoj. Ili instruus al siaj
fi?etoj, ke inter ili kaj la fi?etoj de la aliaj ?arkoj estas grandega
diferenco. Ili proklamos, ke la fi?etoj estas mutaj, kiel konate, sed ke ili
mutas en tute malsamaj lingvoj kaj pro tio absolute ne povas kompreni?i inter
si. Al ?iu fi?eto, kiu dum la milito mortigus kelkajn aliajn fi?etojn en alia
lingvo mutantajn, ili alfiksus ordeneton el maralgoj kaj donus al ?i la titolon
heroo. Se la ?arkoj estus homoj, nature ekzistus ?e ili anka? arto. Ekzistus
belaj bildoj, en kiuj la dentoj de la ?arkoj estus prezentitaj en belegaj koloroj,
iliaj fa?koj kiel plezur?ardenoj, en kiuj eblas plej agrable petoli. La teatroj
sur la margrundo montrus, kiel heroaj fi?etoj ravite na?as en la ?arkofa?kon,
kaj la muziko estus tiom bela, ke la fi?etoj, sub ?iaj sonoj, kun la orkestro
anta?e, reve kaj enlulitaj per plej agrablaj pensoj, amase fluus en la
?arkofa?kojn. Ekzistus tie anka? religio, se la ?arkoj estus homoj. ?i
instruus, ke la fi?etoj komencas vere vivi nur en la ventro de la ?arkoj.
Cetere, se la ?arkoj estus homoj, ili metus anka? finon al tio, ke ?iuj
fi?etoj, kiel nun, estas egalaj. Kelkaj el inter ili ricevus oficojn kaj estus
metitaj super la aliajn. La iom pli grandaj rajtus e? forman?i la pli
malgrandajn. Tio estus por la ?arkoj nur agrabla, ?ar tiel ili ricevus pli
grandajn pecojn por man?i. Kaj la pli grandaj, oficojn havantaj fi?etoj zorgus
por ordo inter la fi?etoj, fari?us instruistoj, oficiroj, in?enieroj pri
kestokonstruado ktp. Mallonge, nur tiam ekzistus kulturo en la maro, se la
?arkoj estus homoj.
Atendado
Sinjoro K. atendis pri io
unu tagon, poste semajnon, poste ankora? monaton. Fine li diris: Unu monaton mi
povintus tute bone atendi, sed ne tiun ?i tagon kaj tiun ?i semajnon.
La nemalhavebla oficisto
Pri oficisto, kiu jam sufi?e
longe sidis en sia ofico, sinjoro K. a?dis la?de, ke li estas nemalhavebla, ?ar
li estas tiom bona oficisto. Kial li estas nemalhavebla? demandis sinjoro K.
kolere. La ofico ne funkcius sen li, diris liaj la?dantoj. Kiel li povas esti
bona oficisto, se la ofico ne funkcius sen li? diris sinjoro K., li havis
sufi?e da tempo por ordigi sian oficon tiom ke li estu malhavebla. Pri kio li
okupi?as envere? Mi diru tion al vi: pri ?anta?o!
Eltenebla alfronto
Oni akuzis kunlaboranton de
sinjoro K., ke li kondutas malafable kontra? li. Jes, sed nur malanta? mia
dorso, defendis lin sinjoro K.
Sinjoro K. veturas a?te
Sinjoro K. estis lerninta
stiri a?ton, sed komence ne stiris tre bone. ?is nun mi lernis stiri nur unu
a?ton, li senkulpigis sin. Sed oni devas povi stiri du, nome anka? plie la
a?ton anta? la propra. Nur observante, kiaj estas la veturkondi?oj por la a?to,
kiu veturas anta?e, kaj taksante ?iajn obstaklojn, oni scias kiel oni devas
veturi rilate al tiu a?to.
Sinjoro K. kaj la liriko
Post legado de poemvolumo sinjoro
K. diris: La kandidatoj por publikaj oficoj en la antikva Romo, kiam ili aperis
en la forumo, ne rajtis porti vesta?ojn kun po?oj, por ke ili ne povu akcepti
koruptmonon. Same la poetoj ne portu manikojn, por ke ili ne povu skui versojn
el ili. (2)
La horoskopo
Sinjoro K. petis homojn,
kiuj farigis al si horoskopojn, ke ili nomu al sia astrologo daton en la
pasinteco, tagon, dum kiu okazintis al ili aparta bon?anco a? malbon?anco. La
horoskopo devis ebligi al la astrologo iel konstati la okazinta?on. Kun tiu
konsilo sinjoro K. havis ne multe da sukceso, ?ar la kredantoj ja ricevis de
siaj astrologoj indikojn pri favoro a? malfavoro de la steloj, kiuj ne kongruis
kun la spertoj de la demandintoj, sed ili diris tiam kolere, ke la steloj ja
nur indikas certajn eblecojn, kaj tiuj povis ja ekzisti ?e la indikita dato.
