Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperantisto )
Roterdamo, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj.

Esperantistoj estas unu el la nomoj por personoj, kiuj parolas Esperanton . La? la Bulonja "Deklaracio pri la esenco de Esperantismo" , esperantisto estas nomata "?iu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto , tute egale por kiaj celoj li ?in uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ?iu esperantisto estas rekomendata, sed ne deviga" (1905; § 5). Kontraste aliaj homoj, interalie tiuj, kiuj ne estas anoj de la " esperantismo ", preferas la pli ne?tralan esprimon " Esperanto-parolantoj ". [ mankas fonto ]

Unu el la plej bonaj avanta?oj esti esperantisto estas, ke per tio oni aliras al lingvoj kaj kulturoj de mondopartoj, kiuj ne partoprenas en la regantaj ?inter”naciaj kulturoj kaj tial restas kondamnitaj al flankenlaso [1] .

"Esperanto-parolanto" [ redakti | redakti fonton ]

Kelkaj parolantoj de Esperanto ne ?atas la terminon Esperantisto . Ili argumentas, ke la? la vortaroj '-isto' estas persono, kiu a? profesie faras ion a? ideologie ligi?as al iu afero; en la kazo de homo, kiu parolas Esperanton, kutime ne temas pri unu el tiuj signifoj - la tempoj, en kiuj oni parolis pri Esperantismo , jam pasis. Krome ili atentigas, ke sciante la anglan a? hispanan oni ne jam fari?as 'anglisto' a? 'hispanisto' - do estas e? konfuze nomi iun 'Esperantisto', se tiu nur scias kaj uzas Esperanton, sed ne studis ?in. [ mankas fonto ]

La samaj problemoj ekzistas anka? en la naciaj lingvoj, kie ekzistas vortoj similaj al 'anglisto' unuflanke kaj 'naciisto' aliflanke; tial kelkaj homoj en la informado preferas la nocion 'E-parolanto' a? 'Esperanto-parolanto', kiu same kiel 'ital-parolanto' informas nur pri la kapablo paroli la lingvon. Krome kelkfoje oni uzas la vorton esperantano , esperantulo kaj esperanto (minuskle).

La malavanta?o de tiu ?i dua vorto estas, ke ?i hodia? en multaj lingvoj signifas anka? (a? precipe) subtenanto de Esperanto a? membro de la Esperanto-movado . [2]

Komparo kun "latinisto" [ redakti | redakti fonton ]

Eblas alternative kompari la terminon 'esperantisto' kun 'latinisto'. Tiel ?i signifas personon, kies aparta intereso estas studi kaj uzi tiun lingvon, negepatran al si.

Ne nur lingvoscio [ redakti | redakti fonton ]

Al kelkaj parolantoj de Esperanto, la difino de Bulonjo estis kontraste nesufi?a; Julio Baghy deklaris: esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion. ?i estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fari?as, sed naski?as, kaj li estas esperantisto jam anta? ol li lernis la lingvon .

Esperantistoj ?irka? la mondo [ redakti | redakti fonton ]

Esperantistoj la? la nacieco afganaj - albanaj - anglaj - argentinaj - a?straj - a?straliaj - banglade?aj - barataj - belgaj - belorusaj - bosnaj - brazilaj - britaj - bulgaraj - butanaj - ?e?aj - ?inaj - danaj - estonaj - finnaj - frisaj - francaj - germanaj - hebreaj - hispanaj - hungaraj - irakaj - iranaj - irlandaj - islandaj - israelaj - italaj - japanaj - jugoslavaj - kamerunaj - kanadaj - katalunaj - kartvelaj - kimraj - kirgizaj - kolombiaj - koreaj - kostarikaj - kroataj - kubaj - litovaj - makedonaj - maldivaj - meksikaj - mongolaj - nederlandaj - nepalaj - norvegaj - okcitanaj - pakistanaj - persaj - polaj - portugalaj - rumanaj - rusaj - slovakaj - slovenaj - serbaj - serbokroataj - srilankaj - skotaj - sudafrikaj - svedaj - svisaj - tanzaniaj - turkaj - ukrainaj - usonaj - uzbekaj - vjetnamaj

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Fernando Pita, Interesa enkonduko al mistera lando, Monato, septembro 2018 (?).
  2. Vidu ekz. Duden ( germane ), sens a gent ( france ) a? repubblica.it ( itale )