Sinjoro K. montris sin per tio sufi?e surprizita kaj starigis plian demandon:
Anka? ne klaras al mi, diris li, ke de ?iaj krea?oj nur la homoj estas
influataj de la stelaj konstelacioj. Tiaj fortoj do certe ne simple preterlasas
la bestojn. Sed kio okazas, se certa homo estas, mi diru, Amforo, sed havas
pulon, kiu estas Ta?ro, kaj dronas en rivero? Tiam la pulo eble dronas kun li,
kvankam li povas havi tre favoran konstelacion. Tio ne pla?as al mi.
Miskomprenite
Sinjoro K. vizitis kunvenon
kaj poste rakontis jenan historion: En la granda urbo X ekzistas tielnomata
humfklubo, en kiu estis kutimo, post elstare bona man?o ?iujare kelkajn fojojn
diri humf. Al la klubo apartenis homoj, kiuj tute ne povis ka?i sian opinion,
sed kiuj estis spertintaj, ke iliaj eldiroj estis miskomprenitaj. Tamen mi
a?das, diris sinjoro K. kapskue, ke anka? tiu humf estas miskomprenata de iuj,
kiuj supozas, ke ?i signifas nenion.
Du stiristoj
Sinjoro K. demandite pri la
labormaniero de du teatristoj, komparis ilin jene: Mi konas stiriston, kiu bone
konas la trafikregulojn, observas ilin kaj scias utiligi ilin por si. Li scias
lerte anta?enpafi, poste konservi regulan rapidecon, doma?i sian motoron, kaj
tiel li trovas prudente kaj a?dace sian vojon inter la aliaj veturiloj. Alia
stiristo, kiun mi konas, procedas alie. Pli ol pri sia vojo li interesi?as pri
la tuta trafiko kaj sentas sin nur kiel parto da ?i. Li ne uzas siajn rajtojn
kaj persone ne aparte distingi?as. En la menso li veturas kun la veturilo anta?
si kaj kun la a?to malanta? si, kun konstanta plezuro pri la anta?eni?o de ?iuj
veturiloj kaj de la piedirantoj aldone.
Justosento
La gastiganto de sinjoro K.
havis hundon, kaj iun tagon tiu alrampis kun ?iuj signoj de kulposento. Li
faris ion malbonan, parolu tuj severe kaj mal?oje kun li, konsilis sinjoro K.
Sed mi ja ne scias, kion li faris, defendis sin la gastiganto. Tion la hundo ne
povas scii, diris sinjoro K. insiste. Montru rapide vian konsternitan
malaprobon, alie suferas ?ia justosento.
Pri afableco
Sinjoro K. tre ?atis
afablecon. Li diris: Konversacii kun iu, e? se afable, iun ju?i ne la? liaj
eblecoj, esti afabla al iu nur, se anka? li estas afabla al oni, iun rigardi
malvarme, se li estas varmega, varmege rigardi, se li estas malvarma, tio ne
estas afabla.
[Sinjoro Kojno kaj la desegna?o de lia nevino]
Sinjoro Kojno rigardis la
desegna?on de sia nevineto. ?i prezentis kokinon, kiu flugis super korton. Kial
via kokino do havas tri gambojn? demandis sinjoro Kojno. Kokinoj ja ne povas
flugi, diris la malgranda artistino, kaj pro tio mi bezonis trian gambon por
depu?i sin.
Mi ?ojas esti demandinta,
diris sinjoro Kojno.
Sinjoro Kojno kaj gimnastiko
Amiko rakontis al sinjoro
Kojno, ke lia sanstato pliboni?is, ekde a?tuno, kiam li estis rikoltinta en la
?ardeno ?iujn ?erizojn de granda arbo. Li estis rampinta ?is la fino de la
bran?oj, kaj la diversaj movoj, la brakostre?oj ?irka? li kaj super li certe estis
bonefikaj.
?u vi man?is la ?erizojn?
demandis sinjoro Kojno, kaj en posedo de jesa respondo li diris: Tio estas ja
gimnastiko, kiun mi permesus anka? al mi.
Kolero kaj instruo
Sinjoro Kojno diris: Estas
malfacile instrui tiujn, pri kiuj oni koleras. Sed tio estas aparte necesa, ?ar
ili bezonas ?in aparte.
[Pri korupteco]
Kiam sinjoro Kojno parolis
en societo de sia tempo pri la pura ekkono kaj menciis, ke ?i povas nur esti
alstrebata per la batalo kontra? la korupteco, pluraj demandis lin preterpase,
kio apartenas al korupteco. Mono, rapide respondis sinjoro K. Tiam esti?is
granda a? kaj ho de mirado en la societo kaj e? kapskuo de indigno. Tio
montras, ke oni estis atendinta ion pli noblan. Tiel oni malka?is la deziron,
ke la korumpitoj estu korumpitaj per io nobla, spirita, kaj: oni bonvolu ne
ripro?i al koruptito, ke mankas al li spirito.
Oni diras, ke multaj lasas
sin korupti per honoroj. Per tio oni celas: ne per mono. Kaj dum oni reprenis
la monon de homoj, al kiuj estis pruvite, ke ili senrajte prenintis monon, oni
deziras al tiuj, kiuj same senrajte prenis honoron, ke oni lasu al ili la
honoron.
Tiel, multaj, ripro?ataj pro
ekspluatado, preferas kredigi, ke ili prenis la monon por povi regi, ol lasi
pri si diri, ke ili regis por preni monon. Sed kie monhavo signifas regi, tie
regi ne povas senkulpigi mon?teladon.
[Eraro kaj progreso]
Pensante nur pri si mem, oni
ne povas kredi, ke oni faras erarojn, kaj do ne progresas. Pro tio necesas
pensi pri tiuj, kiuj plulaboros post oni. Nur tiel oni malhelpas, ke io fini?u.
[Homkono]
Sinjoro Kojno havis malmulte
da homkono, li diris: Homkono necesas nur, kie ekspluatado kunludas. Pensi
signifas ?an?i. Pensante pri homo, mi ?an?as lin, preska? ?ajnas al mi, ke li
tute ne estas, kia li estas, sed ke li nur estis tia, kiam mi komencis pensi
pri li.
[Sinjoro Kojno kaj la alta tajdo]
Sinjoro Kojno iris tra valo,
kiam li subite rimarkis, ke liaj piedoj pa?as en akvo. Tiam li ekkonis, ke lia
valo estas envere golfeto kaj ke la tempo de alta tajdo proksimi?as. Li tuj
haltis por eble trovi boaton, kaj tiom longe, kiom li esperis boaton, li restis
stare. Sed kiam ne videblis boato, li forlasis tiun esperon kaj esperis, ke la
akvo ne plu alti?u. Nur kiam la akvo atingis lian mentonon, li forlasis anka?
tiun esperon kaj ekna?is. Li estis ekkoninta, ke li mem estas boato.
Sinjoro Kojno kaj la aktorino
Sinjoro Kojno havis
amikinon, kiu estis aktorino kaj kiu ricevis donacojn de ri?ulo. Pro tio ?i
havis aliajn opiniojn pri la ri?uloj ol sinjoro Kojno. Sinjoro Kojno pensis, ke
la ri?uloj estas malbonaj homoj, sed lia amikino pensis, ke ne ?iuj el ili
estas malbonaj. Kial ?i pensis, ke la ri?uloj ne estas ?iuj malbonaj? ?i pensis
tion ne ?ar ?i ricevis donacojn de ili, sed pro tio, ke ?i akceptis donacojn de
ili, ?ar ?i kredis de si mem, ke ?i ne akceptus donacojn de malbonaj homoj.
Sinjoro Kojno, post longa pripensado, ne kredis pri ?i, kion ?i kredis pri si.
Prenu de ili ilian monon! kriis (utiligante la neeviteblon) sinjoro Kojno. Ili
ne pagis la donacojn, sed ?telis. Prenu de tiuj malbonaj homoj ilian
?telopredon, por ke vi povu esti bona aktorino! ?u mi ne povas esti bona
aktorino anka? sen havi monon? demandis lia amikino. Ne, diris sinjoro Kojno
pasie. Ne. Ne. Ne.
[Sinjoro Kojno kaj la gazetoj]
Sinjoro Kojno renkontis
sinjoron Konfuzo, la batalanton kontra? la gazetoj. Mi estas granda kontra?ulo
de la gazetoj, diris sinjoro Konfuzo, mi ne volas gazetojn. Sinjoro Kojno
diris:Mi estas pli granda kontra?ulo de la gazetoj: mi volas aliajn gazetojn.
Skribu al mi sur slipon,
diris sinjoro Kojno al sinjoro Konfuzo, kion vi postulas, por ke gazetoj povu
aperi. ?ar gazetoj aperos. Sed postulu minimumon. Se vi ekzemple allasus
korupteblajn homojn por produkti ilin, tiam mi estus pli kontenta ol se vi
postulus nekorupteblajn homojn, ?ar tiam mi simple koruptus ilin por ke ili
faru pli bonajn gazetojn. Sed e? se vi postulus nekorupteblulojn, ni tuj komecu
ser?i tiajn, kaj se ni neniun trovos, ni tuj komencu produkti iujn. Skribu sur
slipon, kiaj estu la gazetoj, kaj se ni trovos formikon, kiu aprobas la slipon,
ni tuj komencu. Tiu formiko helpus nin plibonigi la gazetojn, pli ol ?enerala
lamentado pri la nebonigeblo de la gazetoj. ?ar monto pli facile forigeblas per
unusola formiko ol per la onidiro, ke ?i ne estas forigebla.
Se la gazetoj estas rimedo
por malordo, tiam ili estas anka? rimedo por la ordo. ?uste homoj kiaj sinjoro
Konfuzo pruvis per sia malkontento la valoron de la gazetoj. Sinjoro Konfuzo
opinias, ke la nuna senvaloreco de la gazetoj pensigas lin, sed en realo tio
estas la morga?a valoro.
Sinjoro Konfuzo taksis la
homon alta kaj la gazetojn nebonigeblaj. Sinjoro Kojno, male, taksis la homon
malalta kaj la gazetojn bonigeblaj. ?io povas pliboni?i, diris sinjoro Kojno,
escepte de la homo.
Pri la perfido
?u oni tenu promeson?
?u oni faru promeson? Kie
oni devas fari promeson, tie ne regas ordo. Do oni produktu tiun ordon. La homo
ne povas ion promesi. Kion la brako promesas al la kapo? Ke li restos brako kaj
ne fari?os piedo. ?ar ?iujn sep jarojn ?i estas alia brako. Se iu perfidas la
alian, ?u li perfidas tiun, al kiu li promesis? Dum iu, al kiu estas io
promesita, venas en ?iam aliajn kondi?ojn kaj do ?iam ?an?i?as la? la kondi?oj
kaj fari?as alia, kiel oni tenu al li tion, kio estis promesita al alia? La
pensanto perfidas. La pensanto promesas nenion ol ke li restos pensanto.
Komento
Sinjoro Kojno diris pri iu:
Li estas granda ?tatisto. Li ne trompi?as per tio, kio iu estas, pri tio, kio
li povas fari?i.
Pro tio, ke la homoj
nuntempe estas ekspluatataj je dama?o de la unuopulo kaj ke ili do ne deziras
tion, oni ne trompi?u pri tio, ke la homoj deziras esti ekspluatataj. La kulpo
de tiuj, kiuj ekspluatas ilin je ilia dama?o estas des pli granda, ?ar ili
misuzas ?i tie deziron de granda moraleco.
[Pri la kontentigo de interesoj]
La ?efa argumeto por tio, ke
la interesoj devas esti kontentigataj, konsistas en tio, ke granda nombro da
pensoj ne povas esti pensataj, ?ar ili lezas la interesojn de la pensantoj. Se
oni ne povas kontentigi la interesojn, necesas ilin montri kaj emfazi ilian
diversecon, ?ar nur per tio la pensanto povas pensi pensojn, kiuj utilas al la
interesoj de la aliaj, ?ar pli facile ol sen interesoj eblas pensi por fremdaj
interesoj.
La du donoj
Kiam estis veninta la tempo
de la sangaj tumultoj, kiun li estis anta?vidinta kaj pri kiu li dirintis, ke
?i forvoros lin mem, lin estingos kaj neniigos por longa tempo, ili eligis la
pensanton el la publika domo.
Tiam li signis tion, kion li
volis preni kun si en la staton de la pleja malgrandi?o, kaj timis en si, ke
tio povus esti tro, kaj kiam ili estis ?in kolektintaj kaj starigis ?in anta?
li, tiam ne estis pli ol homo povas forporti, kaj ne pli ol homo povas
fordonaci. Tiam la pensanto profunde enspiris kaj petis, ke oni metu tiujn
a?ojn en sakon, kaj estis precipe libroj kaj paperoj, kaj ili entenis ne pli da
scio ol homo povas forgesi. Tiun sakon li prenis kun si kaj krome kovrilon,
kiun li elektis lau la facileco de ?ia purigo. ?ion alian, kion li havintis
?irka? si, li forlasis kaj fordonis kun frazo de beda?ro kaj la kvin frazoj de
konsento.
Tio estis la facila dono.
Sed pri li estas konata alia
dono, kiu estis pli malfacila. ?ar sur sia vojo de ka?iteco li revenis dum
certa tempo en iom grandan domon, tie li fordonis, ?uste anta? ol la sangaj
tumultoj lin forvoris la? lia anta?diro, sian kovrilon por kovrilo pli ri?a a?
por multaj kovriloj, kaj anka? la sakon li fordonis kun frazo de beda?ro kaj la
kvin frazoj de la konsento, same kiel li anka? forgesis sian sa?econ, por ke la
estingo kompleti?u.
Tio estis la malfacila dono.
[Signoj de bona vivo]
Sinjoro Kojno vidis ie
malnovan se?on de belega ellaboriteco kaj a?etis ?in por si. Li diris: Mi
esperas ekhavi ideojn, kiam mi pripensas, kiel vivo devus esti aran?ita, kie
tia se?o tute ne distingi?us a? kie ?uado de tia se?o ne havus ion fian nek
distingan.
Kelkaj filozofoj, rakontis
sinjoro Kojno, starigis la demandon, kiel vivo aspektus, kiu ?iumomente en
decida situo lasus sin gvidi de la lasta modkanto. Se ni havus bonan vivon
enmane, ni fakte ne bezonus grandajn motivojn nek sa?ajn konsilojn kaj la tuta
elektado ?esus, diris sinjoro Kojno, plena de aprobo por tiu demando.
[Pri la vero]
Al sinjoro Kojno, la
pensanto, venis la dis?iplo Profundo kaj diris: Mi volas scii la veron.
Kiun veron? La vero estas
konata. ?u vi volas scii tiun pri la fi?komerco? A? tiun pri la impostoj? Se
per tio, ke ili diras al vi la veron pri la fi?komerco, vi ne plu alte pagos
iliajn fi?ojn, vi ne ekscios ?in, diris sinjoro Kojno.
Amo al kiu?
Pri la aktorino Z. oni
diris, ke ?i mortigis sin pro malfeli?a amo. Sinjoro Kojno diris: ?i mortigis
sin pro amo al si mem. La X-on ?i ?iukaze ne povas esti aminta. Alie ?i tion ne
estus farinta al li. Amo estas la deziro ion doni, ne ricevi. Amo estas la arto
ion produkti per la kapabloj de la alia. Por tio oni bezonas de la alia
respekton kaj simpation. Tion oni povas ?iam akiri. La troa deziro esti amata
malmulte rilatas kun vera amo. Memamo ?iam havas ion memmortigan.
Kiu konas kiun?
Sinjoro Kojno demandis al du
virinoj pri ilia kunulo.
La unua donis jenan
respondon:
Mi vivis dudek jarojn kun
li. Ni ku?is en unu ?ambro kaj sur unu lito. Ni prenis la man?ojn kune. Li
rakontis al mi ?iujn siajn negocojn. Mi konati?is kun liaj gepatroj kaj rilatis
kun ?iuj liaj amikoj. Mi konis ?iujn liajn malsanojn, kiujn li sciis mem, kaj
kelkajn pli. Inter ?iuj, kiuj konas lin, mi konas lin plej bone.
?u vi do konas lin? demandis
sinjoro Kojno.
Mi konas lin.
Sinjoro Kojno demandis
ankora? alian virinon pri ?ia kunulo. Tiu donis jenan respondon:
Ofte li ne venis dum iom da
tempo, kaj mi neniam sciis, ?u li revenos. De unu jaro li ne plu venis. Mi ne scias,
?u li revenos. Mi ne scias, ?u li venas de la bonaj domoj a? el la
havenstratetoj. Estas bona domo, en kiu mi lo?as. ?u li venus al mi anka? en
malbonan domon, kiu scias tion? Li rakontas nenion, li parolas kun mi nur pri
miaj aferoj. Tiujn li konas precize. Mi scias kion li diras, ?u mi scias ?in?
Kiam li venas, li kelkfoje malsatas, sed kelkfoje li estas sata. Sed li ne
man?as ?iam, kiam li malsatas, kaj kiam li estas sata, li ne rifuzas man?on.
Foje li venis kun vundo. Mi banda?is ?in. Foje oni enportis lin. Foje li
forpelis ?iujn homojn el mia domo. Kiam mi nomas lin malhela sinjoro, li ridas
kaj diras: Kio estas for, tio estas malhela, sed kio estas ?i tie, estas hela.
Sed kelkfoje li fari?as malgaja pro tiu alparolo. Mi ne scias, ?u mi amas lin.
Mi ...
Ne da?rigu, diris sinjoro
Kojno haste. Mi vidas: vi konas lin. Neniu homo konas alian pli ol vi lin.
[La plej bona stilo]
La sola eldiro de sinjoro
Kojno pri la stilo estis: ?i estu citebla. Cita?o estas senpersona. Kiuj estas
la plej bonaj filoj? Tiuj, kiuj forgesigas la patron!
Sinjoro Kojno kaj la kuracisto
La kuracisto S. diris
ofendite al sinjoro Kojno: Mi parolis pri multo, kio estis nekonata. Kaj mi ne
nur parolis, sed anka? kuracis.
?u estas nun konata, pri kio
vi traktis? demandis sinjoro Kojno.
S. diris: Ne. Estas pli
bone, rapide diris sinjoro Kojno, ke io nekonata restu nekonata, ol ke la
sekretoj multi?u.
[Samaj pli bone ol malsamaj]
Ne ke la homoj estas
malsamaj, estas bone, sed ke ili estas samaj. La samaj pla?as unu al la aliaj.
La malsamaj enuas.
[La pensanto kaj la falsa dis?iplo]
Al sinjoro Kojno, la
pensanto, venis falsa dis?iplo kaj rakontis al li: En Ameriko ekzistas bovido
kun kvin kapoj. Kion vi diras pri tio? Sinjoro Kojno diris: Mi diras nenion.
Tiam ?ojis la falsa dis?iplo kaj diris: Ju pli sa?a vi estus, des pli vi povus
diri pri tio.
La malsa?ulo atendas multon.
La pensanto diras malmulton.
[Pri la teni?o]
La sa?eco estas sekvo de la
teni?o.
?ar ?i ne estas la celo de
la teni?o, la sa?eco ne povas iun instigi al imitado de la teni?o.
Kiel mi man?as, tiel vi ne
man?os. Sed se vi man?os kiel mi, tio utilos al vi.
Kion mi diras: ke la teni?o
faras la farojn, tio estu tiel. Sed la necesajn aferojn vi devas ordigi, por ke
tio farigu tiel.
Ofte mi vidas, diras la
pensanto, ke mi havas la teni?on de mia patro. Sed la farojn de mia patro mi ne
faras. Kial mi faras aliajn farojn? ?ar estas aliaj necesoj. Sed mi vidas, ke
la teni?o da?ras pli longe ol la agmaniero: ?i kontra?staras al la necesoj.
Iuj povas fari nur unu
aferon, se ili ne volas perdi sian viza?on. ?ar ili ne povas sekvi la necesojn,
ili facile pereas. Sed kiu havas teni?on, tiu povas fari multon kaj ne perdas
sian visa?on.
[Kion kontra?is sinjoro Kojno]
Sinjoro Kojno ne estis por
adia?o, ne por salutado, ne por datrevenoj, ne por festoj, ne por la finado de
laboro, ne por komencado de nova vivperiodo, ne por finkalkuloj, ne por ven?o,
ne por definitivaj ju?oj.
[Transvivi ventegojn]
Kiam la pensanto venis en grandan
ventegon, li sidis en granda ?aro kaj okupis multan spacon. La unua faro estis,
ke li eliris el sia ?aro. La dua estis, ke li demetis sian jakon. La tria
estis, ke li ekku?is sur la grundo. Tiel li transvivis la ventegon en sia plej
malgranda grando. Tion legante, diris sinjoro Kojno: Estas utile alproprigi al
si la opiniojn de la aliaj. Alie ili ne komprenas onin.
[La malsano de sinjoro Kojno]
Kial vi malsanas? demandis
la homoj sinjoron Kojno. ?ar la ?tato ne estas en ordo, li respondis. Tial mia
vivmaniero ne estas en ordo, kaj miaj renoj, miaj muskoloj kaj mia koro
malordi?as.
Kiam mi venas en la urbojn,
?io iras a? pli rapide a? pli malrapide ol mi. Mi parolas nur al parolantoj kaj
auskultas nur, kiam ?iuj a?skultas. ?ia gajno de mia tempo venas el la
malklareco, el la klareco ne venas gajno, escepte se ?in posedas nur unu.
Nekorupteblo
Al la demando, kiel eduki
iun al nekorupteblo, sinjoro Kojno respondis: Per tio, ke oni satigas lin. Al
la demando, kiel farigi al iu bonajn konsilojn, sinjoro Kojno respondis: Per
tio, ke oni zorgas, ke li partoprenu la profiton de siaj konsiloj kaj ke li
alie, do sole, ne povu atingi tiujn avanta?ojn.
[Kulpo]
Dis?iplino plendis pri la
perfideco de sinjoro Kojno.
Eble, li defendis sin, via
beleco estas tro rapide rimarkita kaj tro rapide forgesita. ?iukaze kulpas
certe vi kaj mi pri tio, kiu alie? kaj li memorigis ?in pri la necesoj ?e
stirado de a?tomobilo.
La rolo de la sentoj
Sinjoro Kojno estis kun sia
fileto en la kamparo. Iun anta?tagmezon li renkontis lin en la angulo de la
?ardeno kaj plorantan. Li informi?is pri la kialo de la ?agreno, eksciis ?in
kaj pluiris. Sed kiam ?e lia reveno la knabo ankora? ploris, li alvokis lin kaj
diris al li: Kiun sencon havas, plori ?e tia vento, kie oni tute ne a?das vin.
La knabo surprize haltis, komprenis tiun logikon kaj reiris al sia sablejo sen
montri pluajn sentojn.
Pri la juna Kojno
Iu rakontis pri la juna Kojno,
ke li a?dis lin diri iun matenon al knabino, kiu tre pla?is al li: Tiun ?i
nokton mi son?is pri vi. Vi estis tre prudenta.
[Lukso]
La pensanto ofte malla?dis
sian amikinon pro ?ia lukso. Foje li malkovris ?e ?i kvar parojn da ?uoj. Mi
havas anka? kvar specojn da piedoj, ?i senkulpigis sin.
La pensanto ridis kaj
demandis: Kion vi do faras, se unu paro difekti?is? Tiam ?i rimarkis, ke li
ankora? ne estis tute klarigita, kaj diris: Mi trompi?is, mi havas kvin specojn
da piedoj. Per tio la pensanto estis fine klarigita.
[Servisto a? registo?]
Kiu ne okupi?as pri si mem,
tiu instigas aliajn okupi?i pri li. Li estas a? servisto a? registo. Servisto
kaj registo apena? distingi?as, escepte por servistoj kaj registoj, diris
sinjoro Kojno, la pensanto.
Do, tiu estas la ?usta, kiu
okupi?as pri si mem?
Kiu okupi?as pri si mem,
okupi?as pri nenio. Li estas la servisto de la nenio kaj la registo super la
nenio.
Do la ?usta estas tiu, kiu
ne okupi?as pri si mem?
Jes, se li ne donas ka?zon
por ke aliuloj okupi?u pri li, tio signifas okupi?u pri nenio kaj servi al
nenio, kio ili ne estas mem, a? regi super la nenio, kio ili ne estas mem,
diris sinjoro Kojno, la pensanto, ridante.
[Aristokrata teni?o]
Sinjoro Kojno diris: Anka?
mi foje alprenis aristokratan teni?on (vi scias: rekta, vertikala kaj fiera, la
kapon malanta?e). ?ar mi staris en alti?anta akvo. ?ar ?i iris al mi ?is la
mentono, mi alprenis tiun teni?on.
[Pri la evoluo de la grandaj urboj]
Multaj vivas en la kredo, ke
la grandaj urboj a? fabrikoj povas estonte alpreni ?iam pli grandan, fine e?
senmezuran amplekson. ?e iu, tio estas timo, ?e la alia, espero. Nu, ne
ekzistas fidebla rimedo por konstati la pravecon. Tial sinjoro Kojno proponis,
almena? dumvive preska? ne atenti tiun evoluon, do ne konduti kvaza? la urboj
a? fabrikoj povus fari?i senmezuraj. ?io, diris li, pri la evoluo ?ajnas
kalkuli je la eterneco. Kiu kura?us iel limigi la elefanton, kiu rilate la
grandecon lasas post si la bovidon? Kaj tamen li fari?as nur pli granda ol
bovido, sed ne pli granda ol elefanto.
Pri sistemoj
Multaj eraroj, diris sinjoro
K. esti?as pro tio, ke oni ne a? tro malofte interrompas la parolanton. Tiel
esti?as facile trompa tuta?o, kiu, ?ar ?i estas tuta, kion neniu povas pridubi,
?ajnas do esti ?usta anka? en siaj unuopaj partoj, kvankam la unuopaj partoj ja
nur ?ustas rilate al la tuta?o.
Multaj malagrabla?oj esti?as
a? da?ras pro tio, ke post elradikigo de malutilaj kutimoj oni ofertas al la bezono,
kio ankora? ekzistas pri ili, tro da?ran anstata?a?on. La ?uo naskas mem la
bezonon. Por paroli bilde: Por tiaj homoj, kiuj sentas la bezonon multe sidi,
?ar ili estas malfortaj, oni konstruu dum la vintro benkojn el ne?o, por ke la
benkoj printempe, kiam la junuloj forti?is, la maljunuloj formortis, same kaj
sen iaj rimedoj malaperu.
Ar?itekturo
En tempo, kiam regis en la
registaro etbur?aj artkonceptoj, sinjoro K. estis demandita de ar?itekto, ?u li
akceptu a? ne grandan konstrumendon. La eraroj kaj kompromisoj en nia arto
restos dum centoj da jaroj! elkriis la malesperinto. K. Kojno (3) respondis: Ne
plu. Ek de la giganta evoluo de la detrurimedoj viaj konstrua?oj estas nur
provoj, malmulte devigaj proponoj. Elmontraj instruiloj por diskutoj de la
lo?antaro. Kaj koncerne la etajn a?ajn ornama?ojn, la kolonetojn ktp., konceptu
ilin kiel superfluajn, tiel ke pio?o povu rapide aperigi la grandajn purajn
liniojn. Fidu niajn homojn, rapidan evoluon!
Aparato
Dum la tempo kiam post la
morto de Stalino la partio preparis novan produktivecon, multaj kriegis: Ni ne
havas partion, ni havas aparaton. For la aparaton! K. Kojno (3) diris: La
aparato estas la skeleto de la administrado kaj de la potenco. […]
Notoj:
Elgermanigitaj el:
Bertolt Brecht: Gesammelte
Werke in 20 Banden. Hrsg. vom Suhrkamp Verlag in Zusammenarbeit mi Elisabeth
Hauptmann
Band 12 (Prosa 2);
Redaktion: Herta Ramthun; Klaus Volker
Suhrkamp Verlag: Frankfurt
am Main, (kop. 1967), p. 373 - 415.
La kolekta?o kompleti?is per
historio ankora? trovita en la postlasa?oj (Pri sistemoj). Kontra?e al la
?isnuna editora principo (la? la vico de la publikado) tiu historio estas
lokita tiel, ke la du pruvite lastverkitaj historioj aperas da?re ?e la fino.
Unuaj plublikigoj de
Kojno-historioj en: Versuche, Heft 1, Berlin 1930, Heft 5, Berlin 1932, Heft
12, Frankfurt 1953; Kalendergeschichten, Berlin 1949; Sinn und Form, 2.
Sonderheft Bertolt Brecht, Berlin 1957; Geschichten, Band 81 der Bibliothek
Suhrkamp 1962; Prosa, Band 2, Frankfurt 1965.
La interkrampaj titoloj ne
estas de la a?toro mem.
----------------------
(1) En la germana originalo:
"wasserstandig". Jen bela pinto Bre?ta kontra? la mistifiko de la
germana vorto bodenstandig (radiki?inta en la hejmlanda grundo), misuzata de la
germanaj fa?istoj.
(2) Vortludo: germ. "(Verse)
aus dem Armel schutteln", skui (versojn) el la maniko, estas parolturno
por abunde kaj facile produkti (versojn).
(3) en la originalo "G.
Keuner", t.e. "Genosse Keuner" - Kamarado Kojno (do, ano de la -
tiam kaj tie -reganta komunista partio).
reen al Bre?to
hejmpa?en